• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-20 08:46:05    
Nuntempa literaturo de Ĉinio

CRI
La 1-an de oktobro, 1949, fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko.
De tiam la ĉina literaturo prospere disvolviĝas en la direkto montrita de la Komunista Partio de Ĉinio. De 1949 ĝis 1961, la socia vivo fariĝis pli kaj pli stabila kaj prospera. Nove emerĝintaj socialismaj aferoj vekis senprecedencan entuziasmon de la popolo el ĉiuj naciecoj, ankaǔ de verkistoj; kaj la tuta lando sin prezentis aparte solidara kaj vigla, kun brila perspektivo. Troviĝante sur la nova starpunkto, fiksita de Prezidanto Mao Zedong, la vasta amaso de ĉinaj verkistoj sin ĵetis en tagnoktan bataladon de socialismaj revolucio kaj konstruado, kun arda fervoro kaj alta klaskonscio, por esprimi novan vivon per sia priskribado. Iliaj verkoj pleniĝis de optimismo kaj alta idealismo. Multaj verkistoj faris gigantan klopodon por koni kaj sperti la popolan vivon en la socialisma socio montrante potencan politikan fervoron por prezenti kaj prikanti la novan epokon.
Poste, kvankam okazis 3-jare naturaj katastrofoj kaj eksplodis la 10-jara kultura revolucio, tamen ne ĉesis la literatura aktivado. Iuj verkistoj ankoraǔ firme tenis sian skribilon (ne konante ankoraǔ komputilon), por fidele plenumi la grandan mision de literaturistoj.
En la 30-a de oktobro, 1979, Deng Xiaoping faris parolon en la 4-a Kongreso de la Ĉinaj Literatur-artaj Laborantoj. En sia parolo li ne nur resumis la literatur-artan aktivadon, sed ankaǔ laǔdis koncernajn laborantojn kaj donis multe da direktivaj vortoj. Li diris:
"Reprezentantoj, kamaradoj!
"Nia lando jam troviĝas en la nova periodo de la socialisma moderniga konstruado. Ni devas, grandamezure altigante la socian produktoforton, reformi kaj perfektigi la socialismajn ekonomian sistemon kaj politikan sistemon kaj disvolvi altan socialisman demokration kaj kompletan socialisman leĝsistemon. Ni devas samtempe konstrui altan materian civilizon, levi nivelon de la tuta nacio en scienco kaj kulturo, konduki kulturan vivon kun noblo, abundo kaj bunto kaj konstrui altan socialisman spiritan civilizon...
"Niaj literaturistoj kaj artistoj devas doni pli grandan klopodon por priskribi kaj kulturi novajn homojn de socialismo kaj akiri ankoraǔ pli abundajn fruktojn. Niaj literaturistoj kaj artistoj devas modli figurojn de kreantoj en la moderniga konstruado kaj vidigi ilian freŝan fizionomion kun revolucia idealo, scienca sinteno, nobla sento, krea kapablo, vasta horizonto kaj praktika spirito.
"Literaturistoj kaj artaj laborantoj, respondecemaj al la popolo, devas ĉiam sin turni al la vastaj amasoj, strebi al kvalita altigo en la artismo, gardi sin kontraǔ krudo kaj senzorgeco en la kreado, serioze konsideri socian efekton de sia verko kaj klopodi por oferi plej bonan spiritan nutron al la popolo...
"La literatur-artaj laborantoj devas ankaǔ senĉese grandigi kaj altigi sian kapablon en la artisma esprimado. Ĉiuj literatur-artaj laborantoj devas atente studi, fandi, asimili kaj disvolvi ĉion bonan el la artaj teknikoj antikvaj, nunaj, ĉinaj kaj alilandaj, kaj krei perfektan formon kun nacia stilo kaj epoka trajto..." (Daǔrigota morgaǔ).