• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-20 10:00:36    
Ĉinio atentas sekurecon de ŝosea trafiko

cri

Kun rapida disvolvo de la ĉinaj ekonomio kaj socio, rapide kreskas nombro de la homfluo, vartransporto, aŭtofluo kaj aŭtistoj, Ĉinio jam troviĝas en periodo de ofteco de trafika akcidento, la trafika sekureca situacio estas tre serioza.

Kontraŭ tia stato, en 2004 ĉinaj diversnivelaj publik-sekurecaj organizoj kompakte kunlaboris kun koncernaj fakoj kaj praktikis serion da ordigoj kaj propagandoj celante preventi kaj redukti akcidenton en la ŝosea trafiko, garantii trafikan sekurecon kaj ŝosean senbarecon kaj serioze plenumi "leĝon pri ŝosea trafika sekureco" nove praktikatan.

Vicestro de la Trafika Administra Buroo sub la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco Wang Jinbiao prezentis: "En la tutlando ni ordigis aŭtistojn, aŭtveturadojn kaj trafikajn entreprenojn, ankaŭ kontrolis koncernajn aŭtofabrikojn kaj danĝerajn soŝe-sekciojn kaj vaste propagandis trafikan sekurecon en la kvartaloj, kamparo, entreprenoj kaj lernejoj. Ni serioze plenumis la leĝon kaj ĉiuflanke efektivigis sistemon de la sekureca respondeco, kaj faris multajn klopodojn sur la kampo de la trafika sekurigo."

Laŭ statistiko en la lasta jaro Ĉinio malrajtigis pli ol 500 aŭtistajn lernejojn, kiuj ne estis konformaj al koncernaj kondiĉoj, edukis kaj ekzamenis pli ol 1, 25 milionojn da aŭtistoj, kiuj malobservis la trafikan leĝon. Por altigi la veturadan sekurecon oni aldonis ŝirmajn barilojn, danĝerevitajn aŭtvojojn, perfektigis trafikajn markojn kaj liniojn kaj plibonigis malbonajn vojojn, tiuj rimedoj donis pozitivan efekton al plibonigo de la trafika sekureca stato.

La 1-an de majo de 2004, "Leĝo pri ŝosea trafika sekureco" nove praktikata de Ĉinio donis al "ŝoseo" kaj "trafiko" novan difinon kaj aldonis enhavon pri trafikaj akcidentoj kaŭzitaj de nenaturaj homoj kaj naturaj katastrofoj kaj aliaj.

Vicestro de la Trafika Administra Buroo sub la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco Wang Jinbiao diris: "En 2004 ni plejparte haltigis tendencon grandmezure altigantan la trafikan akcidenton kaj tenis stabilecan situacion de la ŝosea trafika sekureco en la tuta lando. Laŭ statistiko post ekpraktiko de la trafika leĝo, en la lasta jaro en Ĉinio okazis pli ol 510 miloj da ŝoseaj trafikaj akcidentoj, malpliiĝis je proksimume 150 miloj kompare kun tiu en 2003 kaj malaltiĝis je 22%.

Laŭ konigo, inter la diversaj akcidentoj, aŭtoj okupis la plejparton kaj proporcio de la mortintoj kaj la akcidentoj estis granda. Interalie nombro de la mortintoj sur la strado rapide kreskis, akcidentoj okazintaj en la nokto montris kreskan tendencon kaj ankaŭ seriozaj akcidentoj kun amasaj mortoj kaj vundigoj multe kreskis, tiujn akcidentojn kaŭzis ĉefe kontraŭleĝaj agoj de la aŭtistoj.

Samtempe, en 2004 nombro de la akcidentaj mortintoj estis 107 miloj kaj iom kreskis kompare kun tiu en 2003, pliiĝis je 2 700 mortintoj kompare kun tiu en 2003. En la lasta jaro eksterlandaj koncernaj flankoj esprimis suspekton pri nombro de la mortintoj en la trafikaj akcidentoj de Ĉinio. Vicestro de la ĉina Ŝtata Inspekta kaj Administra Buroo pri Sekureca Produktado sinjoro Sun Huashan esprimis, ke tiuj ciferoj estas aŭtoritatecaj. Li diris, ke ĝenerale trafikaj policanoj traktas la trafikajn akcidentojn kaj ĉiufoje oni statistikas nombron de la mortintoj, tial tiuj ciferoj estas precizaj. Koncerne la kialon de la akcidentoj ofte okazantaj, ĝi estas varia. Laŭ nuna stato de Ĉinio, ŝoseoj kaj aŭtoj estas relative malprogresaj kaj ankaŭ la sekureca konscio de la homoj estas pli malprogresa, en tia kondiĉo la ofteco de la trafikaj akcidentoj estas malfacile ŝanĝebla en mallonga tempo. Tamen laŭ nuna stato la akcidentoj malmultiĝas.