• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-20 17:27:48    
3 ekonomiaj informoj

cri
Ĉina fremdvaluta rezervo superis 600 miliardojn da usonaj dolaroj
Laŭ informo, la ĉina fremdvaluta rezervo jam superis 600 miliardojn da usonaj dolaroj kaj kreis novan historian rekordon. Laŭ plej freŝaj statistikaj donitaĵoj liveritaj de la ĉina Popola Banko, ĝis la fino de la lasta decembro, la saldo de la ĉina fremdavaluta rezervo estas 609,9 miliardoj da usonaj dolaroj, la tutjara fremdvaluta rezervo pliiĝis je 206,7 miliardoj da usonaj dolaroj ol tiu en 2003.
Laŭ donitaĵoj, en 2004 pliiĝo de la ĉina fremdvaluta rezervo estas plej multa, la tutjara fremdvaluta rezervo pliigis 89,9 miliardojn da usonaj dolaroj ol tiu en 2003. Financistoj analizis, ke en la lastaj jaroj multaj fremdvalutaj kapitaloj fluis en Ĉinion, en la premforto de la anticipo de revaluto de renminbi, ankaŭ spekula kapitalo eniris en Ĉinion kaj tio certagrade kaŭzis la pliiĝon de ĉina fremdvaluta rezervo.

En 2004 ĉina efektive uzita ekstera kapitalo unuafoje superis 60 miliardojn da usonaj dolaroj
Laŭ plej freŝa cifero, en 2004 ĉina efektive uzita ekstera kapitalo unuafoje superis 60 miliardojn da usonaj dolaroj.
Laŭ statistiko de la ĉina Ministerio pri Komerco, de januaro ĝis decembro de 2004, Ĉinio sankciis instali 43 664 novajn entreprenojn investitajn de eksteraj komercistoj, eksterkapitala sumo en kontrakto atingis 153 miliardojn kaj 479 milionojn da usonaj dolaroj, efektive uzita ekstera kapitalo superis 60 miliardojn kaj 630 milionojn da usonaj dolaroj, respektive pliiĝis je 6,29%, 33,38% kaj 13,32% ol en 2003.
Ĝis la fino de la lasta decembro, sume sankciitaj entreprenoj investitaj de eksteraj komercistoj estas 508 941.

Ĉinio investos 6,4 miliardojn da juanoj de renminbi por konstruado de tibetaj gravaj programoj
En la kuranta jaro okaze de la 40-a datreveno de la fondiĝo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono Ĉinio investos 6,4 miliardojn da juanoj de renminbi por konstruado de gravaj programoj en la Tibeta Aŭtonoma Regiono. La investo estos uzata en herbeja konstruado, enloĝiga programo por paŝtistoj, programo de plibonigo de kuracaj kaj higienaj kondiĉoj en paŝtejoj, konstruado de lernejoj kaj mezlernejoj kaj aliaj sume 6 programoj.Okaze de la 20-a datreveno de la fondiĝo de la TibetaAŭtonoma Regiono la centra registaro investis pli ol 500 milionojn da juanoj de renminbi por helpi al Tibeto konstrui 43 programojn, okaze de la 30-a datreveno, la centra registaro investis pli ol 4,6 miliardojn da juanoj de renminbi kaj helpis al Tibeto konstrui 62 programojn.