• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-21 09:21:52    
Karakterizaĵoj de Ĉina Literaturo en Reformado kaj Malfermo

CRI
Kara samideano, hieraǔ ni citis iom da vortoj de la karmemora Deng Xiaoping, konata kiel ĝenerala projektinto de la ĉinaj reformado kaj malfermo, kiuj daǔras kaj pli kaj pli profundiĝas jam de pli ol 20 jaroj, ege favorante la literaturan verkadon en ĉiuj ĝenroj.
Tiuj instrukcioj de kamarado Deng Xiaoping forte inspiris la ĉinajn literaturistojn. Jen kial de la lastaj 25 jaroj la nuntempa literaturo de Ĉinio multe pli prosperas kaj disfloras.
Multegaj literaturistoj aperigis laǔ arda tajdo en la koro pli kaj pli sukcesajn verkojn. En la nova epoko de la reformado kaj malfermo la literatura verkado fariĝis senprecedence libera, sen ia ajn kateno altrudita de ultra-maldekstruloj. Literaturistoj ne nur prikantas la bonhavigan konstruadon kaj vivnivelan altigadon, sed ankaǔ, realisme kaj kritike, malkovras diversajn mankojn, ekzemple koruptiĝon, burokratismon, narkotismon kaj adulton.
Antaǔ la reformado kaj malfermo, por intence elstarigi tipon de heroaj figuroj, multaj verkistoj cerbume aldonis diversajn perfektigaĵojn, eĉ ion neeblan super la fizika forto aǔ kunigis ĉies kvalitojn en unu tuton, lasante nenian mankon vidiĝi ĉe tiuj herooj kaj neglektante aǔ eĉ ignorante la elementojn de la homeco kaj la leĝon de la naturo. Sed jam alie post la reformado kaj malfermo, dank' al foriĝo de politika premo kaǔzita de iuj kaj al faciliĝo de la socia atmosfero. Pli kaj pli multaj verkistoj vere montris sin vivecplenaj kaj portis al legantoj freŝon kaj forton, eĉ humuron kaj ĝuon. Kun alta konscienco pri la socialisma afero, ili rompis mekanisman, dogmisman kaj metafizikan jugojn, pli vastigis sian horizonton en observado de la ĉiutaga vivo, pliprofundigis esploradon en diversaj fakoj kaj kuraĝe evidentigis sian personecon.
Estas aparte menciinde, ke en la procezo de la reformado kaj malfermo aperis, kvazaǔ fungoj post printempa pluvo, debutis multaj verkistinoj kaj knabaj verkistoj. Timante nek danĝeron nek suferon, iuj el la verkistinoj profundiĝis en ĝangalon kaj ŝakton, vizitis malliberejon, frenezulejon, subteran bordelon, aidosan vilaĝon kaj kontraǔnarkotismejon, por akiri primarajn materialojn kaj aǔtentajn informojn.
De la lastaj jaroj, furoras ankaǔ reta literaturo, kaj iuj eĉ profesie verkas por la reto. Kaj, tre amuze kaj elanige, cirkulas ankaǔ enpoŝtelefona literaturo. Por legi iun mikronovelon, poemon, drameton aǔ eseeton, oni devas fari mendon.
Multaj romanoj, noveloj kaj raportaĵoj estas adaptitaj al ekrano. Kaj iuj verkistoj kumule servas kiel scenaristoj.
Unuvorte, pli kaj pli prosperas la socialisma literaturo de Ĉinio, dank' al saĝa gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio.
Kara retleganto, ni surface kaj simple konigos gravajn verkistojn de 1949 ĝis nun kaj ilian verkadon, en la parto "Ĉinaj Verkistoj" de la literatura rubriko.
Koran dankon pro via legado!