• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-21 16:20:05    
Antikvaj ĉinaj freskoj

cri
La antikvaj ĉinaj freskoj estas konsistiga parto de la ĉina antikva piktura historio kaj valora arta heredaĵo. Ili spegulis en certa grado la facetojn de la politiko, ekonomio, milita afero kaj kulturo de la diversaj historiaj periodoj de Ĉinio kaj havas gravan historian valoron.

La ĉinaj antikvaj frekoj estas dividitaj en kvar kategoriojn: la halan, hipogean, kavernan kaj templan.

La halaj freskoj troviĝis ĉefe sur muroj de grandaj konstruaĵoj de imperiestroj kaj princoj. Laŭ historiaj notoj, antaŭ pli ol trimil jaroj jam estis fresko sur la muro de palaco, laŭdanta la meritojn kaj virton de la reganto. Pro tio ke la antikvaj konstruaĵoj ĉefe el ligno facile difektiĝis, tial malmultaj el ili konserviĝis ĝis nun. En la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento ĉinaj arkeologoj trovis kolorriĉajn fragmentojn de palaca fresko antaŭ proksimume 2 200 jaroj. La fresko temis pri veturilo, rajdanto, konstruaĵo kaj ornamaj desegnoj.

La hipogeaj freskoj estis ornamitaj sur la muroj de hipogeoj de imperiestroj kaj korteganoj. Ili estis buntaj kaj montris la dignon kaj rangon de la mortinto. Ekzemple ĉinaj arkeologoj trovis freskojn en la hipogeoj de kronprincoj de Tang-dinastio antaŭ pli ol mil jaroj. Ili estas grandaj kaj enhavoriĉaj, kun la temoj pri akcepto de delegitoj, pri ceremonia gvardio, pri sporta objekto poloo ŝatata de aristokratoj de la dinastio. Tiuj freskoj konvinke montris la prosperon de Tang-dinastio.

La kaverna fresko aludas freskon en kaverno. Por memkulturi kaj okazigi religiajn ritojn, budhistoj fosis kavernojn sur montoj, skulptis kaj gravuris ene budhojn aŭ faris freskojn.

La plej famaj kavernaj freskoj de Ĉinio troviĝas en Mogao-kavernaro en Dunhuang de la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio. En la kvara jarcento iu bonzo fosis la unuan kavernon, kaj en Tang-dinastio estis jam pli ol mil kavernoj. Ĝis nun konserviĝis proksimume 500 kavernoj, en kiuj la totala areo de freskoj superis 45 000 kvadratajn metrojn. Tiuj freskoj prezentas budhismajn rakontojn, ludadon de muzikiloj, flugantajn feinojn, mecenatojn por kaverno-fosado kaj diversajn desegojn.

Templaj freskoj troviĝas preskaŭ en ĉiuj temploj de Ĉinio. Tiuj freskoj havas religian temon, ĝenerale estas grandaj kaj delikate faritaj, la strekoj de la figuroj estas fortaj kaj koloro-riĉaj. Tiuj freskoj heredis la tradician teknikon de pentrado de homfiguroj kaj havas kompare altan artan nivelon.