• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-21 16:21:37    
Fama pianisto Liu Shikun

cri

Liu Shikun estas 64-jara. En la 3-a jaro li eklernis pianan ludadon, en la 5-a li ekprezentis publike, kaj en la 10-a li gajnis ĉampionecon en la ĉina tutlanda pianada konkurso de geknaboj. Li akiris la titolon Muzika Mirinfano.

Liu Shikun lernis pianadon de la la patro ekde infaneco. Li fariĝis tre diligenta kaj memkonscia en la ludado kiam li estis 12-jara. Tiam li akceptis tre rigoran trejnadon en la mezlernejo sub konservatorio. En 1955 li ekstudis en la Moskva Konservatorio de antaŭa Sovetunio, kaj estis instruita de monde famaj pianistoj. Li partoprenis en multaj pianadaj konkursoj kaj gajnis elstaran sukceson. En 1956 li gajnis specialan premion en la Liszta Internacia Pianada Konkurso okazigita en Hongario. En 1958 li gajnis subĉampionecon en la Unua Tchaikowskya Pianada Konkurso okazigita en Moskvo. Tiu konkurso estis la pinta pianada konkurso en la mondo tiutempe. Pro tio ĵurnaloj de multaj landoj nomis lin "la plej eminenta pianisto de Ĉinio", "la unuaklasa pianada majstro de la mondo". Tiu konkurso estas neforgesebla por Liu Shikun. Li memoris ke li akiris la sciigon pri la konkurso je nur 5 monatoj antaŭ la konkurso. Li devis prepari multe da muzikaĵoj, kiuj suficas por tri aŭ kvar pianaj koncertoj. Li ekzercis almenaŭ 14 horojn ĉiutage. Li diris:

"Genio kaj diligenteco ambaŭ ne mankigeblas por muzikisto, kiu deziras akiri eminentan sukceson. Ekzemple mi havas specialan, iom superhoman muzikan naturon ekde infaneco. Tamen sole genio ne sufiĉas. Sen la posta trejnado, la genieco estas malŝparita."

Liu Shikun posedas lertan ludartan kaj profundan komprenopovon pri muziko. Spekti kaj aŭskulti lian ludon estas alta ĝuo. Li turneis en dekoj da landoj kaj ludis pianan koncerton kun multaj mondefamaj simfoniaj orkestroj. Li invitite faris prelegojn en multaj landoj kaj estis prijuĝistoj de multaj gravaj internaciaj pianadaj konkursoj. Liaj diskoj estis faritaj kaj distribuitaj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Usono, Japanio, antaŭa Sovetunio kaj aliaj landoj, kaj fariĝis Ora Disko plej multe vendita. Pluraj ĉinaj gvidantoj aŭskultis lian ludadon. Multaj alilandaj ŝtatestroj lin akceptis.

Tamen la vivo de Liu Shikun ne estis glata. Li trapasis malfeliĉon kaj falon. En la tumulta periodo de la tiel nomata kultura revolucio de Ĉinio en la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, li estis enkarcerigita kvin jarojn, kaj neniel povis tuŝi pianon. Suprizinde estas ke kiam li estis liberigita, li rapide rehavigis al si la ludan lertecon. Belaj muzikaĵoj denove elfluis el liaj fingroj. Poste li, kiel fama pianisto de la Centra Filharmonio de Ĉinio, prezentis en diversaj lokoj en kaj ekster Ĉinio.

Tamen Liu Shikun ne kontentiĝis pri la jam atingita sukceso. En 1990 li gvidis la tutan familion transloĝiĝi al Hong Kong, kaj tie komencis la novan karieron, novan vivon.

Komence la vivo estis malfacila, ĉar Hong Kong havas socisistemon malsaman ol la interna landparto de Ĉinio. Li devis perlabori sian panon per ambaŭ manoj. Unue li instruis pianan ludadon, poste okazigis kurson de la ludado, kaj fine sian propran pianan koncerton.

En la lastaj jaroj Lin Shikun metis sian forton sur muzikan edukadon al geknaboj. Li starigis artan centron por geknaboj en Hong Kong, Pekino, Xi'an, Fuzhou, Haikou kaj aliaj sume 29 urboj, cetere li funkciigis pli ol 40 pianajn artajn centrojn por fari pianan edukadon kaj vendi pianon.Laŭ Liu Shikun, fari muzikan edukadon al infanoj ne nur helpas ekspluati ilian inteligentecon, sed ankaŭ beligi ilian animon kaj perfektigi ilian naturon.

Liu Shikun estas tre optimisma pri la perspektivo de la ĉina piana muzika edukado. Li diris:

"Miaopinie tre bona estas la perspektivo de la piana muzika edukado de Ĉinio, ĉar antaŭ ĉio estas granda internacia medio. En la nuna mondo, tiuj, kiuj fervore lernas pianadon, ne estas blankuloj, sed flavuloj, inter ili antaŭiras ĉinoj. En la lastaj jaroj multaj junaj pianistoj de Ĉinio sinsekve gajnis internacian premion, kaj multaj ĉinoj lernas pianadon."

Krom prezentado Liu Shikun metis sian pli grandan forton sur la pianan edukadon. Li havas belan revon venigi muzikon al miloj kaj miloj da familoj, kaj lasi pianan muzikaoĵn akompani al la infanoj ke ili sane kresku.