• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-24 14:51:55    
Mia edzino estas gaja ŝtata funkciulino

cri

Je la sesa vespere, en iu apartamento en ĝardeno de la ĉina fama altlernejo Pekina Universitato, la mastro sinjoro Jin Yongbing komencis prepari vespermanĝon. Li lerte lavis legomon. Kalkulante ke la edzino Li Juan baldaŭ atingos la hejmon, li ekbruligis gasfornon kaj ekkuiris. Li pasigis tiajn tagojn proksimume unujare kaj fariĝis pli kaj pli lerta en kuirado.

Sinjoro Jin Yongbing ne sciis kuiradon antaŭe. Lia edzino Li Juan mastrumis ĉion ĉi tion. Sed post kiam Li Juan gajnis konkuradon en la fino de 2003 kaj fariĝis ŝtata funkciulino, li eklernis la kuiradon kaj lertiĝis pli kaj pli.

Tio estas tipa intelektula loĝejo. En proksimume 100 kvadrataj metroj libroj okupas la plej granda areon. La gesinjoroj, iom pli ol 30-jaraj, ambaŭ estas doktoroj. La edzo Jin Yongbing instruas la ĉinan lingvon kaj literaturon en la Pekina Universitato, kaj la edzino instruis ekonomikon en alia alta lernejo. Ilia vivo estis simpla kaj trankvila. Iu hazarda okazo ŝanĝis la profesion de Li Juan, ŝanĝis ankaŭ la vivon de la familio. Li Jian diris:

"Tio okazis en septembro, 2003. Iutage mi retumis kaj hazarde legis anoncon de la Pekina Disvolva kaj Reformada Komisiono por varbi dek doktorojn. Mi estis scivolema kaj tuj min registris."

La Pekina Disvolva kaj Reformada Komisiono estas grava konsistiga fako de la pekina magistrato kaj portas la taskon liveri al la magistrato politikon kaj projekton pri la socia, ekonomia kaj aliflanka disvolvo de Pekino. Post rigora skriba ekzameno kaj vid-al-vida interparolo, Li Juan elstaris el pli ol 200 doktoraj kandidatoj kaj estis engaĝita kiel doktoro-funkciulino en la komisiono. Post unu jaro, laŭ la profunda faka klereco, elokventeco kaj aliaj avantaĝoj, ŝi sukcese gajnis la gvidan oficon de la industria projektada sekcio kaj fariĝis la plej juna mezranga estrino de la komisiono.

" La rimedo de socia publika varbado kaj ekzamenado donas al elstaraj talentuloj de la socio la bonŝancon iri en la vicaron de funkciuloj. Tion mi opinias justa, publika kaj egaleca. Ja profitinte de tiu rimedo mi aliĝis al la funkciularo. Samtempe kun tio, interne de la vicaro funkciuloj ofte konkuras por pli alta posteno kaj interŝanĝas postenojn. Tio estas diferenca de la laŭkvalifika promocio en la pasinteco."

Same kiel Li Juan, ĉiujare dekmiloj da homoj estas engaĝitaj kiel funkciuloj en la centraj kaj lokaj registaroj de Ĉinio tra varbado kaj ekzameno. Laŭ nekompleta statistiko, post kiam Ĉinio komencis publike varbi funkciulojn en 1994, entute pli ol 700 000 homoj de diversaj postenoj aliĝis al la vicaro de funkciuloj. Ili laboras en diversnivelaj registaraj institucioj, de la centraj ĝis la subguberniaj.

Komence Li Juan devis sin akomodi al la nova posteno. Ŝi rapide sin reguligis kaj aplikis siajn sciojn al praktikaj laboroj. Ĉirkaŭ la industria disvolva realeco de Pekino, Li Juan kaj ŝiaj kolegoj faris profundan enketadon kaj esploradon. Ili vizitis antaŭurbajn guberniojn de Pekino, konis la proporciojn agrikulturan, industrian kaj servan en la loka ekonomia disvolvo. Ŝi invitis specialistojn argumenti pri la industria politiko de Pekino kaj modifi ĝin laŭ la realeco. Poste Li Juan prezidis la ellaboron de Projekto Pri Ekonomia Disvolvo kaj Industria Disvolvo de Pekino, elmetinte klarajn penson kaj opinion pri la estonta ekonomia kaj industria disvolvo de Pekino. La projekto estis aprobita de la pekina magistrato kaj realigata nun.

Li Juan estas multe pli okupata ol kiam ŝi estis altlerneja instruistino. Antaŭe ŝi ŝatis viziti parkon kaj skribi versaĵon. Sed en la lasta jaro ŝi vizitis neniun parkon kaj skribis neniun verson. Ŝi diris ke ŝi gustumas alian plezuron.

"Mi studis regionan ekonomikon, kiu estas tipa socia scienco kaj praktika ekonomiko. Kiel funkciulino mi havas pli multajn ŝancojn kontakti la realecon. En la projektado pri la ekonomia kaj industria disvolvo, mi iom spertas sukceson."

Ŝia edzo Jin Yongbing estis ŝia kunlernanto de meza lernejo. Ili profunde amas unu la alian. Jin Yongbing ege komprenas la edzinon. En liaj okuloj la edzino estas ordema en aranĝo de ĉiuj aferoj, kapabla por organizado kaj akordigado kaj diligenta en laboro, tial ŝi estas ankaŭ kompetenta por la funkciula posteno. Malgraŭ tio ke post ŝanĝiĝo de ŝia profesio li ne povas ne preni pli multajn dommastrumajn aferojn kaj la edzino ne havas multan tempon por lin akompani, tamen li plenforte subtenas ŝian elekton. Li opinias ke dank' al la unujara funkciula travivaĵo la edzino multe pli maturiĝis:

"Multe altiĝis ŝia memreguliga kapablo. Ŝi estas pli tolerema al homo, al afero, pli racia kaj aplomba antaŭ problemo. Samtempe ŝi fariĝis pli memfida kaj havas pli altan sintezan kvaliton inkluzive de sciencesplora kapablo. Mi trovis ke ŝi pasigis la lastan jaron penege, tamen gaje kaj enhavoriĉe."

En la okuloj de kolegoj, Li Juan ĉiam estas gaja, ŝajne havas neniun ĉagrenon. Fakte kiam ŝi havas pli multajn laborojn, ŝi havas ankaŭ pli multajn ĉagrenojn. Tamen denaske optimisma ŝi atentas reguligi sian animstaton.

Sinjorino Wu Guiying estas kolegino de sinjorino Li Juan. Ŝi diris ke la aliĝo de Li Juan kaj aliaj doktoroj-funkciuloj, same kiel freŝa sango, pliigis la viviforton de la komisiono:

"Tiuj doktoroj, kun siaj scio, karaktero kaj studo pri multaj problemoj, alvenis kaj donis grandan influon al ĉirkaŭaj kunlaborantoj. Ni ĝenerale sentas la streban atmosferon, havas pli fortan konscion pri konkurado, pri progresado."

Kion Li Juan planas por 2005? Ŝi diris:

"Mia ideo estas fariĝi serioza kaj gaja funkciulino. Nur kun gaja humoro oni povas bone labori. Sekve de tio kunlaborantoj estos kontentaj, mi mem estos kontenta."