• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-24 15:33:59    
Informoj pri libroj

cri
Jurgen

Jurgen estas la plej konata romano de usona verkisto James Branch Cabell (1879-1958) publikigita en 1919.

Jurgen estas lombardisto en imagita lando, iama poeto, kiu regajnas sian junecon, retenante la saĝon kaj sperton de sia matura aĝo. Serĉante sian forsorĉitan edzinon, Jurgen travojaĝas fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj Infero kaj Paradizo, prosperante ĉe belaj virinoj (ekzemple, Helena de Trojo) kaj ĉiam plialtiĝante range, ĝis fine li renkontas la ĉiel-potencan Koshchej (kiu "faris ĉiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas") kaj petas, kun interesaj sekvoj, redonon de la edzino.

Trad. William Auld. Jekaterinburg: Sezonoj, 2001, 240 p. 21cm. Bind. Prezo: 18 euroj. Mendu ĉe: UEA, FEL, ELNA kaj aliaj gravaj libroservoj, ankaŭ rekte ĉe la eldonejo poŝte: RU-620014 Jekaterinburg-14, p.k. 162, Ruslando, aŭ rete:.Telefono: (3432) 281711. Hejmpaĝo: .

(Halina Gorecka)

Lingva arto

LINGVA ARTO. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Red. Vilmos Benczik. Rotterdam: UEA, 1999. ISBN 92-9017-064-6. 5+217p. 21cm. Prezo: 16,50 euroj.

En 1999 William Auld kaj Marjorie Boulton festis sian 75-an datrevenon. Okaze de tio UEA donacis al ili festlibron, en kiu pluraj kontribuaĵoj prilumas ilian verkistan karieron kaj analizas iliajn verkojn. Aliaj eseoj traktas aktualajn temojn de la movada kaj kultura vivo en Esperantujo.

Kontribuis V. Benczik, G. Berveling, W. Bormann, J. Camacho, P. Dashgupto, S. Fiedler, P. Gubbins, T. Hughimoto, R. Jaderstrom, E. de Kock, A. Korjhenkov, Laŭlum, Mao Zifu, G. Mattos, S. Maul, A. Montagut, S. Pokrovskij, B. Ragnarsson, M. de Seabra, G. Silfer, H. Tonkin, L. Trifonchovski kaj J. Wells. Kun la bibliografioj de Auld kaj Boulton fare de C. Cimpa.

(El Esperanto)

Ĉina lingvo -- la riĉa kaj bela lingvo

La libreto "Ĉina lingvo -- la riĉa kaj bela lingvo" estas kolekto de artikoloj pri la ĉina lingvo aperigitaj en la revuo "El Popola Ĉinio" en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. La aŭtoro prezentas en sia libreto diversajn aspektojn de la ĉina lingvo, kiel idiomaĵoj, proverboj, aludoj, tabuoj kaj eufemismoj en la ĉina lingvo.

La ĉina lingvo estas parolata de 1.3 miliardoj da homoj. Ĉu ĝi estas facila aŭ malfacila? La aŭtoro diris, ke kaj jes kaj ne. Kial? Legu la libreton.

Ĉina Esperanto-Eldonejo, Beijing, 2000, 162 p. 18 x 11 cm.

Prezo: 5.00 USD.

Sendokosto: 2.00 USD.

Mendu ĉe: Distribua Fako de "El Popola Ĉinio"

P.O. Kesto 77, CN-100037

Beijing, Ĉinio

Retpoŝto: cee@china-report.com

libroservo@china-report.com

(Lu Binsheng)

Ruĝdoma sonĝo

Unu el la plej famaj klasikaj romanoj de Ĉinio, kiu priskribas la ruiniĝon de iu nobela familio en la lasta periodo de la ĉina feuda socio kaj la tragedion de juna amanta paro. La romano prezentas la dekadencon de la ĉina feuda socio kaj ĝiajn diversajn konfliktojn.

Ruĝdoma sonĝo (Volumo I)

Cao Xueqin. Trad. Xie Yuming. Beijing. 1995, 582p. 22x14cm. Ilus. Bind.

Prezo: 22,00 USD Sendokosto: 5,00 USD

Ruĝdoma sonĝo (Volumo II)

Cao Xueqin. Trad. Xie Yuming. Beijing. 1996, 684p. 22x14cm. Ilus. Bind.

Prezo: 28,00 USD Sendokosto: 5,00 USD

Ruĝdoma sonĝo (Volumo III)

Cao Xueqin. Trad. Xie Yuming. Beijing. 1997, 627p. 22x14cm. Ilus. Bind.

Prezo: 26,00 USD Sendokosto: 5,00 USD

La Familio

La romano rakontas pri granda feuda familio el kvar generacioj, Ĝi priskribas la amon inter gejunuloj, la kruelan persekuton de la feuda etiko al virinoj kaj ilian tragikan sorton. La aŭtoro estas Bakin, fama ĉina verkisto kaj veterana esperantisto.

Bakin. Trad. Wei Yida. Beijing. 1999, 572 p. 21.5x15 cm.

Prezo: 22,00 USD Sendokosto: 5,00 USD

Lotus-lanterno

Temas pri mito kiel Chenxiang savis sian patrinon. En la brilo de la Lotus-lanterno, Chenxiang kuraĝe batalis kontraŭ dio Erlang. Fine li trahakis la monton kaj savis sian patrinon. La bildlibro estas adaptaĵo de movbilda filmo kun la sama titolo. Simplaj tekstoj por la belaj bildoj estas facile legeblaj.

Komp. Yin Qin. Trad. Yu Tao. Beijing. 2000, 112 p. 16, 5x22, 5 cm.

Prezo: 6,00 USD Sendokosto: 3,00 USD