• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-24 17:06:52    
Popolaj metiaĵoj de Tibeto (2)

cri

Tendo

Tibetaj paŝtistoj loĝas en tendo. Ilia tendo havas tri specojn: tiu el poefagaj haroj estas fortika kaj likimuna; tiu el kanvaso, kun tegmento pentrita je desegnoj de figuroj de homoj kaj bestoj, estas kunportata por subĉiela laboro; kaj tiu el tolo estas uzata por feriado en parko aŭ kermeso.

Sabro

Sabro estas uzata en ornamado, memdefendo, produktado kaj ĉiutaga vivo. Sabroj de Lhasa, Gyaze kaj Damxung estas tre famaj. La kupra sabringo surhavas desegnojn de drako, fenikso, tigro, leono k.a. kaj estas inkrustita per turkiso kaj agato. La sabro estas tre bela kaj akra. Ĝi trovas ŝaton en kaj ekster la lando.

Ligna bovlo

Ligna bovlo estas farita el arboradiko aŭ granda tubero de paŭlovnio (Paŭlownia fortunei) aŭ betulo, aŭ el la radika tubero de vinberujo aŭ rododendro. La ligna bovlo povas havi tre diversajn formojn. Ĝi estas fortika kaj malfacile rompebla. Ĝi estas facile portebla kaj en vintro ĝi povas longe teni la varmon de la manĝaĵo ene.

Botoj

La tibeta boto havas plandumon el bovledo kaj tibingon el ledo, pulu-o kaj damaskenita ŝtofo kun ora kaj arĝenta filigrano. La tibeta boto havas tri specojn: leĝera, leda kaj vata. Botoj faritaj en Ĉangdu estas plej famaj.

Ĉapeloj

Tibet-stilaj ĉapeloj havas multajn specojn. Delikate faritaj tibet-stilaj ĉapeloj karakteriziĝas per originala formo kaj koloro. Kutime oni garnas la ĉapelon per pelto de lutro aŭ kuniklo kaj oraj kaj arĝentaj filigranaj rubandoj. Kiam virino portas ĉapelon, ŝi devas enfaldi la antaŭan kaj postan partojn de la ĉirkaŭrando. Viro portas ĉapelon iom oblikve enfaldinte la postan parton de la ĉirkaŭrando. Maljunulo ne bezonas enfaldi la ĉirkaŭrandon.

Oraĵo kaj arĝentaĵo

Farado de oraĵo kaj arĝentaĵo estas la plej komplika kaj plej malfacila el la tradiciaj metioj de Tibet-nacio. Martelo kaj tranĉilo estas la ĉefaj instrumentoj. Unue oni bakas oron aŭ arĝenton en karbofajro kaj marteladas ĝin, ĝis ĝi ricevas necesan formon. Poste oni gravuras sur la prilaboraĵoj por fari el ĝi braceleton, kolĉenon, diademon, glavingon aŭ vintason. Krome metiistoj faras diversajn artaĵojn el nikelino kaj la farado estas sama al tiu por oraĵo. Tia metiaĵo similas al arĝentaĵo, sed malpli peza, kaj vintaso, braceleto, diademo, glavingo k.a el nikelino estas multe malpli karaj kaj preferataj de turistoj.