• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-24 19:45:40    
Skribo sur osto (foto)

cri

Laŭ tradicia diro, Wang Yirong, ĉefo de la plej alta eduka administracio de la dinastio Qing, la unua trovis la plej antikvan skribon de Ĉinio sur osto kaj testuda ŝelo. Legendo diras ke en 1899, suferinte de malario li aĉetis de apoteko ĉinan medikamenton el drogherboj, el kiuj li trovis la "drakan oston" kun ĉizitaj signoj kaj donis altan atenton.

Oni diras ke la "draka osto" fariĝis drogo pro iu barbisto nomata Li Cheng, vivinta en la komenca periodo Guangxu (1875 – 1908) de la dinastio Qing (1644 – 1911). Iam Li Cheng suferis de skabio, sed ne havis monon por aĉeti medikamenton. Li do prenis oston kaj testudan ŝelon ĉe rivero, pulvorigis ilin kaj per tiu pulvoro ŝmiris la putraĵon. Eksteratende la pulvoro havis mirindan efikon kaj post nelonge li resaniĝis. Li Cheng ege ĝojis kaj faris alian provon. Li tranĉile faris breĉeton sur mano kaj ŝmiris la vundon per tiu pulvoro. La sangado estis tuj ĉesigita. Aparte lin surprizis tio ke post kiam li metis pajlon kun salivo horizontale sur la cizitan oston, iom post iom la pajlo turniĝis kaj fariĝis vertikala. Ĉio ĉi tio diigis la ostojn kaj testudajn ŝelojn. Oni eknomis ilin "drakaj ostoj". Apotekoj komencis aĉeti ilin kiel drogon.

La supre menciita mandareno Wang Yirong trovis ke tiuj ĉizaĵoj sur la "drakaj ostoj" ege similas al la epigrafoj sur bronzaj ujoj, pri kiuj li esploris tiam. Ege surprizite li foraĉetis ĉiujn "drakajn ostojn" de la apoteko. Post esplorado kaj ekspertizado li trovis la skriblingvon sur ostoj kaj testudaj ŝeloj.

Fakte pli frue ol Wang Yirong, erudiciuloj Wang Xiang kaj Meng Dingsheng de la urbo Tianjin jam trovis la skribon. Wang Xiang faris profundan esploradon pri la ĉina antikva kulturo. Meng Dingsheng estis fama kaligrafo en Tianjin. En 1898 komercisto pri antikvaj kuriozaĵoj Fan Shouxuan venis al Wang Xiang kaj alportis la informon ke en Tangyin de la provinco Henan, centra Ĉinio, oni trovis striajn testudajn ŝelojn kaj bestajn ostojn kun ĉizitaj signoj. Tio vekis altan atenton de Wang Xiang kaj la ĉeestanta Meng Dingsheng. Ili ambaŭ supozis ke tiuj objektoj plej eble estas antikvaj slipoj kun skribaĵoj. Ili petis la komerciston alporti iujn al ili.

En la sekvinta jaro la komercisto Fan Shouxuan alportis amason da testudaj ŝeloj kaj bestaj ostoj al Wang Xiang en Tianjin. Wang Xiang faris detalan esploradon. Li konfirmis ke la signoj sur la ŝeloj kaj ostoj estas iuspeca skribolingvo. Li samtempe montris ke tiuj ŝeloj kaj ostoj estis aŭguriloj de la dinastio Shang kaj la surskribaĵoj estis aŭguraj vortoj. Aŭdinte tion la komercisto Fan Shouxuan konsciis la altan valoron de la ŝeloj kaj ostoj kaj postulis altan pagon. Wang Xiang kaj Meng Dingsheng ne havis sufiĉan monon kaj aĉetis nur kelkajn pecojn. Poste la komercisto Fan Shouxuan venis al Pekino kaj vendis multajn el tiuj objektoj al la supre menciita mandareno Wang Yirong. Tiun procezon Wang Xiang notis en sia verkaĵo. Laŭ tiu fakto la plej frua trovinto de la ĉina skribolingvo sur ostoj kaj testudaj ŝeloj devas esti Wang Xiang. Tiam Wang Xiang estis 23-jara.

Post kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko, Wang Xiang enoficiĝis kiel direktoro de la Kultura kaj Historia Arkivo de Tianjin. Li mortis en 1965. Laŭ lia testamento liaj familianoj oferis al la ŝtato la de li konservatajn ĉiujn ostojn kaj testudajn ŝelojn kun skribaĵoj kaj liajn disertaĵojn pri la skriblingvo. Por laŭdi lian kontribuon la magistrato de Tianjin okazigis specialan ekspozicion pri li.