• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-24 20:04:30    
Fama urbo Shenzhen en suda Ĉinio ( 1 )

cri
La urbo Shenzhen situas ĉe la ĉina suda marbordo najbare al Hongkong, estas la unua speciala ekonomia regiono de Ĉinio. Antaŭ pli ol 20 jaroj, ĝi estis nur malgranda fiŝista vilaĝo, sed nuntempe ĝi fariĝis metropolo kun proksimume 2 mil kvadrataj kilometroj kaj pli ol 5 milionoj da loĝantoj. En tiu urbo, oni povas senti kaj la ritmon de moderna urbo kaj kvietecon de ĝardena urbo. Nun ni rigardu ĝin.

Simile al multaj modernaj urboj, ankaŭ en Shenzhen videblas arbare starantaj domegoj, araneaĵeskaj stratoj kaj puraj avenuoj ombrataj de densaj verdaĵoj. En Shenzhen, sennombraj oficejaj domegoj formis unu el la pejzaĝoj de la urbo. En tiuj domegoj oni perlaboras la panon kaj kreas socian riĉaĵon; oni paŝadas inter tiuj domegoj, spertante dolĉon kaj maldolĉon el la vivo; oni ankaŭ povas apreci la urban panoramon, grimpinte sur la zeniton de tiuj konstruaĵoj.

La 328 metrojn alta domego Diwang estas la plej alta el tiuj domegoj, ankaŭ unu el la vidindaĵoj ĉe la urbaj limoj de Shenzhen kaj Hongkong, kaj la plej alta ĉeftema vizit-programo de Azio kun la titolo "Fenestro de Shenzhen kaj Hongkong" situas sur la tegmenta etaĝo.

En la vizit-programo "Fenestro de Shenzhen kaj Hongkong" troviĝas 15 ĉeftemaj amuzejoj, kiaj eksponejo de vaksaj statuoj, projekciejo de filmoj, miniatuta komerca strato establita imite al la fama Ĉina-Brita Strato, kaj ankaŭ spacoj por refreŝigo, manĝado kaj ludado. Aprecante viglecplenajn pejzaĝojn de Shenzhen kaj Hongkong el la aero pli ol 300 metrojn alta kaj ĝuante tason da aroma kafo, mi sentas min tre agrable kaj gaje. Laboranto de la nomita fenestro s-ro Zhao Cheng diris:

"En tiu ĉi vidindejo, vi povas ne nur rigardi malproksimajn pejzaĝojn de nia urbo kaj Hongkong, sed ankaŭ apreci diverstemajn turismajn programerojn, kiuj kredeble donos al vi neforgeseblan impreson."

Karaj amikoj, Ĉinio havas 18 mil kilometrojn da kontinenta marborda linio, laŭ kiu stele lokiĝas belaj ĉemaraj naĝejoj. Malsame ol la nordaj naĝejoj, la marbordaj naĝejoj de Shenzhen funkcias en ĉiu sezono. Xiaomeisha estas unu el tieaj famaj marbordaj naĝejoj.

La feriejo Xiaomeisha situas ĉe Agla Golfo 30 kilometrojn oriente de la urbo Shenzhen. Ĉirkaŭate de montoj triflanke, ĝi verdas en ĉiu sezono. La flaveta strando sterniĝas kelkajn kilometrojn de sude orienten. Ĉu somere ĉu vintre, turistoj povas sate ĝui la karesadon de suno, mar-ondoj kaj stranda sablo. Ĉi tie oni povas ne nur petoladi kaj naĝadi en maro, sed ankaŭ ekskursi surmare veturante per la kajako, motorboato kaj surakva biciklo. Kaj ekzistas ankaŭ pli ekscita amuzaĵo speciala por bravuloj – plonĝado de sur alta turo.

Sur la marbordo de Xiaomeisha staras 40 metrojn alta plonĝa turo. Jen estas ludejo de aventuremaj homoj. Sur la turo ĉiu ludanto ligas la longan elastan ŝnuron ĉirkaŭ siajn kalkanojn, poste etendante la du brakojn, plonĝas malsupren de sur la turo. Kiam la plonĝanto falas kelkajn metrojn super la akva surfaco de la maro, la elasta ŝnuro aŭtomate re-levas la plonĝanton por haltigi ties pluan faladon. Pro elasteco de la ŝnuro, la falo kaj releviĝo de la plonĝanto ripetadas plurfoje, ĝis kiam la ŝnuro perdos la elastecon kaj tiam ĉesos la ludo.