• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-25 10:59:50    
Manĝaĵoj de Tibet-nacianoj

cri
Granda parto de Tibet-nacianoj prenas manĝon tri fojojn ĉiutage, kaj en sezono de intensa kamplaboro 4, 5 aŭ 6 fojojn. Ilia ĉefa manĝaĵo estas faruno el rostitaj grajnoj de sekalo. La aldonaĵoj estas forta teo, lakta teo, butero, lakta feĉo kaj sukero. La faruno estas oportuna por kunportado. Oni povas manĝi ĝin en ajna tempo.
Tibet-nacianoj en Sichuan-provinco ofte manĝas arakidsimilajn fruktojn de pterido kolektitajn en printempo kaj aŭtuno. Ili ŝatas manĝi dolĉan farunaĵon frititan en butero kaj kaĉon el tritiko, sekalo, bovaĵo kaj bovosto. Tibet-nacianoj en Qinghai- kaj Gansu-provincoj ŝatas farunaĵon kun butero, bruna sukero kaj lakta feĉo faritan en formo de granda torto. Tibet-nacianoj en Qinghai-provinco ofte manĝas farunan macon kuiritan en bolanta akvo kaj miksitan kun butero. En Nagqu de Tibeto oni faras flanon en pezo de 2.5 kaj eĉ 100 kilogramoj. Tian flanon oni prenas kiel donacon aŭ nutraĵon dum longa vojaĝo. En Deqen de Yunnan-provinco la nacianoj manĝas ĉefe terpomon, sekalan bulon kaj vaporumitan farunaĵon.
La nacianoj malmulte manĝas legomojn kaj la ĉefaj manĝaĵoj estas bovaĵo, ŝafaĵo kaj porkaĵo. Post buĉo de bruto ili kuiras sur arda fajro viandon en granda peco. Ili distranĉas la kuiritan viandon en granda plado. Ili faras kolbasojn el viando dispecigita kaj sango de bovo kaj ŝafo. Tibet-nacianoj en Sichuan- kaj Yunnan-provincoj peklas viandon por konservi. Oni fortranĉas la kapon kaj piedojn, elprenas la ostojn, ŝmiras per spicaĵoj kaj salo kaj formigas la viandon en kubo. En Yunnan oni premas la viandon per ŝtono. Por manĝi la viandon oni detranĉas pecon kaj vaporumas ĝin. Oni buĉas brutojn en vintro kaj tranĉas la restan viandon en grandajn pecojn kaj sekigas ilin en aero. Tia viando estas longe konservebla kaj la gusto ĉiam freŝa.
Lakto kaj laktaĵo estas nemalhaveblaj por Tibet-nacianoj. Oni eltiras kremon el lakto de bovo kaj ŝafo. Oni faras ankaŭ jahurton, kazeon kaj laktan feĉon. Ĉiuj nacianoj sen distingo de sekso kaj aĝo prenas buteran kaj laktan teon. En festoj oni trinkas sekalan vinon. Kuiriloj de Tibet-nacianoj havas propran stilon. Ĉuj familioj havas butertean sitelon kaj laktatean kruĉon. En multaj lokoj Tibet-nacianoj hejtas per bovfekaĵo kaj metas poton sur ferstangan tripiedon. En Yunnan Tibet-nacianoj faras servicon el kupro. En aliaj lokoj ili ŝatas uzi lignan bovlon ruĝe, flave kaj oranĝe lakitan. Iuj ŝatas tegi bovlon per arghento. La nacianoj kunportas delikatan tranĉilon por tranĉi manĝaĵojn aŭ buĉi brutojn kaj senhaŭtigi ilin. La tranĉilo estas uzata ankaŭ en preparado de kojnoj por starigo de tendo.