• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-25 16:19:34    
Antikva tibeta opero renaskiĝas

cri
Jen vi aŭdas arion de la tibeta opero, unu el la tradiciaj operoj de Ĉinio. La longedaŭra tibeta opero unuapaŝe formiĝis en la 8-a jarcento, kaj nun ankoraŭ vaste cirkulas en la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la provinco Qinghai, kie koncentre loĝas tibetanoj.

La tibeta opero havas multajn skolojn. La plej frue aperinta estas la blanka-maska. La operistoj portas blankan maskon el kapra felo. En la 15-a jarcento iu vaganta bonzo nomata Tangdongjiebu kreis la blua-maskan tibetan operon bazite sur la blanka-maska. Tiuj maskoj, cefe malhele bluaj, estas pli fajnaj, ankaŭ la melodioj kaj prezentadoj perfektiĝis. Pro la grandega kontribuo la bonzo estas titolita kiel iniciatinto de la tibeta opero.

Estro de la Tibet-opera Teatro de Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio sinjoro Zhaxiduoji konigis al ni la legendon pri la iniciatinto Tangdongjiebu:

"Lia unua intenco estas por konstrui ponton. Necesis mono. Li deziris kolekti mondonacon. Sekve li varbis 7 knabinojn por prezenti la tibetan operon."

Dum prezentado de la opero, ili unuflanke kolektis monon por ponto, aliflanke propagandis religion, car la scenaroj de tibeta opero pliparte devenis de rakontoj de budaismaj sutroj. De tiam pasis centoj da jaroj, al la opero aldonioĝis pli kaj pli multaj temoj, ne nur religiaj, sed ankau historiaj kaj popolaj, tial la opero estas pli satata de tibetanoj.

El la tradiciaj temoj la plej famaj estas ok. Generale la operaĵoj estas tre longaj, la prezentado daŭras du-tri tagojn, maksimume 7 tagojn. Operistoj ludas en grandarea placo, de mateno ĝis vespero, dume spektantoj povas manĝi kaj trinki ĉeloke, kaj operistoj profitas la ludan paŭzon por sin satigi refreŝigi, sed la prezentado estas neinterrompebla, daŭrante laŭbezone unu tagon, du tagojn, ĝis la fino. La intrigoj estas fundamente fiksitaj, tamen operistoj povas fari improviaĵon kaj interflui kun spektantoj. Eble ĝuste pro tio la tibeta opero longe vivas.

La ludado havas tre rigorajn formulojn. La estro de la teatro Zhaxiduoji diris:

"Por kia ajn tradicia operaĵo, la ludado iras laŭ fiksitaj formuloj, ĝenerale tri: la unua estas uverturo, nemankigebla, por purigi la ludejon. Laŭ la primitiva religio de Tibeto Ben ĉiuj objektoj en la universo havas vivon kaj dio ekzistas ĉie. Por ludado oni devas preĝi al la dio por lia kompreno kaj purigi la ludejon. La dua estas la ĉefa akto. Ĝin sekvas la fino, nomata de ni ZHAXI, signifanta benon kaj bondeziron."

Por la tibeta opero estas tre solena tago --- la 30a de la sesa monato laŭ la tibeta kalendaro, la tibeta festo Xuetun. En la ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono Lhasao oni celebras unu samajnon. La festo originale estas religia festo, tamen por celebrado diverslokaj famaj tibetoperaj teatroj venas al Lhasao kaj faras prezentadon en grandaj tempoj, tial la festo havas alinomon Tibetopera Festo.

Kun la epoka ŝanĝiĝo, diversaj modaj amuzaĵoj aperas unu post alia, pop-kuluturo okupas pli kaj pli gravan pozicion en la popola vivo. La antikva tibeta opero frontas al viva danĝero.

En la naskiĝloko de la tibeta opero --- la regiono Shannan, ni intervjuis sinjoron Kezhu, vicprezidanton de la popola politika interkonsiliĝa konferenco de la regiono. Li speciale studis pri la opero kaj bone scias kanti iujn ariojn. Li maltrankviliĝas pri la heredado de la opero:

"La popularajn kantojn oni ŝatas, precipe gejunuloj. Tamen mian tibetoperaĵon ŝatas nur tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj, aliaj tibetanoj ne."

Laŭ li bazite sur heredado la tibeta opero nepre devas renoviĝi kaj progresi. Nun la Tibetopera Teatro de Tibeta Aŭtonoma Regiono reformas la prezentadon. Ili konservas la tradician formon en la uverturo, permesas aktorojn demeti maskon en la ĉefa akto por pli delikate ludi rolon, mallongigas la operaĵojn al du aŭ tri horoj kaj aldonas scenejan dekoracion, lumon kaj orkestron. Nun ankaŭ gejunuloj estas allogaj.

La nomita teatro estas sola profesia tibetopera teatro de Tibeto. Ĝi fondiĝis en 1960, nun havas pli ol 120 operistojn. Por garantii la heredadon, la teatro fondis lernejon por kulturi novulojn kaj sendis lernantojn al internaj lokoj de Ĉinio por progresigo. Kredeble dank' al ĉio ĉi tio la antikva tibeta opero rejuniĝos kaj daŭre progresos.