• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-25 16:25:12    
Fama urbo Shenzhen en suda Ĉinio ( 2 )

cri
Kompreneble, ne ĉiu kuraĝas ludi tiamaniere, sed ĉiu turisto povas trovi la de si ŝatatan manieron por sin amuzi en Xiaomeisha. Ili povas aŭ petoladi ĉe la marbordo, aŭ naĝadi sub akvon je 10 metroj profundan por apreci belegan koralon kaj ludi kun fiŝoj, aŭ preni fotojn de malofte videblaj marfundaj pejzaĝoj per profesiaj aparatoj. S-ro Li Xianxue, kiu ofte ferias en Xiaomeisha, diris:

"Se temas pri karakterizaĵoj de Xiaomeisha, miaopinie la unua estas ĝia bela medio, la dua, kompletigita establaro, la tria, sekura garantio kaj la kvara, malalta kosto."

Se ni dirus, ke Xiaomeisha estas donaco de la naturo al Shenzhen, do "Zoologia Ĝardeno de Sovaĝaj Animaloj" de Shenzhen ja estas la plej bona loko por turistoj reveni al la naturo kaj ĝui la naturon. La ĝardeno areas je miliono kaj 200 miloj da kvadrataj metroj, kaj estas karakterizata per subtropika ekologia medio.

En la ĝardeno estas pli ol dek mil animaloj el pli ol 300 specoj, kiuj dividiĝas en 3 areoj. En la areo de herbovoraj animaloj, turistoj povas karesi ĝirafon, elefanton, blankan semion kaj aliajn obeemajn animalojn. Sed la areo de rabobestoj estas ĉirkaŭata per dornodrato. Por eniri tien oni nepre devas veturi per la speciala aŭtobuso. Sidante en tia veturilo s-ro He Song tre emociiĝis. Antaŭ la kamerao de sia amiko li diris:

"Nun mi venas al la areo de rabobestoj. Ĉi tie ĉiuj bestoj estas liberaj kaj ne enkaŝitaj. Sed mi ne timas ilin. Ĝuste kiel proverbo diras: Ekzisto de tigroj sur monto ne povas bari al homoj veturi tien.

Pro liaj humuraj vortoj kaj troigita mieno eksplodis ridega bruado. Sed post kiam la aŭtobuso eniris en la areon de rabobestoj, grego da tigroj, lupoj kaj leonoj tuj sin direktis al la aŭtobuso kaj ĝin sieĝis. Rigardante la sovaĝajn okulojn de tiuj rabobestoj, oni nedeteneble tremetis sen frostiĝo. Feliĉe, la aŭtobuso estas centprocente sekura, kaj antaŭ pli potencaj estaĵoj – homoj, la rabobestoj povas nenion fari krom esti aprecataj.

Adiaŭinte la rabobestojn, oni povas spekti prezentadon fare de diversaj animaloj en la prezenta areo. Tie okazas ĉeval-kuro, kamel-kuro, varieteo de animaloj, dresado ktp. Estas tre interese vidi harmonian kunagadon de homoj kaj animaloj.

En la urbo Shenzhen, krom la supremenciitaj vizitindejoj, estas ankaŭ diverstemaj parkoj tre karakterizaj. Ekzemple, en la parko nomata "Amuza Valo" troviĝas multaj amuzaj aranĝoj; en la parko titolita "Ĉarma Ĉinio" elmontriĝas historio, kulturo, arto, antikva arkitekturo kaj naciaj moroj de Ĉinio; en la parko "Monda Fenestro" vidiĝas mondaj mirindaĵoj, historiaj ruinoj, antikvaj kaj nuntempaj vidindaĵoj, belaj pejzaĝoj, skulptaĵoj, pentraĵoj kaj prezentado pri folkloroj, popolaj moroj kaj kant-dancoj; ne mankas ankaŭ la parko "Moroj de Ĉina Nacio", kie elmontriĝas moroj de 56 naciecoj de nia lando. Ili ĉiuj estas interesaj kaj allogaj por turistoj.