• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-25 16:41:19    
Longviveco ---devenis de la tieaj bona natura medio kaj apartaj homaj cirkonstancoj(1) (foto)

cri

La Bama-a Jau-nacia Aŭtonoma Gubernio situas en norda montregiono de Guangxi. Tie la centjaruloj konsistigas 0.03% de la loĝantoj, pro kio la loko ricevis la nomon gubernio de longvivuloj. La longviveco devenis ĉefe de la tieaj bona natura medio kaj apartaj homaj cirkonstancoj.

Lokaj moroj

Krom la tradicia Printempa Festo, tie estas ankaŭ multaj aliaj popolaj festoj, kiaj festo por kulti diablojn (la 14-a de la sepa monato laŭ la ĉina lunkalendaro) kaj Zhuang-a festo de kantado (la 3-a de la tria monato).

En Bama estas abundo da naturaj riĉfontoj kaj homaj heredaĵoj, kiaj primitiva arbara parko, Jiaole-kavo.

Tie estas ankaŭ multe da lokaj produktaĵoj, kiaj aroma porkaĵo kun fragilaj ostoj kaj delikata karno. La tiea kanabo estas riĉa je oleo. Ĝi sanigas intestojn, stomakon, okulojn kaj hepaton kaj taŭgas por digestado kaj vivlongigo. La lokanoj prenas ĝin kiel oleon.

La tieaj popolaj metiartaĵoj havas apartajn trajtojn.

La tieaj sportaj konkursoj estas diversspecaj, kiaj ludo de turbo, trapezo kaj arkpafado.

Akvo kaj grundo

La longvivuloj plejparte trinkas akvon el fonto ĉe la ekstremo de la vilaĝoj. Oni faris enketon al 200 maljunuloj kaj trovis, ke pli ol duono de la pli-ol-80-jaruloj trinkas fontakvon la tutan vivon. Panyang-rivero estas la plej granda rivero en Bama. La lokanoj nomas ĝin patrina rivero kaj vivlongiga rivero. En 2000 Ĉinio faris la 5-an censon kaj trovis, ke 38 el la 74 pli-ol-cent-jaraj maljunuloj vivas en la baseno de Panyang. Oni faris ekzamenon pri la akvo kaj trovis, ke la akvo estas riĉa je seleno, stroncio, zinko, fero kaj aliaj mineralaj elementoj kaj mikroelementoj kaj el tiuj seleno estas pli riĉa ol tiu en aliaj lokoj.

Natura medio taŭga por homa vivado

Bama apartenas al regiono regata de subtropika musono. Tie la klimato estas agrabla ĉiam kiel printempe. Vintro estas varmete kaj somere malvarmete. La jara averaĝa temperaturo estas 20.4o C: januare 11.4oC kaj julie 27.4oC. Eĉ en somero estas malvarmete nokte. Tie la anjono en la aero estas centoble pli multa ol en aliaj lokoj kaj ie ĝia enteno estas pli alta.