• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-26 16:05:36    
Reta Jarlibro testata

cri
La 7-an de januaro komenciĝis publika testado de nova reta servo de UEA, "Reta Jarlibro". Pere de tiu informa sistemo la individuaj membroj de la Asocio havos la eblecon vidi la samajn informojn pri la Delegita Reto, landaj kaj fakaj asocioj, lokaj kluboj kaj UEA/TEJO-funkciuloj kiel en la papera eldono.
La principa diferenco estas, ke la "Reta Jarlibro" estas renovigata ĉiutage kaj estas maksimume aktuala en ajna momento, kiam oni ĝin konsultas.
Ekzistas ankaŭ certaj diferencoj kompare kun la papera eldono de la Jarlibro, ligitaj kun la specifaĵoj de la reta medio. Unuflanke tio estas diversaj sekurigoj kontraŭ misuzo de personaj informoj de la delegitoj, malebligo de amasaj retdissendoj k.s. Aliflanke tio estas diversaj faciligoj, kiuj permesas rapide trovi la necesajn informojn kaj komforte ekkontakti la bezonatan personon. Ekzemple, el la "Reta Jarlibro" oni facile povas sendi retleteron al ajna delegito, kiu havas retadreson, sed la retadreso ĉiam restas kaŝita.
UEA daŭre eldonos la Jarlibron ankaŭ en ĝia tradicia presita formo. Post la testado kaj funkciigo de la informa sistemo "Reta Jarlibro" estas antaŭvidate aldoni pliajn informajn servojn, kiuj iom post iom formos veran "Retan Oficejon".
ĴURIO PRETA POR AKCEPTI KONKURSAĴOJN
La verkoj, kiuj ĉi-jare partoprenos en la Belartaj Konkursoj de UEA, estos prijuĝataj de ĵurio, kies konsisto grandparte diferencas de la antaŭa. En la poezia branĉo ĉiuj juĝantoj estas novaj. En la vidbenda branĉo la ĵurio ne ŝanĝiĝis, sed en ĉiuj aliaj branĉoj almenaŭ unu juĝanto estas nova. En la strukturo de UEA la teamo de ĵurianoj havas statuson de komisiono. Jam antaŭe estis elektitaj ĝiaj prezidanto prof. Humphrey Tonkin kaj sekretariino Michela Lipari, kiuj preparis la proponon pri la juĝantoj en la unuopaj branĉoj.
En la poezia branĉo, kiu tradicie allogas la plej grandan nombron da konkursaĵoj, juĝos Carmel Mallia (Malto), Wouter Pilger (Nederlando) kaj Roberto Passos Nogueira (Brazilo), kaj en prozo Don Harlow (Usono), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio). La konkursaj eseoj estos ekzamenataj de Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Tsukasa Kobayashi (Japanio). Martin Haase (Germanio), Wera Blanke (Germanio) kaj Paul Gubbins (Britio) pripesos la teatraĵojn. La ĵurio pri kantoj konsistas el Franz-Georg Roessler (Germanio), Jacques le Puil (Francio) kaj Bertilo Wennergren (Germanio/Svedio), dum Jouko Lindstedt (Finnlando), Anna Lowenstein (Italio) kaj James Resende Piton (Brazilo) elektos la Inflanlibron de la Jaro. La vidbendojn plu taksos Roman Dobrzynski (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio) kaj Francisco L. Veuthey (Nederlando).
Por vidbendoj la limdato de alsendo de konkursaĵoj estas la 1-a de julio, sed en la aliaj branĉoj la konkursaĵoj devas atingi la sekretariinon plej laste la 31-an de marto. Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete michela.lipariCXEesperanto.org. Praktikaj informoj pri partopreno en la Konkursoj aperis i.a. en la novembra numero de la revuo "Esperanto". La rezultojn oni anoncos en la 90-a UK en Vilno.
· El la
Gazetaraj Komunikoj
N-ro 195 (2005-01-10)