• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-26 16:56:03    
Tekruĉoj el purpura terakoto

cri

Aprezado

Laŭ formoj, la tekruĉoj el purpura terakoto povas dividiĝi en du specojn, t.e. dekoraciaj kaj simplaj. La dekoraciaj tekruĉoj havas formojn de naturaj animaloj kaj vegetaloj, kiaj umefloro, bambuo, lotusfloro kaj rano. Tiaj kruĉoj estas delikataj, utilaj kaj al praktika uzado kaj al dekoraciado kun bonaŭgura enhavo, bela kaj ne troiga. La simplaj tekruĉoj havas geometrian formon, rondan aŭ kvadratan kun neniu ornamaĵo sur la eksteraĵo. Por juĝi la kvaliton de la terkruĉo el purpura terakoto oni devas atenti la dikecon de la korpo kaj kovrilo de la kruĉo. Se la kruĉo estas kvadrata, ĝia ekstero devas esti glata, ne konkava. Se ĝi estas ronda, ĝi ne devas esti maldika kaj ĝiaj buŝo kaj tenilo devas esti harmoniaj kun la kruĉo.

La kruĉoj el purpura terakoto estas destinitaj por infuzi teon, tial, tenante kruĉon je tenilo, oni sentas komforton. Oni devas ĉiam teni la kruĉon je la tenilo, alie la varmega akvo povas damaĝi la manon.

Por prijuĝi la kruĉon oni devas atenti ankaŭ la spacon inter ĝiaj buŝo kaj kovrilo. La spaco inter la buŝo kaj kovrilo ne devas tro granda nek tro malgranda. Se oni ŝancelas la kruĉon dekstren kaj maldekstren, aŭdiĝas delikata sono de reciproka frapeto, do la spaco estas konvena. Se la kruĉo estas ronda, la kovrilo kaj buŝo devas havi la saman cirklocentron. Se la kruĉo estas kvadrata, la kovrila rando devas havi la saman linion kun ĝia buŝo.

Flegado

Ĉinoj alte taksas flegadon de jadaĵoj kaj tekruĉoj el purpura terakoto. Ili karesas per siaj manoj tiujn objektojn aŭ ameme viŝas ilin per mola tuko. En iliaj okuloj tio povas animi la objektojn. Post longa tempo tiuj kruĉoj radias je bela brilo. Se oni ne tuŝas ilin dum 2-3 monatoj, ili fariĝas malviglaj. Kaj se oni denove ilin karesas, ili denove radias kvazaŭ animitaj.

Kiun teon oni devas infuzi en la tekruĉo el purpura terakoto? Antaŭ ĉio oni preferas Wulong-teon produktitan en Dongding, Taiwan-provinco, kaj poste Wulong-teon kaj Tieguanyin-teon produktitajn en Fujian kaj fine brunan teon, ĉar Wulong-teo kaj Tieguanyin-teo havas larĝajn kaj dikajn foliojn, riĉajn je tegraso. Koncerne la brunan teon, ĝi ja estas mallarĝfolia, sed kun bona tegraso. Ili ĉiuj estas fermentigita teo, mezvarma kaj la infuzaĵo el tia teo estas helruĝa. Tio estas utila al kolorigo de la kruĉo. El multaj specoj de bruna teo la plej bona estas tiu produktita en Yixing, kiu estis tributo en Qing-dinastio. Kaj plie, la Yixing-a bruna teo kaj tekruĉo el purpura terakoto estas produktaĵoj sub samaj geografiaj kaj fizikaj kondiĉoj. Ja estas malutile infuzi verdan teon en tekruĉoj el purpura terakoto, ĉar tia teo estas malvarmiga kaj taŭga por varma somero. La trinkaĵo el verda teo infuzita en tia kruĉo fariĝas adstringa post surmeto de la kovrilo kaj ne plu havas la originan guston de verda teo, tial oni ne infuzas verdan teon en kovrilhava kruĉo.

Estas bone, se oni infuzas teon per fontakvo, kiu estas klara kun neniu fiodoro. Oni devas doni grandan atenton al flegado de tiaj kruĉoj, alie la koloro kaj odoro de la kruĉo multe malboniĝas. Se oni deziras, ke la tekruĉo el purpura terakoto estu tre bona, oni devas doni grandan atenton al ĝia flegado.

Konservado

Dank' al flegado de intelektuloj de diversaj dinastioj, post la prospera periodo de Qing-dinastio (1644-1911) la tekruĉoj el purpura terakoto jam fariĝis metiartaĵoj. Tiam mandarenoj kaj altrangaj ŝtatoficistoj faris pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn sur la kruĉoj, dank' al tio naskiĝis multe da famaj tekruĉoj, el kiuj multaj estas konservataj de privatuloj.

La bonkvalita terakoto kaj brila literatura enhavo bone montras la aspiron de intelektuloj kaj artistoj al la alta spirita stato.