• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-26 17:20:43    
Alloga akrobatiko

cri

La ĉina akrobatiko estas lonĝistoria kaj firme bazita sur popolaj moroj. Wuqiao de Hebei-provinco, Liaoĉeng de Ŝandong-provinco kaj Yanĉeng de Jiangsu-provinco estas ĝiaj luliloj. Oni diras, ke en Wuqiao ĉiuj povas ludi akrobataĵon, inkl. de infanetoj kaj centjaruloj. En la lastaj jaroj la ĉina akrobatiko ne nur venkis multajn teknikajn malfacilojn, sed ankaŭ ŝanĝiĝis en la akrobataj kostumoj, rekvizitoj kaj sceneja dekoracio. Ĝis nun ĉinaj akrobataĵoj gajnis pli ol 100 orajn medalojn en mondaj konkursoj.

Guinness-rekordoj de akrobataĵoj

Ĉi-sube mi pritraktos la Soldatan Akrobatan Trupon de la Kantona Garnizonejo, kies ludoj estas altnivelaj kaj tre bele aranĝitaj.

La akrobataĵo "En la Firmamento — Seĝosvingo de Virinoj" konsistas el 8 sinsekvaj transkapiĝoj malantaŭen ĉiu kun 720 gradoj, transkapiĝo de 1440 gradoj en la aero kaj 3 sinsekvaj transkapiĝoj. La malfacilaj kaj danĝeraj movoj montras la homan ambicion konkeri la kosmon. "Trairi Teran Ringon" postulas, ke la aktoroj transsaltu la ringon 3-foje, sin fleksinte trairu la ringon 3-foje kaj sin turnu 360 gradojn por trairi la ringon 4-foje. Iu aktoro 5-foje transsaltis la ringon 2.46 metrojn altan, per kio li starigis Guinness-rekordon.

Naciaj trajtoj

Aŭguste de 1998 en la Nederlanda Reĝa Operejo ĉe rivero de Amsterdamo regis forta orient-nacia arta etoso. 12 ruĝaj lanternoj kun 12 jar-simbolaj bestoj kaj centoj da diversformaj lanternoj brilis super la scenejo. La malforta lanterna lumo donis misteran orientan etoson. En tiu atmosfero leviĝis lanternoj por la granda ĉina akrobatika vespero "Brilas Ruĝaj Lanternoj".

Jen leviĝis la kurteno. Brilis granda ruĝa lanterno. En klarionado ekbrilis ankaŭ la 8 ruĝaj lanternoj ambaŭflanke de la scenejo. Sursceniĝis geaktoroj en vestoj nigraj kaj ruĝaj akompanate de orienta muziko, alte tenante po unu ruĝan lanternon kaj svingante po unu ruĝan silkan rubandon. La ĉina nacia etoso forte allogis la rigardantojn.

La vespero ne nur paradis per tradiciaj ruĝaj lanternoj de Ĉinio, sed ankaŭ elspiris la nacian spiriton per sia riĉa repertuaro. Mi ĝuis la akrobataĵon "Ĉina Novedzino kun Ruĝa Kaptuko". Juna novedzino kun ruĝa kaptuko sidis sub ruĝa lanterno. Ŝi deprenis la tukon kaj lerte turnadis ĝin per la manoj. La orienta knabino ĉarmis la rigardantojn per sia lerta akrobatiko. La ludo montris la ĉarman allogon de la ĉina knabino.

La granda vespero "Animo de Ĉinio" prezentita de la Ĉina Akrobatika Trupo, Pekino, bone montris akrobatikon, uŝu-on, dancon kaj operon kaj multe ĝuigis la spektantojn. Sur la scenejo vidiĝis la impona Granda Muro, antikva imperiestra palaco, popola kvadrata loĝejo en pekina stilo, ili ĉiuj elspiris tipajn naciajn trajtojn. Jam de sia komenco la vespero forte interesis la eksterlandajn rigardantojn. Ĝi estis prezentita en Novjorko, Dallas, Houston, Atlantika Urbo kaj aliaj lokoj de Usono kaj faris sensacion en tiuj lokoj.

Konforme al la karikatura filmo "Mulan", ĉinaj akrobatoj prezentis la akrobataĵan serion "Mulan" kun rakontaj intrigoj verkitan de la Europa Guinness-ensemblo, kio multe ĝuigis la eksterlandajn rigardantojn. En la unua sceno aro da junaj knabinoj bele dancis, turnante telerojn kaj ludante diabolon por montri la feliĉan vivon antaŭ la milito. En la tria sceno "Solenado de la Triumfo" estis leon-danco, ludo de ventumiloj kaj piedludo de seĝoj kaj fine imperiestro prezidis la nupton de heroino Mulan kaj generalo Ŝang. Sur la scenejo sinsekve prezentiĝis ludo de vazego, danco kun ruĝaj silkaj rubandoj kaj kolektiva ludo de uŝu-o. Jen leviĝis jen malleviĝis la ora kaj arĝenta drakoj... Tiam la ludo atingis sian kulminon. La direktoro de la prezenta departemento de Guinness-ensemblo diris: "Tio estas la plej bela ludo, kiun mi rigardis post la fondiĝo de nia departemento."