• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-26 20:44:08    
Legendo pri Potala Palaco de Tibeto ( 1 )

cri
Sur la mistera Qinghai-Tibeta Altebenaĵo ekzistas palaca ensemblo kun la plej alta marnivelo kaj plej granda skalo en la mondo. Ĝi ja estas majesta kaj pompa palaca konstruo de la tibeta budaismo – Potala Palaco.

La Potala Palaco estis konstruigita de la tibeta reĝo Songzangambo por edziĝi al princino Wencheng el la dinastio Tang en la 7-a jarcento p. K. La vorto "Potala" estas sánskrita fonétika transskribo, origine temanta pri la insulo Putuo loĝata de Avalokiteŝvaro, tial la Potala Palaco ankaǔ estas populare nomata "Dua Monto Putuo". La Potala Palaco staras sur la deklivo de la Ruĝa Monto alta je 3 700 metroj super la marnivelo, en Lasao, la ĉefurbo de la Tibeta Aǔtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi areas je pli ol 360 mil kvadrataj metroj, kaj konsistas el du partoj Ruĝa Palaco kaj Blanka Palaco. La Ruĝa Palaco sin trovas en la mezo, kaj la Blanka Palaco sterniĝas ĉe ĝiaj ambaǔ flankoj. La ruĝaj kaj blankaj konstruoj estas intervicigitaj kaj staras unu super alia, manifestante eksterordinaran imponecon kaj belecon.

Sur la zenito de la Ruĝa Monto, en la centro de la Potala Palaco estas sinhardejo de la reĝo Songzangambo. Ĝi estas kaverneska kultejo al Budho, kaj ene troviĝas statuoj de Songzangambo, princino Wencheng, princino Chizun el Nepalo kaj aliaj, kaj tiuj statuoj ĉiuj estis artaj majstraĵoj de la regno Tubo en la 7-a jarcento.

La Potala Palaco kvankam estas la tipa palaca ensemblo de la tibeta budaismo, tamen ĝi ankaǔ montras la han-naciecan arkitekturan trajton, ekzemple surgravuritaj traboj kaj kolonoj kaj similaj. Ĝi estas memoraĵo de tiu signifoplena geedziĝa soleno de naciecoj tibeta kaj han-a antaǔ 1 300 jaroj, samtempe ankaǔ historia atesto de solidareco inter la tibeta kaj han-a naciecoj. Ĝis hodiaǔ, ĉiu el la tibetanoj kaj el la han-oj bone konas pri tiu bela rakonto okazinta antaǔ 1 300 jaroj.

En la 7-a jarcento, kiam Tibeto sin trovis en la periodo de la regno Tubo, la tibeta reĝo Songzangambo estis diligenta en la regado kaj simpatia al la popolo, sekve la regno Tubo pli kaj pli potenciĝis. Por starigi amikecajn rilatojn kun la dinastio Tang situanta en la centra regiono kaj enkonduki tieajn avangardajn teknikon kaj kulturon, Songzangambo decidis sin svati al la princino Wencheng de la dinastio Tang. Kunportante dotojn kaj donacaĵojn, la svata kortegano Ludongzan de la regno Tubo atingis Chang'an (nuna Xi'an), la ĉefurbon de la dinastio Tang, kaj tie li sciis, ke ankaǔ reĝoj de aliaj periferiaj regnoj de la dinastio Tang ekspedís senditojn por peti la manon de la princino Wencheng, kiu estis vaste konata pro beleco kaj inteligenteco. Sub tia cirkonstanco, la imperiestro Taizong de la dinastio Tang decidis, ke divers-regnaj senditoj konkursu inter si, kaj la gajninto de la konkurso estos permisata svatiĝi al la ĉarma princino. Do la imperiestro elmetis tri demandojn, por ke la senditoj respondu.

La unua demando estis, ke en ĝardeno estas dek lignoj kun la egalaj dikecoj ĉe ambaǔ ekstremoj. La senditoj devas distingi, kiu ekstremo estas la radika parto kaj kiu la pinta.

La saĝa kortegano Ludongzan de la regno Tubo metis la lignojn en akvon. Ĉar la arba radiko havas pli grandan densecon, tial la radika ekstremo sin klinis pli profunden en la akvo. Tiamaniere li sukcesis distingi la pintan ekstremon kaj la radikan ekstremon de ĉiuj lignoj.