• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-27 14:22:40    
La Suno -- patrino de la Tero

cri
La Tero ekzistas depende de la Suno

En la senlima universo brilas sennombraj steloj, kiuj senĉese eligas lumojn kaj varmon. Sed por ni, la homoj vivantaj sur la Tero, la plej grava estas la Suno. Oni povas diri, ke sen la Suno ne estus ni, la homoj. De la antikveco en niaj okuloj la Suno estas emblemo de la lumeco, nobleco kaj grandeco. Ĉiumatene, la Suno leviĝas de oriente, verŝante blindigajn lumojn kaj varmon al la homoj, prosperigante la kreskadon de ĉiuj vegetaĵoj kaj animaloj. Eĉ la Tero mem ŝuldas sian ekziston al la lumoj kaj varmo de la Suno. Ĉiuj energioj de la Tero rekte aŭ pere devenas de la Suno. Ekz. la vegetaĵoj ŝanĝas, pere de fotosintezo, sunan energion en la kemian. Pro geologia transformiĝo primitivaj arboj, kadavroj de mikroboj kaj bestoj enteriĝis kaj post multegaj jaroj fariĝas karbo kaj nafto. Ankaŭ ili estas specoj de sunenergio, konservataj subtere. La sunenergio vaporigas akvon de la riveroj, lagoj kaj maroj, transformas ĝin en nubon kaj pluvon, kiuj falas teren kaj fariĝas hidroenergio por la homoj. La Suno varmigas la atmosferon, levas la varman aeron, tiel ke la malvarma kaj peza aero fluas tien por okupi la lokon, formante la aeran konvekton. En multaj lokoj oni prenas la malmultekostan venton kiel energion¡­ Unuvorte, escepte de atomenergio, tervarmo kaj kelkaj aliaj energioj, ĉiuj energioj, ĉu la akva, ĉu la venta, ĉu la karba, ĉu la nafta, devenas de la Suno.

La Suno -- estro de la suna sistemo

De sia naskiĝo la Suno jam pasigis 5 miliardojn da jaroj. Tamen ĝi restas energiplena junulo en la familio de la kosmo. Ĝi vivos pliajn 5-10 miliardojn da jaroj. La Suno estas ordinara astro. Ĝi situas inter la sennombraj steloj de la Lakta Vojo. Tamen ĝi estas reganto de la suna sistemo.

La Suno estas la plej granda astro en la suna sistemo. Ĝia diametro estas 109-oblo de tiu de la Tero, ĝia volumeno -- 1.3-milion-oblo de tiu de la Tero kaj ĝia maso -- 330 mil-oblo de tiu de la Tero. Dank' al sia potenca gravito la Suno kreis gigantan familion -- la sunan sistemon. En tiu granda familio la Tero havas 8 fratinojn grandajn kaj malgrandajn ĉiu kun siaj propaj trajtoj. Ili estas nomataj la 9 planedoj de la suna sistemo. Krom ili, en la suna sistemo troviĝas miloj da astroidoj. Ĉirkaŭ la planedoj rondiras dekoj da satelitoj. Krom la planedoj kaj satelitoj estas miraklaj kometoj, sennombraj bolidoj kaj kosma pulvo. Ĉiuj tiuj membroj de la suna sistemo senhalte rondiras ĉirkaŭ la Suno.

La Suno estas estro de la suna sistemo. La maso de la Suno konsistigas 99% de tiu de la suna sistemo. La maso de ĉiuj ĝiaj planedoj, satelitoj, kometoj kaj bolidoj entute egalas nur 0.2% de tiu de la Suno.

De la 5 miliardoj da jaroj la Suno sendas siajn varmon kaj lumojn al ĉiuj membroj de la granda familio. Sen la Suno ne troviĝus tiu familio. Sen la Suno la Tero estus malluma, malvarma, morteca kaj malvigla ĉielkorpo. Ĝuste pro tio oni diras: "La Suno estas patrino de la Tero."

Lumoj kaj varmo de la Suno

La Suno estas arda globo el gaso. Ĝi senĉese eligas fortajn lumojn ĉiudirekten. La sunlumoj estas tiel potencaj, ke oni tuj sentas kapturnon kaj blindecon, rekte rigardante ilin dum kelkaj sekundoj. Laŭ sciencista kalkulo la brileco de la Suno estas 500-mil-oblo de plenluno.

La Suno senĉese disradias enorman varmon. De ĝi nia Tero ricevas multan varmon ĉiusekunde. Tamen la Tero ricevas nur 2.2-miliardonon de la varmo, elsendata de la Suno. La Suno ĉiusekunde disradias 3.8x1033 ergojn aŭ 9.18x1025 kaloriojn da varmo.

Nuklea fuzio eligas enormajn lumojn kaj varmon

La Suno elradias iom potencajn lumojn kaj varmon, sed kio brulas tie? La brulaĵo certe estas la plej bonkvalita materialo. Ĝi brulas, disradias lumojn kaj varmon ne nur hodiaŭ, sed ankaŭ ĝis post dekoj da miliardoj da jaroj. Por esplori la originon de la suna energio, la homoj penis dum multaj generacioj en jarcentoj kaj nur en la 20-a jarcento malkovris la misteron dank' al disvolviĝo de la atoma fiziko. Estas la atomenergio interne de la Suno, kiu produktas tiel fortajn varmon kaj lumojn.

Estas bone konate, ke meze de ĉia atomo estas atomnukleo, ĉirkaŭ kiu rondiras elektrono. La Suno plej abunda je hidrogeno, kies atomo estas plej simpla. La hidrogena atomnukleo konsistas el unu protono kun pozitiva elektro, kaj ĉirkaŭ ĝi rondiras elektrono kun negativa elektro.

Nu, iom pri heliumo, alia elemento de la Suno. Meze de heliumo estas nukleo konsistanta el du protonoj kaj du neutronoj. Ĉirkaŭ la nukleo rondiras du elektronoj.

La materio de la Suno estas preskaŭ tute hidrogenatoma. En la mezo de la Suno ĝi estas kuntirata sub alta temperaturo kaj premado. Kiam la hidrogenaj atomnukleoj kunpremiĝas tute proksimen, kvalita ŝanĝiĝo okazas. Kiam 4 hidrogenaj atomnukleoj kuniĝas, nova atomnukleo naskiĝas. Tiu nova atomnukleo ja estas tiu de heliumo. En tiu metamofozo la pezo de unu heliuma atomo estas 99.3% de la pezo de 4 hidrogenaj atomoj, dum la restanta pezo de la hidrogena atomo (0.7%) ŝanĝiĝas en lumojn kaj varmon kaj disradiiĝas. Tiu fenomeno, ke malpezaj atomnukleoj ŝanĝiĝas en pezajn atomnukleojn eligante fortajn lumojn kaj varmon, estas fuzio. La Suno senĉese eligas enormajn lumojn kaj varmon ĝuste pro la drasta nuklea fuzio.

La Suno estas abunda je hidrogeno, materialo por nuklea fuzio. Meze de la Suno ĉiusekunde 6.2x108 tunoj da hidrogenaj atomoj faras reakcion de nuklea fuzio kaj transformiĝas en heliumajn atomojn ĉiusekunde, dume 4.3x106 tunoj da hidrogenaj atomoj ŝanĝiĝas en lumojn kaj varmon, kiuj eliĝas. Eble iuj demandus, ĉu la materio de la Suno ne povos esti elĉerpita, se ĉiusekunde ĝi perdas pli ol 4 milionojn da tunoj da materio. Kompreneble, miliono estas grandega nombro, tamen ĝi estas tute ne menciinda por la Suno. Eĉ se ĉiom da hidrogeno de la Suno transformiĝos en heliumon, la Suno perdos nur 0.7% de sia maso, tial oni ne devas maltrankviliĝi pri la Suno.