• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-27 17:19:43    
Rakontada artisto Shan Tianfang

cri

Rakontado estas ĉina tradicia buŝarto. La rakontantoj per sia aparta elokventeco patose kaj ritme rakontas historiajn kaj literaturajn longajn rakontojn, ĝis nun ĝi ankoraŭ estas vaste ŝatata programero de la radio. En tiu artikolo ni konigas al vi faman rakontadan artiston Shan Tianfang.

En 1936 Shan Tianfang naskiĝis en tradicia rakontista familio. La patrino estas fama loka rakontada aktorino, la patro estis muzikludisto, kaj ankaŭ liaj onkloj okupiĝis pri la similaj artoj. Influite de la familianoj en sia aĝo de kvin jaroj Shan Tianfang jam kapablis plastike kaj interese rakonti kelkajn fragmentojn de la antikvaj literaturaĵoj. En 1953 trapasinte la ekzamenon li ekstudis en la Nordorienta Industria Kolegio, sed malsano prokrastis lian studon. Pro la ŝato al la rakontado Shan Tianfang ĉesigis sian studon kaj oficiale petis iun kiel sian instruiston por lerni la rakontadon. Shan Tianfang diris:"Mi kreskis en tia tradicia artista familio kaj multe kutimiĝis al la rakontado. Tiam gastoj vizitantaj nian hejmon, kiuj plejparte okupis sin pri operludo, kantado kaj aliaj similaj artoj, kolekĝis ne nur por amuzado, sed ankaŭ eĉ plejparte por diskutado pri arto."

Influite de la familio, per sia genieco tuj Shan Tianfang regis unuapaŝan lertecon de tiu arto. En sia aĝo de 22 jaroj Shan Tianfang ekfamis en la Folklorarta Trupo de la urbo Anshan, tiam en la tetrinkejo, kie li rakontis, ĉiam amasiĝis amatoroj por aŭskulti lian rakontadon. Tamen ĝuste tiam li sentis, ke mankas al li historiaj kaj literaturaj scioj, pro tio en 1957 li turnis sin al la historia fakultato de Liaoning-a Universitato, kie li studis tri jarojn, tiu sperto helpis lin fondi stabilan kulturan bazon por posta sukceso.

En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, pro politika kaŭzo li devigite forlasis rakontadan arton multe amatan de li kaj laboris en la kampara vilaĝo. Kvankam li vivis tre malfacile, tamen li neniam rezignis fidon kaj kuraĝecon al la vivo. Li diris: "En la historio ĉu granduloj ĉu ordinaraj homoj, ĉiuj neeviteble renkontis malfacilon kaj ĉagrenon dum la vivo. Ni, rakontistoj ofte tiel diras, ke feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas, ekzistas nenia malfacilo, kiun oni ne povas venki."

En novembro de 1978, Shan Tianfang fine revenis al Folklorarta Trupo de Anshan kaj reokupiĝis pri rakontado.

Inter la 80-aj jaroj de la lasta jarcento kaj la komenco de la 90-aj jaroj, la kariero de Shan Tianfang atingis la kulminon, tiam en Ĉinio televidiloj ankoraŭ ne populariĝis. Ĉiutage lia rakontado kun iom raŭka kaj tre karakterhava voĉo pere de centoj da radiostacioj de la tutlando elsendiĝis, samtempe kelkcent milionoj da homoj aŭskultis lian rakontadon, kio estas tre malofta fenomeno en la kultura historio de Ĉinio kaj de la mondo.

De 1979 ĝis nun Shan Tianfang sonregistris proksimume centon da longaj rakontoj, rakontitaj de li, inkluzive de "Romano de Dinastioj Sui kaj Tang", "Biografio de Yue Fei", "La Tri Regnoj" kaj aliaj ĉinaj tradiciaj kaj historiaj rakontoj, kiuj estas multe ŝatataj de la publiko.

Kutime la verkada maniero de Shan Tianfang estas tial, ke unue li legis la rakonton kaj ĝenerale konis ĝin, duafoje legante la rakonton li pripensis iel aldoni aŭ forigi enhavon de la rakonto, triafoje legante la rakonton li devis memori nomojn, lokojn, tempojn kaj datojn de la rakonto. Ĉiutage li ellitiĝis je la 4-a horo kaj komencis la verkadon, zorgeme pripensis kiel komenci kaj fini la rakontadon. Unu rakontverkaĵo kun kelkcent ĉapitroj ĝuste tiel verkiĝis. Shan Tianfang diris: "Kiel aktoro de tiu arto, oni devas regis kvar vortojn kiel la ĉefajn punktojn, nome "stabile", "onde", "klare" kaj "elegante", "stabile" aludas, ke la rakontanto devas rakonti stabile, sed ne tro rapide; "onde" postulas, ke la rakontanto devas elprezenti la ondon kaj turnon laŭ intrigo de la rakonto; "klare" postulas, ke la rakontado de la aktoro devas esti klara; "elegante" aludas, ke prezentado de la rakontanto kiel aktoro devas esti aleganta. Unuvorte la rakontado estas sinteza arto.

Antaŭ kelkaj jaroj Shan Tianfang fondis sian kompanion kaj speciale entreprenas sonregistradon de la rakontadaj programeroj kaj produktadon de rakontadaj televidafilmoj. Nuntempe kvankam estas diversaj amuzaj konsumadoj por la publiko, tamen la rakontada programero prezentata de

Shan Tianfang ankoraŭ estas unu el la plej ŝatataj programeroj de la urba radio.