Influo de genetikaj genoj
Tie la longvivuloj plejparte havas longvivajn gefilojn kaj el iuj familioj ĉiuj generacioj havas pli-ol-90-jarajn membrojn. Tie estas 108-jara maljunulino Huang, kies patro kaj patrino mortis respektive en la aĝo de 95 kaj 98 jaroj. Kiam oni faris enketon en 1998 ŝi estis 110-jara kaj ŝiaj fratinoj aĝis respektive 100 kaj 97 jarojn. Tial oni nomis ilin tri longvivaj fratinoj. Tie estas pluraj longvivaj fratoj kaj geedzoj.
Nepoluitaj manĝaĵoj
La enketo montris, ke tie ĉiuj longvivuloj prenas nepoluitajn manĝaĵojn. La longvivuloj pasigis multajn jarojn en la tempo, kiam kemiaj organikaĵoj ankoraŭ ne populariĝis, kaj ili manĝis ĉefe maizon kaj rizon, kiujn oni kreskigis per natura sterko kun neniom da kemiaj elementoj, kaj plie ili preferas sovaĝajn legomojn. Se ili prenis kulturitajn legomojn, ĉi tiuj plejparte estis freŝaj. Nun ili daŭre preferas tiujn manĝaĵojn. La enketo montris ankaŭ, ke pli ol 90% de la longvivuloj ne ŝatas mononatrian glutamaton. Ankaŭ la kuiroleo estas kolzoleo kaj teoleo, arakidoleo k.a. Krom tio ili preferas toufuon. Eble ankaŭ tio estas kaŭzo de ilia vivlongiĝo.
For de diboĉa vivo
En Qing-dinastio (1644-1911), kiam imperiestro informiĝis, ke tie estas 142-jarulino, li verkis poemon el kvar versoj ĉiu kun 7 ideogramoj, persone kaligrafis kaj sendis la kaligrafaĵon al la 142-jarulino. La longvivulino rekompence donacis al li sian "vivlongigan recepton". La suvereno malfermis la leteron kaj rimarkis, ke tie estas skribitaj jenaj vortoj: Se vi volas vivi pli ol cent jarojn, do ne estu tro sata. Eĉ hodiaŭ la longvivuloj kutimas nur duonsatigi sin. Ili estas ankaŭ diskretaj en seksa vivo. Laŭ ilia nacia kutimo, post nupto ili ne ofte ĝuas volupton. Nun la lokanoj ankoraŭ observas tiun tradicion. Pro tio reduktiĝis la fojoj de sekskuniĝo kaj dank' al tio ili tenas sin modere en la vivo. Koncerne la materian vivon, ili ŝatas abnegacion anstataŭ diboĉo.
La tieaj longvivuloj plejparte estas analfabetoj, ili tamen havas sian propran ĝojon en diversaj amuzoj, kiaj ŝakado, ludo de kartoj, kantado, rakontado kaj enigmo-divenado.
Popolaj receptoj kaj medicinaj kondiĉoj
En Bama estas multe da popolaj kuracistoj kaj oni konas multe da efikaj receptoj. Tie vivas dekkelkaj longvivuloj, kiuj iam malsaniĝis, tamen resaniĝis per ĉinaj droĝerboj. Dank' al pliboniĝo de la popola vivo kaj kuracaj kondiĉoj, la sanprotekto de la maljunuloj estas garantiata.
|