• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-28 14:50:42    
Monda Ekonomia Forumo de Davos atentas Ĉinion

cri
En la 35-a jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo okazigata en la svisa Davos, la ĉinaj ekonomiaj stato, perspektivo kaj influo al la monda ekonomio refoje estas la atentata temo, la temo de la unua diskuto en la jarkunveno estas Ĉinio.
La ĉeestantoj grande laŭdis, ke la ĉina ekonomia disvolva stato estas bona, kaj opiniis, ke la ĉina makroskopa reguligado en la lasta jaro estas "bone konsiderita". En la lasta jaro ĉinaj diversaj ekonomiaj normoj montras, ke Ĉinio alprenis "diferencajn kaj elektajn rimedojn" por diferencaj fakoj kaj industrioj, la fenomeno de trovarma ekonomio en iuj fakoj estas bremsita kaj la rimedoj akiris bonan efikon. La unua ekonomikisto de la usona banko Morgan Stanley Stephen Roach estas optimista pri la ĉina ekonomia perspektivo. Iu citis antaŭkalkulan raporton lastatempe publikigitan de la Monda Banko dirante, ke en la kuranta jaro kiel de Usono, la kontribua proporcio de Ĉinio por la monda ekonomia pliiĝo atingos 50%. Vicĝenerala direktoro de Usona Internacia Grupo Jacoh Frenkel opiniis, ke en la nefora estonteco Ĉinio anstataŭos Usonon kaj estos la "nova ekstrema punkto de la monda ekonomia pliiĝo".
Profesoro de japana Tokia Universitato Takatoshi Ito esprimis, ke en multaj jaroj la ĉina ekonomia pliiĝo ĉiam tenis la nivelon de ducifera nombro aŭ proksimiĝo al ducifera nombro. "Neniu povas bremsi marŝajn paŝojn de la ekonomia giganto." Li antaŭkalkulis, ke en la kuranta jaro la ĉina ekonomipliiĝa proporcio estos simila al tiu en la lasta jaro kaj atingos ĉirkaŭ 9,5%. Ĝenerala direktoro de la Konsulta Instituto Deloitte William Parrett opiniis, ke la ĉina ekonomio iros al "maturiĝo"  kaj la signo estas, ke antaŭe ĉinaj entreprenoj atentis nur malpliigon de produktokosto, sed nun ili komencis atenton al la valoro de markoj, ili ankaŭ sciis la gravecon de cirkulado, homfortaj riĉfontoj kaj kulturo por entreprena disvolvo. Li antaŭdiris, ke se nur Ĉinio persistas en la travidebleco de entreprena administrado kaj faras reformadon de kapitala merkato, post 10 jaroj 50 ĉinaj entreprenoj eniros en la vicon de mondaj plej fortaj entreprenoj. En gazetara konferenco antaŭ la inaŭguro de la jarkunveno, kreinto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab esprimis, ke li tre laŭdas la ĉinan grupon Lenovo pro ĝia aĉeto al la fako pri propraj komputiloj de la usona korporacio IBM kaj titolis la agon kiel "la komencon de novaj terlimaj politiko kaj ekonomio".
Ĝenerala direktoro de la svisa farmacia korporacio Novartis Daniel Vasella opiniis, ke la ĉina ekonomio akiris "grandan atingon", sed ankoraŭ ekzistas longa vojo antaŭ Ĉinio por ke ĝi estu la ekonomia potenco.
La kurzo de renminbi refoje estas la varma temo en la Monda Ekonomia Forumo. Ĉinaj ekonomikistoj montris, ke en la nuna periodo la kurzo de renminbi devas esti stabila, se nur la ekstera premforto pri la anticipo de revaluto de renminbi ne malpliiĝas, renminbi ne devas revaluti. Vicĝenerala direktoro de Usona Internacia Grupo Jacoh Frenkel opiniis, ke "publika parolo pri revaluto de renminbi en Okcidento estas maltaŭga agmaniero". La Okcidento devas haltigi implikon en la valoro de renminbi, sed meti la gravan punkton en la propran reformadon. Oni atentis, ke la 27-an de januaro, estro de la Ĉina Banko Zhou Xiaochuan esprimis, ke Ĉinio estas preta diskuti pri interrilatoj de prezoj de renminbi en taŭga internacia situacio, sed ne subiĝos pro ekstera premforto, kaj la difino de mona prezo de ĉiuj landoj estas la afero kadre de suvereneco.De 1979 prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwah invitas Ĉinion partopreni en la forumo, poste la forumo kune kun la ĉina asocio de entreprenoj okazigis entreprenan pintan konferencon en Ĉinio. Tio montras la atenton al la ĉina disvolvo de la Monda Ekonomia Forumo kaj de prezidanto de la forumo. De la lastaj pli ol 20 jaroj, la ĉina influo en la Monda Ekonomia Forumo de Davos estas pli kaj pli granda. Klaus Schwah diris, ke la ĉina leviĝo estas la plej granda historia afero en la lastaj 15 jaroj de la 20-a jarcento.