• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-28 16:05:03    
Ĉina registaro alte atentas kolektadon, ordigadon kaj eldonadon de tibetlingvaj antikvaj libroj

cri

Ĉinio estas la unueca lando kun multaj naciecoj kaj ĉiu nacieco kreis kaj akumulis abundan kaj buntan historian kulturon kaj

postlasis amasegon da antikvaj dokumentaj kaj monumentaj libroj, kio provizas valoregajn materialojn por esplori ties historian fonton, kulturan fizionomion kaj ekonomian disvolviĝon. Ĉiflanke la tibeta nacieco okupas la unuan lokon inter la ĉinaj 55 naciminoritatoj.

La tibetlingvaj antikvaj libroj troviĝas en 12 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, interalie, plimulte en Tibeto, Qinghai, Sichuan, Gansu kaj Yunan en la okcidenta parto de Ĉinio kaj en la ĉefurbo Pekino.

En 1988 fondiĝis kunlabora gvida grupo pri tibetlingaj antikvaj libroj; poste, relative rapide progresas la kolektado, ordigado kaj eldonado de la antikvaj tibetlingvaj libroj. Vicprezidanto de la Ŝtata Komisiono pri Naciecaj Aferoj s-ro Li Jinyou, responceca pri tiu laboro, diris: "Laŭ nekompleta statistiko, eldoniĝis jam proksimume 600 specoj de antivaj tibetlingvaj libroj, eltrovo kaj publikigo de granda kvanto da trezoraj dokumentoj plenigis blankojn de historiaj materialoj; precipe tiuj dokumentoj kaj materialoj pri Tibeto elokvente pruvas, ke Tibeto estas la sankta neapartigebla parto de Ĉinio."

La Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio kompreneble estas loko kun plej multaj antikvaj tibetlingvaj libroj. En 1985 Tibeto komencis ĉiuflankajn kolektadon, ordigadon kaj eldonadon de tiaj libroj, fondiĝis ankaŭ eldonejo de antikvaj tibetlingvaj libroj sub la Akademio de Sociaj Sciencoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. En la lastaj jaroj oni sinsekve ordigis kaj eldonis "Biografio de reĝo Gesar" pri la tibeta heroo Gesar, budaisman klasikaĵon "Ganzhur" kaj aliajn multajn tiajn librojn kun relative alta akademia esplora valoro.

En 1998 oficiale komenciĝis kompilado de "Ĝenerala katalogo de Antikvaj libroj de ĉinaj naciminoritatoj". La katalogo rilatas al la lingvo, literaturo, historio, filozofio, politiko, ekonomio kaj aliaj flankoj de la ĉinaj 55 naciminoritatoj. La monumenta verko finkompiliĝos laŭplane en 2008. Glate iras la kompilado de la tibeta volumo, plej multartikola kaj plej ampleksa inter la volumoj.

Vicestro de la kunlabora gvida grupo pri antikvaj tibetlingvaj libroj kaj prezidanto de la Akademio de Sociaj Sciencoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono s-ro Ciwangjunwang diris intervjuate: "Diversaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj kompilas la volumon de la tibeta nacieco. Ĝenerale dirite, la kompilado rapide progresas. Ni faris dek-jaran projekton; dum tiuj 10 jaroj, la tibeta volumo finkompiliĝos kunlabore de tiuj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj."

Laŭ nekompleta statistiko, la antikvaj tibetlingvaj libroj eldonitaj en Ĉinio koncernas multajn fakojn, kiaj historio, religio, lingvo, literaturo, filozofio, juro, medicino kaj metiarto, aperas sinsekve ĉiflankaj esploraj fruktoj. Ĉio ĉi bone disvolvas la eminentan kulturon de la tibeta nacieco.