• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-28 19:39:40    
6-a generacia reĝisoro-----Lu Chuan

cri

En la filma rondo de Ĉinio, viglas amaso da 30-jaraĝaj filmaj reĝisoroj, ilia verkado alportis al la homoj novan vidan impulson, ili estis nomataj kiel 6-a generaciaj reĝisoroj, Lu Chuan estas uun el ili. Hodiaŭ ni aparte konigu al vi pri reĝisoro Lu Chuan.

En la dua duono de la pasinta jaro, la filmo "Kekexili" reĝisorita de Lu Chuan skuis spektantojn de Ĉinio eĉ de Azio. "Kekexili" estas la unua aventura filmo pri okcidento de Ĉinio, kvankam ĝi estas rakonta filmo, tamen havas realecon de dokumenta filmo. La filmo rakontas, ke 8 patrolistoj eniris senhoman regionon----Kekexili, por haltigi ĉasadon de tibetaj antilopoj, survoje okazis diversaj akcidentoj, la patrolistoj batalis kun malica natura medio por fari ĝismortan rivaladon kun ŝtelaj ĉasistoj, fine nur du homoj transvivis.

La filmo "Kekexili" estis adaptita laŭ reala rakonto, kiel reĝisoro de tiu filmo, Lu Chuan diris, ke li mem la unua estis kortuŝita de la reala rakonto okazinta en Kekexili, li diris:

"Tiuj homoj kaj ilia viveco kortuŝis min kaj donis al mi volon pri rakontado. Ĉiuj reĝisoroj faras filmon rilate al siaj spertoj en la vivo, same kiel tio, ke iuj reĝisoroj volas vidi la deziron, revon, doloron kaj ĝojon en la koro el sia filmo. Mi faris la filmon "Kekexili" kompakte rilate al mia vivo."

Fakte, la filmo "Kekexili" estis farita de la vivo de Lu Chuan kaj ĉiuj laborantoj de la kinematografa grupo.

Kekexili troviĝas en Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, okcidente de Ĉinio, inter la montaroj Tanggula kaj Kunlun, estas fonto de la Jiangzi-Rivero. La averaĝa super-marnivelo superas 5 kilometrojn, la klimato estas frosta kaj la aero maldensa, la oksigena enhavo nur estas duono de tiu de la marnivelo, tial tiu loko estas nomata "malpermesa regiono de la homaro". Tamen tie vivas trezoraj sovaĝaj animaloj----tibetaj antilopoj, ilia felo estas por produkti altprezan skarpon, multaj ŝtelaj ĉasistoj riskis en malespero por mono kaj multaj patrolistoj kontribuis valoran vivon por protekti tibetajn antilopojn.

En la filmo, Lu Chuan montras al spektantoj neĝ-kovritan monton, stepon, lagon kaj amason da tibetaj antilopoj kurantaj en Gobio bela kaj dezerta. Lu Chuan diris, ke la tersurfaco estas tre grandioza, la vivo de la homoj estas tre delikata, li faris tiun filmon ĝuste por sciigi la spektantojn pri tio, ke ekzistas tia tero en Ĉinio.

Farado de la filmo "Kekexili" uzis sume 120 tagojn, la kinematografa grupo konsistas el 108 homoj, tamen fine nur 60 el ili persistis ĝis la fino. Rememorante la fotografian procezon, Lu Chuan diris, ke la procezo estas tre peniga, li eĉ ne povas priskribi malesperon de tiuj tagoj, la fizika forto ekstreme elkonsumiĝis. Tiutempe Lu Chuan multe senhariĝis kaj havis kormalsanon, tamen li opinias, ke ĉio estas inda. Ĉar en tiu Gobio, li havis novan komprenon pri la vivo. Li diris,

"La homeco enhavas multajn nedefinitivajn faktorojn kaj estas ŝanĝebla de eksteraj aĵoj, tamen la instinkto de la homaro estas vivi, Kekexili liveris scenejon al mi por pensi pri tio."

Lu Chuan iam lernis en milita lernejo kaj militservis en trupo. Por amego al filmo, li fariĝis postdiplomiĝa studento de la reĝisora fakultado de Pekina Kinematografia Instituto, ekde 1998 ĝis nun, li reĝisoris du rakontajn filmojn. Kvankam ne estas multa la kvanto, tamen tiuj filmoj vekis grandan eĥon inter ĉinaj spektantoj.

La unua filmo de Lu Chuan estas titolita "Serĉado al Pafilo", la filmo rakontas, ke post vekiĝo, Ma Shan, policano de landlima vilaĝo, trovis ke lia pafilo mistere malaperis, tial li komencis sian vojon serĉi la pafilon. Alproksimiĝo de danĝero faligis lin en profundan obskuron. Tio estas pensiga filmo.

Lu Chuan estas idealisto, li nomis "Kekexili" kiel filmon pri kredo kaj vivo, li enverŝis multe da sento al estro de la patrolista trupo en la filmo "Kekexili", kiu mortis en la fino de la filmo, kiam ĉiuj kredis ke oni jam venkis. Tiu sceno kortuŝis ĉiujn spektantojn kaj plorigis multajn homojn.

Kiel juna reĝisoro, Lu Chuan opinias, ke li estas tre fortuna, li diris,

"Ni estas feliĉa generacio, ĉar ni naskiĝis en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj vidis la plej grandan ŝanĝon de Ĉinio. Ni vidis, ke nia lando riĉiĝis tago post tago el ununura koloro, tio estas grava por verkisto."

Nuntempe, Lu Chuan preparas por fari filmon pri milito.