• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-31 16:46:27    
Ksilografia novjara bildo

cri

Baldaŭ venos la Printempa Festo, la plej solena nacia festo de la ĉina popolo. Tiu festo estas komenciĝo de nova jaro laŭ la ĉina luna kalendaro. Inter la ĉinaj popolanoj cirkulas multaj moroj kaj kutimoj por pasigi la feston. Glui novjaran bildon estas unu el ili. Por bonvenigi la feston, ĉinoj, precipe kamparanoj, kutime aĉetas en foiro kelkajn novjarajn bildojn kaj gluas ilin sur la muron, pordon aŭ fenestron de sia domo kiel ornamon. Tio sendube pliigas la festan atmoferon. 

La arto de ĉina novjara bildo havas longan historion. Ĝi estas spurebla ĝis la dinastio Han (206 a.K – 220 p.K). Tiam oni desegnis sur pordo kaj muro diajn figurojn kiel talismanojn. En la dinastio Song (960 – 1279) oni aplikis ksilografion al presado de novjara bildo kaj komencis pogrande presi la bildojn. Sekve de tio prosperis la produktado de novjaraj bildoj en la dinastio.

De la dinastio Song la ksilografiaj novjaraj bildoj esprimis ne nur adoron al la naturo, adoron al la dio kaj spirito, sed ankaŭ aspiron al riĉo kaj paco kaj gajan celebradon al la festo, kaj plie, historietojn el operoj, popolajn morojn kaj kutimojn. Ĉio ĉi tio montris la sentimenton kaj ideologion de kamparanoj.

La dinastio Ming (1368 – 1644) kaj dinastio Qing (1644 – 1911) estis la flora periodo de novjara bildo. Tiamaj novjaraj bildoj havis freŝan koloron, gajan etoson kaj varian temon. Aperis pluraj centraj farejoj kaj diversaj skoloj kun elstara loka karaktero. La novjaraj bildoj de la gubernio Wuqiang de la provinco Hebei estas unu el la famaj skoloj kaj ĝuas altan renomon egalan al tiuj de Yangliuqing de Tianjin kaj tiuj de Taohuawu de Suzhou.

La arto de ksilografia novjara bildo de Wuqiang naskiĝis en la dinastio Ming (1368 – 1644), floris en la regperiodoj Kangxi (1662 – 1722) kaj Jiaqing (1796 – 1820). En la florado de la arto, ĉe la suda parto de la urbo troviĝis 144 butikoj de novjaraj bildoj, kaj en la vilaĝoj ĉirkaŭ la urbo estis multaj metiejoj. Ĉiujare, ekde la Aŭtunmeza Festo, la foiro de novjaraj bildoj estis tre viglaj. La vendistoj elmontris novjarajn bildojn en kaj ekster la butikoj. La bildoj temis pri teatraĵoj kaj popola vivo, desegnis infanojn, belulinojn, florojn, pejzaĝojn kaj aliajn. En la foiro ĉiam svarmis rigardantoj, aĉetantoj kaj vendistoj de novjaraj bildoj. En la gubernio loĝis multaj famaj popolaj pentristoj, lertaj gravuristoj kaj spertaj presistoj.

Kamparanoj estas la ĉefaj farantoj kaj ŝatantoj de la novjaraj bildoj. La enhavoj de la bildoj estas tre riĉaj, la ideoj tute novaj kaj figuroj modestaj. Granda parto de la bildoj simbolas bonaŭguron. Ekzemple sana bebo brakumanta grandan karpon simbolas abundan rikolton kaj feliĉan vivon; persikoj kaj gruoj simbolas longavivecon; umefloroj kaj peonioj aludas feliĉon, prosperon kaj riĉecon. La ofte viditaj bildoj "Pigoj sur Umefloraj Branĉoj", "Bovo Terpluganta en Printempo", "Leono Ludanta Broditan Pilkon", "Plugado kaj Teksado", "Laboroj de Viro", "Laboroj de Virino" kaj aliaj verve prezentis la vivon de laboranta popolo kaj lokan moron. Parto de la bildoj montris la deziron de kamparanoj por ŝanĝi la medion kaj ilian sopiron al pli bona vivo.

En Wuqiang oni prenas malmolajn lignojn kiel ksilografiajn tabulojn. La nombro de tabuloj estas deciditaj laŭ la nombro de la koloroj de la originalo. La strukturo de bildoj estas tre harmonia, kaj la linioj fortaj kaj klaraj. Pere de drasta nigro-blanka kontrasto, la ksilografia efiko de la bildoj estas plene vidigita, kaj ankaŭ ĝia klasika kaj simpla stilo en la frua periodo de Ming-dinastio estas konservita.

La farado de ksilografia novjara bildo de Wuqiang havas kvar erojn, nome desegnado, gravurado, presado kaj pretigo.

Unue oni kopie desegnas ĉiujn liniojn de sama koloro de originala pentraĵo sur unu papero. La nombro de desegnaj paperoj kongruas kun la nombro de la kolorvarioj de la originalo. Poste oni gluas la kopiaĵojn sur la lignotabulojn kaj faras gravuradon. La gravuranto devas bone kompreni la originalon kaj bone koni la intencon de la strekoj, kaj nur tiel ili povas faksimile reprodukti la spiriton kaj teknikon de la originalo. Post tio estas presado. Oni presas per la gravuritaj tabuloj unu post alia laŭ ordo de la kolorvarioj. La presitan paperon oni gluas sur pli fortikan paperon laŭ ĉina tradicia metodo, por ke ĝi estu pendigebla kaj longe konservata.

Moderna presarto povas pogrande kaj rapide produkti presaĵojn laŭ originalo, sed ne povas anstataŭi ksilografian presadon. Maŝinaj kolordivido, plato-farado kaj presado povas konservi la eksteran formon de la originaloj, sed ne povas esprimi la nuancojn de ksilografiaĵoj. La papero, tuĉo kaj farboj bezonataj de la ksilografiaj novjaraj bildoj de Wuqiang estas tiuj uzataj de ĉinstila pikturo. Sed presantoj havas profundan komprenon pri la spirito kaj tekniko de la originalo, ili do povas lerte uzi la materialojn, plene vidigi la komplikajn nuancojn de la strekoj kaj koloroj, la mildecon kaj fortecon, la densecon, pezecon, sekecon kaj humidecon de la strekoj. Dank' al tio ne nur la formo, sed ankaŭ la spirito estas reaperigitaj kaj tre similaj al tiuj de la originalo.

Hodiaŭ la novjaraj bildoj estas ankoraŭ vaste ŝatataj en Ĉinio. Antaŭ la Printempa Festo la vendokvanto de novjaraj bildoj estas tre granda en la kamparo. La novjaraj bildoj senĉese progresas sur la tradicia bazo kaj elspiras pli da odoro de la moderna socio.