• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-31 16:55:52    
Lernejo por alilandaj geknaboj en Yantai (foto)

cri

Ekde 1984, kiam la ĉina registaro sankciis, ke Yantai estu unu el la unuaj ŝtat-nivelaj disvolvaj regionoj, pli kaj pli multe da alilokaj kaj alilandaj entreprenistoj investis la lokon por fondi entreprenojn. Ili vivas kaj laboras en Yantai kaj prenas ĝin kiel sian duan hejmlokon. Multaj el ili fiksloĝiĝis tie kun sia tuta familio. Tie ĉinaj infanoj vizitas lernejojn en la malproksimaj urbaj kvartaloj kaj plejparte noktas tie, sed pro lingva baro infanoj de eksterlandanoj ne povis viziti ordinarajn lernejojn. Por solvi tiun problemon la urba registaro faris grandan penadon. Septembre de 2000 kunlabore de la registaro de la disvolva distrikto kaj Hongkong-a lernejo naskiĝis Yew Wah, la internacia eduka lernejo, kiu solvis la malfacilon de alilandaj infanoj en ilia vizito de lernejoj.

Eduka spirito de la lernejo

Post 3-jara penado la kvalito de la lernantoj kaj la eduka nivelo kaj socia reputacio de la lernejo multe leviĝis. Nun tie lernas 300 ĉinaj kaj alilandaj geknaboj, kiuj sane kreskas prizorgate de la instruistoj.

Amo estas premiso kaj bazo de la edukado kaj ankaŭ la baza eduka spirito de la lernejo Yew Wah. La lernejo ĉiam ameme traktas la geknabojn. Tie sentiĝas intima amo ne nur inter la instruistoj kaj lernantoj sed ankaŭ inter la amikoj. Tie sentiĝas ankaŭ la reciproka estimo.

Ĉiu instruisto de la lernejo antaŭ ĉio devas bone koni kaj ami la lernantojn kaj krei densan etoson de lernado per profunda amo.

Instruistino Liu devenis de alia mezlernejo. Nun li estas ĉefinstruisto de la unua klaso de la supera mezlernejo. Ŝi diris, ke la nova koncepto pri edukado postulas, ke oni ŝanĝu sian antaŭan animstaton. Tie reciproka kompreno kaj egala sinteno proksimigis la instruistojn kaj lernantojn kaj malfermis multe da fermitaj animoj.

Edukado pri homa kvalito

La lernejo donas grandan atenton al ekspluato de la latenta kapablo de la lernantoj kaj faras ĉion eblan por kulturi en ili sendependan pensadon kaj kapablon observi la socion. Lernante la progresan edukan metodon de aliaj landoj, la lernejo kreis malstreĉan edukan etoson. Escepte la ĉinan lingvon, fremdan lingvon kaj matematikon, ĉiuj studobjektoj estas sintezaj. La instruistoj laŭeble malkovras en la klasĉambro la latentan kapablon de la geknaboj por ekspluati ilian talenton.

Konforme al la malsamaj kondiĉoj de la lernantoj, la lernejo funkciigas malsamajn studobjektojn. Jam en la elementaj kursoj ĝi instruas komputerikon kaj dank' al uzado de la homa cerbo kaj komputoro la geknaboj ellernas multe da ideogramoj, kio metas solidan bazon, por ke ili pli rapide legu libron. Ĝi instruas ankaŭ sciencan studobjekton imite la modelon de britaj lernejoj por kulturi la observadon kaj memfaradon de la lernantoj. Krom tio ĝi donas ankaŭ lecionojn pri la ĉina lingvo, danco kaj aliaj. En la supera mezlernejo ĝi donas lecionon pri scienca esplorado, t.e. dividi gravan sciencan temon en plurajn malgrandajn, ke la lernantoj mem serĉu koncernajn materialojn kaj post tio kune diskutu kaj verku disertacion surbaze de la diskuto.

En tia medio la lernantoj fariĝis pensviglaj kaj scivolemaj.

Instruado de komuna lingvo

La instruistoj kaj lernantoj de malsamaj landoj havas sian komunan lingvon, tial la lernejo kuraĝigas bone lerni ĝin.

La lernantoj ofte okazigas konversacion en tiu lingvo kun diversaj temoj, kiaj "Pri Olimpikoj", "Printempo" kaj "Printempa Festo". Kaj en la malsupera mezlernejo okazas konkurso de legado kaj rakontado, konkurso de parkerado de vortoj, kaj oni organizas la lernejanojn filmi la kurson kaj aliaj.

La lernejo invitis 4 spertajn alilandajn instruistojn fari rektan konversacion kun la lernantoj kaj invitis ankaŭ eminentan ĉinan instruiston instrui al la lernantoj la metodojn de la lernado.

En tia medio la konversacia nivelo de la lernantoj rapide altiĝis. Multe da abiturientoj trapasis la ekzamenon por alilandaj altaj lernejoj dank' al sia kompare alta nivelo de la lingvo.