• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-31 20:03:05    
Ĉinaj specialistoj akiris grvan atingon en esplorado pri la origino de orientaziaj homoj

cri

Specialistoj de la Genetika Instituto de Fudan-a Universitato de Ĉinio Jin Li, Lu Daru kaj aliaj la unuan fojon en la mondo sisteme aplikis la teknikon SNP sur kromosomo Y kiel la genetikan signon en la esplorado pri la origino, translokiĝo kaj reciprokaj genetikaj rilatoj de orientaziaj homoj, kaj akiris gravan atingon post trijara esplorado.

Pri la origino de modernaj homoj estas ĉefe du hipotezoj. La hipotezo "multregiona origino" opinias ke post kiam la stareblaj homoj disvastiĝis de Afriko al aliaj kontinentoj de antaŭ miliono ĝis du milionoj da jaroj, ili evoluis kiel modernaj afrikanoj, azianoj kaj eŭropanoj en sia propra regiono. Male, la hipotezo "afrika origino" opinias ke la modernaj homoj de ĉiuj kontinentoj senescepte devenis de Afriko. La genetikaj atestoj inkliniĝas al la hipotezo "afrika origino", dum iuj paleoantropologiaj atestoj subtenas la hipotezon "multregiona origino".

Ĉinaj sciencistoj elektis el 12217 orientaziaj homoj tri homojn devenintajn de Afriko kaj mezuris iliajn genetikajn signojn. Post analizo al SNP sur ilia kromosomo Y, la sciencistoj trovis ke ili senescepte portas heredan genon kaj signon de afrikanoj, kaj tiel liveris fortan genetikan ateston por la "afrika origino" de orientaziaj homoj.

Ili faris ankaŭ analizon de Y-SNP al la reprezentantaj nacioj de tibeta-hana lingva familio kaj konfirmis ke ĉiuj nacioj de la lingva familio havas la sama originon. Iliaj prauloj probable estas la nacio Diqiang, kiu translokiĝis de la Sudo kaj fiksloĝiĝis en la meza kaj supra basenoj de la Flava Rivero antaŭ 30 mil jaroj. La sciencistoj faris analizon al indiĝenoj de Tajvan, nacioj de sudorienta Azio kaj tiuj de pacifikaj insuloj, kaj negis la vaste cirkulantan hipotezon "tajvana origino de polinezianoj", kaj elmetis ke la sudorienta Azio, inkluzive de la suda parto de Ĉinio, probable estas la naskiĝloko de polinezianoj, kiuj grandnombre translokiĝis al pacifikaj insuloj antaŭ 3 000 jaroj.

Tiu atingo ne nur liveris gravan sciencan argumenton por la esplorado pri la origino kaj evoluo de modernaj homoj, sed ankaŭ donis bazon por la esplorado de gena varieco kun kuracado de malsano kaj ekspluatado de medikamentoj kiel la celo. Lastatempe la sciencistoj, kune kun la ĉinaj famaj antropologoj, arkeologoj, naciologoj, historiistoj kaj lingvistoj, fondis modernan antropologian esploran centron, kiu havas la plej kompletajn fakojn en la mondo. Ili kredas ke Ĉinio ĉiam antaŭeniros en la mondo per tiukampa esplorado.