• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-01 18:02:03    
Ĉina fama pekin-operistino Li Weikang

cri
Sinjorino Li Weikang estas fama pekin-operistino de Ĉinio, kaj rigardata kiel ĉefa aktorino de la nova generacio de ĉina pekin-opera rondo.

La pekina opero estas kvintesenco de la ĉinaj tradiciaj operoj. En pekina opero la virina rolo estas nomata DAN. Li Weikang ja ludas DAN. En rolado aktoroj de malsamaj skoloj sekvas malsamajn stilojn. Li Weikang kunfandis iliajn superaĵojn, reference aplikis la kantadan manieron de lokaj operoj kaj kantoj, sekve de tio ŝi formis sian propran kantan stilon.

Influite de la familio Li Weikang komencis lerni pekinan operon. Ŝia avo laboris en la Ĉina Pekin-opera Lernejo, kaj ŝiaj gepatroj estas adorantoj de la opero. Ili sendis la filinon al la Ĉina Pekin-opera Lernejo kiam ŝi estis 11-jara. Dum la 8-jara lernado ŝi elstaris. Tiam ŝi havis belan figuron kaj belsonan voĉon, kaj sciis fidele imiti kantadajn stilojn de ĉefaj skoloj, tial ŝi fajnis la honoran titolon de Ora Voĉo kaj Genia Pekin-Operistino. Laŭ tradicio de la pekin-opera rondo, novulo devas peti iu-skolan operiston kiel sian instruiston, kaj ĝenerale ne devas turniĝi al alia skolo. Li Weikang ne tiel agis, ĉar ŝi opiniis ke la pekina opero devas senĉese renoviĝi, ŝi ne volis esti katenita de iu difinita skolo, sed deziris ĝui la liberecon en kreado. Ŝi diris:

"Nelonge post kiam mi vizitis la operan lernejon, mi sentis la danĝeron de la opero. Tio okazis en la komenco de la 60-aj jaroj. La spektantoj estis tre malmultaj. Mi ĉiam cerbumis kiel solvi la problemon kaj kiamaniere multigi la spektantojn. Ĉu mi povus fari la laboron, kiun neniu priatentas? La problemo lasis al mi profundan stampon. Kial mi ne elektis iun difinan skolon kiel mian solan lernan programon post kiam mi diplomiĝis de la lernejo? Ĝuste pro tio ke mi havas iniciativon kaj deziras fari ion novan."

En 1967, fininte la lernadon en la pekin-opera lernejo Li Weikang eklaboris en la Ĉina Pekin-Opera Teatro. Tiam Ĉinio sin trovis en la tumulto de la tiel nomata granda kultura revolucio. En la dek jaroj Li Weikang ne povis disvolvi sian artan talenton. La tumulto finiĝis en 1976, la kulturaj kaj arta aferoj de Ĉinio soifis je reviviĝo. En la ĉina pekin-opera rondo oni proponis disvolvi modernajn operaĵojn, rekompili la historiajn kaj restarigi la tradiciajn kaj klasikajn. Dank' al tio la arta vivo de Li Weikang eligis viglecon.

Kun plenverva kreivo Li Weikang larĝigis sian artan vojon. En la moderna opero "La amo de papilio al floro" ŝi ludis la revolucian martirinon Yang Kaihui, la edzinon de de la ĉina gvidanto Mao Zedong. En la rekompilita historia opero "Li Qingzhao" ŝi sukcese modlis ĉinan faman poetinon Li Qingzhao. Samtempe kun tio Li Weikang faris transformon al iuj tradiciaj temoj de la opero. Tiuj operaĵoj estis prezentitaj de famaj operistoj delonge, cetere en la pekin-opera rondo oni tre atentas la tradicion, tial por la transformo oni devas esti ege prudenta. Tamen ŝi opinias la transformon nepre necesa ĉar iuj malnovaj operaĵoj estas malkoncizaj kaj la melodioj ne konformas al la disvolvo de la sento de roluloj. Tial nur kiam ŝi prezentas, ŝi nepre analizas la scenaron kaj atente poluras ĉiun melodion, ĉiun dialogon, ĉiun espriman manieron kaj ĉiun intermezon. Dank' al ĉio ĉi tio la modifita operaĵo fariĝis pli racia kaj pli kortuŝa. Li Weikang esprimas ke farante tion ŝi unue respektas la tradicion, kaj poste celas allogi spektantojn. Ŝi diris:

" Mi serioze traktas la tradicion. Mi deziras transformi la operaĵon pli spektinda, pli belsona. Mi absolute ne konfuzas ĝin. Tion farinte mi heredas la plej bonajn elementojn kaj laŭeble plene esprimas ilin, samtempe mi pene plibonigas la ne sufiĉe kontentigajn partojn. Tiel min ŝatas kaj ekspertoj kaj laikoj."

Kvankam Li Weikan lernis la espriman manieron de pekina opero de infaneco, tamen si atentas ensorbi avantagojn de aliaj artaj fakoj. Si satas spekti filmojn, ofte pripensas la prezentadon de aktoroj kaj aplikas siajn komprenojn al la prezentado de pekina opero. Sia rolado entenas modernan estetikon, tio estas ŝatata de spektantoj kaj alte taksata de ekspertoj. En 1983 Li Weikang gajnis la unuan Umefloran Premion, la plej altan honoron de la ĉinaj teatraj rondoj.

En la sepdekaj jaroj de la dudeka jarcento Li Weikang faris kulturan interfluon en Usono. Tiam ŝi havis bonŝancon akiri bonan medion por vivo kaj laboro, tamen ŝi forlasis tion ĉar ŝi ne volis forlasi la pekinan operon. En 1984 ŝi aktoris en la televida seria filmo "Kunvivas kvar generacioj" kaj rolis bonkoran kaj modestan bofilinon de la familio. Ŝi ricevis altan laŭdon. Poste senĉese venis al ŝi invitoj de televidaj filmaj reĝisoroj, tamen ŝi dankeme rifuzis same pro tio ke ŝi ne volas forlasi la ŝatatan pekinan opero. Ŝi diris:

"Mi deziras realigi kion mi intencas. Por io strebinda mi devas pagi multon. Sen persistemo oni haltos sur la vojo. Tamen se nur li persistas, laŭ mi, la rikolta ĝojo kaj konsolo en la spirito povas helpi lin venki ĉion."

Li Weikang deziras senĉese progresi en la pekin-opera afero. Ŝi havas la volon produkti televidan filmon de pekina opero, en kiu ŝi mem ludas.