• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-01 19:38:52    
Ĉina tradicia metiarto - brodado

cri

Brodado estas fari desegnon, bildon aŭ ideogramon sur silka aŭ kotona teksaĵo per koloraj fadenoj el silko, lano, kotono, oro, arĝento aŭ haroj.

La jam trovita plej frua brodaĵo de Ĉinio estas elterigita el la tombo antaŭ pli ol 2 500 jaroj. La silka brodaĵo portas la desegnon de drako kaj fenikso, delikataj kaj vivecaj. En Han-dinastio, tio estas de la jaro 206 antaŭ nia erao ĝis la jaro 220 post nia erao, jam aperis broda metio. Poste la brodarto perfektiĝis, aperis bonorda kaj seria manieroj. En Qing-dinastio, tio estas inter la jaro 1644 kaj la jaro 1911, la brodarto de Ĉinio atingis sian plej florantan tempon. Pli vastiĝis la produkta sfero. La brodistinoj strebadis al ĉiam pli perfekta projektado de desegnaĵoj kaj lerta tekniko, kreis senprecedence abundajn specojn kaj brodmanierojn, kiel ekzemple ambaŭflanka silka brodaĵo, ambaŭflanka gaza brodaĵo kaj lanfadena brodaĵo. Tiel formiĝis la epoka stilo harmonie kombinanta realismon kaj dekoron.

Inter la ĉinaj brodaĵoj la brodaĵoj de Suzhou, Hunan, Sichuan kaj Guangdong estas konataj kiel kvar famaj specoj.

La Suzhou-stila brodaĵo produktiĝas en la urbo Suzhou kaj Wuxian-gubernio kaj servas ĉefe kiel aprecata kaj enĉambra ornamaĵoj. Ĝi karakteriziĝas per fajne kaj simetrie dividitaj silkaj fadenetoj, elegantaj fadenkoloroj, riĉaj manieroj kaj glataj kaj ordaj kudreroj. Dum longa praktikado tieaj brodistinoj kreis la teknikon dividi silkajn fadenojn en pli fajnajn fadenetojn, mikse tordi tiujn dividitajn dukolorajn aŭ plurkolorajn fadenetojn en unu fadenon. La brodaĵoj el tiaj fadenoj povas ekzakte kaj perfekte prezenti desegnaĵojn.

La Hunan-stila brodaĵo naskiĝis en la provinco Hunan, Centra Ĉinio. Ĝi disvolviĝis sur la bazo de popola brodado kaj ĉefe karakteriziĝas per bildigo de ĉinstilaj pentraĵoj, precipe de tuĉpentraĵoj, kaj havas realisman stilon. Ĝi aplikas pli ol 30 brodmanierojn. Laŭ malsamaj desegnaĵoj oni uzas malsamajn manierojn kun kompliaj varioj. La majstra tekniko de la brodaĵo de Hunan estas brodi leonon kaj tigron.

La Sichuan-stila brodaĵo produktiĝas en la ebenaĵo de la okcidenta Sichuan-provinco kaj distingiĝas per variaj brodmanieroj, glataj kudreroj kaj kolorbrileco. Ĝiaj reprezentaj verkoj estas pri karpo. Por versimile brodi unu karpon, oni ofte uzas pli ol 30 brodmanierojn. Ekzemple la naĝiloj kaj vostoj subtile broditaj impresas leĝere, maldike kaj diafane.

La brodaĵo Guangdong-stila dividiĝas en du skolojn: Guang-brodaĵo kaj Chao-brodaĵo. La brodmanieroj de la du skoloj diferencas unu de la alia. Guang-brodaĵo karakteriziĝas per pompeco, ordeco, ornameco, brilaj koloroj kaj glata surfaco. Chao-brodaĵo havas la artan efikon de glateco, anaglifeco, elstareco kaj vigleco pro tio, ke oni uzas pli ol 60 brodmanierojn per oraj kaj arĝentaj fadenoj kaj pli ol 40 manierojn de lanfadena brodado.