• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-02 10:03:39    
Interesaj ciferoj en la ĉina lingvo (1)

cri

Unu el la specifaj kaj mirindaj fenomenoj de la ĉina lingvo estas, ke en ĝi troviĝas abundaj ciferoj ne kiel kalkulaj rimedoj sed kiel lingvaj elementoj por riĉigi la esprimon aŭ emfazi la efikon de la parolo.

Iu ĉina aŭtoro skribis, ke la civilizacio komenciĝis de skriba lingvo, la skriba lingvo de ciferoj kaj la ciferoj de "1". En pratempo ĉinaj filozofoj opiniis, ke "1" estas la origino de ĉiuj estaĵoj, kaj donis al ĝi tre imponan nomon "taiji", kiu signifas "la plej granda kaj senlima". Fakte, ĝi estis ia nenomebla primitiva elemento, kiu formis la universon. Kaj dank' al "taiji", estiĝis la ĉielo kaj tero, suno kaj luno kaj samtempe la t.n. "yin" kaj "yang" (femalo kaj masklo), kaj ankaŭ la homoj, animaloj kaj vegetaloj. Laŭdire, ĉu en oriento ĉu en okcidento, la prahomoj rigardis la neparan ciferon maskla kaj la paran femala. Mi ne scias, ĉu estas sama opinio en aliaj partoj de la terglobo, tamen mi povas aserti, ke almenaŭ en Ĉinio oni dividis la ciferojn en femalajn kaj masklajn, eĉ nun oni ankoraŭ aplikis tiun koncepton en ia okazo, ekz., sur la identeca karto por ĉiu ĉina civitano estas presita longa vico da ciferoj, kaj se la lasta cifero estas nepara, tio indikas ke la koncerna persono estas viro. Kompreneble, la nuntempaj ĉinoj ĝenerale ne havas tiun koncepton.

Ĉar "1" estas la unua nepara cifero, ĝi estas plifavorata de ĉinoj. En la ĉina lingvo multaj idiomaĵoj kaj proverboj komenciĝas per "1", ekz., "unuigi la tutan landon", "unu movo, du gajnoj" kaj "je la unua vido ili enamiĝas". Ankaŭ "1" enhavas la signifon de tuto, ekz., "unu korpo plenas de kuraĝo", tio signifas ke "la tuta korpo estas kuraĝoplena"; "li unu vivon malfeliĉis" signifas ke dum la tuta vivo li havis diversajn malfeliĉojn.

Eble pro tio, ke ĉinoj ŝatas unuiĝon kaj ne disiĝon, oni pli ŝatas "1" ol "2", ĉar "2" signifas ke "1" dividiĝas en "2". Sed, se "2" kuniĝas en "1", oni multe ŝatas tiun "2". Ekz., kiam du personoj (gejunuloj) fariĝas geedza paro, tio estas ege ĝojinda kaj duoble gratulinda. En la ĉina lingvo troviĝas la ideogramo "xi" (feliĉa aŭ ĝojinda), kaj okaze de la geedziĝa ceremonio oni ofte skribas tiun ideogramon duope kaj nomas ĝin "ŝuang-xi" (duobla ĝojo).

Fama ĉina historiisto Sima Qian (ĉ. 145 a.K. -- ?) skribis en sia historia verko pri ciferoj: La ciferoj komenciĝas de "1", finiĝas per "10" kaj plenkreskas ĉe "3". Tio signifas, ke nur dank' al "3", la ciferoj maturiĝas. Laŭ la esploro de fakuloj, en la plena ĉinlingva vortaro troviĝas proksimume ducent vortoj kaj vortogrupoj, kiuj komenciĝas per la ciferoj "3", kaj multaj el ili havas la signifon "pluraj". Ekz., en la idiomaĵo "vi devas agi post trifoja pripensado", la esprimo "trifoja" ja havas la sencon "plurfoja". Kaj foje Majstro Konfuceo eĉ en tri monatoj ne konis la guston de viando, tio signifas ke li ne havis viandon dum longa tempo.

La cifero "4" estas ne multe ŝatata ĉefe pro tio, ke en la ĉina lingvo ĝia elparolo estas sama kiel la vorto "morti". Tamen oni tute ne evitas ĝin, ĉar tiu cifero tre utilas por la ĉiutaga vivo. Antaŭ ĉio, ĉiu jaro konsistas el kvar sezonoj, kaj la meteologiaj ŝanĝiĝoj dum la kvar sezonoj tre gravas por la agrikultura lando Ĉinio. Geografie, oni havas kvar direktojn, nome, oriento, sudo, okcidento kaj nordo, kaj ankaŭ kvar angulojn de la direkto, nome, sudoriento, sudokcidento, nordokcidento kaj nordoriento. Por la homoj tiuj "kvar" estas tute neeviteblaj.