• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-02 11:03:29    
Ĉina taŭisma sankta monto Wudang ( 1 )

cri
Taŭismo estas ĉina indiĝena religio kaj ekzistas jam pli ol 1 800 jarojn. La taŭistoj, krom sin hardadi, emas ankaŭ sin ekzerci per la ĉina luktarto. En la nordokcidenta parto de la provinco Hubei, troviĝas fama taŭisma sankta monto Wudang. De centoj da jaroj, la monto Wudang estas vaste konata pro siaj pentrindaj naturaj pejzaĝoj kaj imponaj taŭismaj ensembloj. Hodiaŭ ni kune vojaĝu tien por rigardi tiun faman monton.

Je mencio de la monto Wudang, oni ofte ekmemoras la faman imperiestron Chengzu de la dinastio Ming de antaŭ pli ol 600 jaroj. Por manifesti sian monarkan aŭtoritatecon, li konstruigis sur la monto Wudang pli ol 30 grandskalajn taŭismajn ensemblojn pere de pli ol 300 mil metiistoj dum dekkelkaj jaroj. Same kiel la Imperiestra Palaco de Pekino, ankaŭ tiuj taŭismaj ensembloj estis imperiestraj konstruoj de la dinastio Ming, pro tio la ensembloj de la monto Wudang estas nomataj "Imperiestra Palaco sur Klifo". En la jaro 1994, la ensemblo de la monto Wudang estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

Ekveturinte de Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, mi alvenis al la monto Wudang post 7-hora trajna veturado. Irante laŭ serpentumanta montvojo, mi vidis teĝardenojn situantajn en ordaj vicoj, valorajn metasekvojojn kaj sekvojojn majeste starantajn ambaŭflanke de la vojo, ankaŭ delikatajn domojn sin kaŝantajn en la montvalo. La monto Wudang havas 72 pintojn kun malsamaj altecoj, inter ili sidas diversformaj taŭismaj temploj. Mi intencis atingi la plej altan pinton nomatan Tianzhu kun la alteco de pli ol 1 600 metroj. Sur ĝia zenito estas la plej fama konstruo de la monto Wudang, t.e. la Ora Halo, pro tio la pinto nomiĝas ankaŭ Ora Zenito.

Laŭ vojeto de pilgrimado mi grimpis sur la Oran Zeniton, kaj transpasinte kelkajn pordojn kaj antikvajn konstruojn, finfine venis al la Ora Halo. La halo sidas sur glata marmora bazo kaj altas je pli ol 5 metroj. Kvankam ĝi travivis la historion de proksimume 600 jaroj, tamen ĝi ankoraŭ ore brilas. Fakte la Ora Halo estis muldita per kupro orumita. Laŭdire, ĝi estas la plej granda kupra halo muldita per 20 tunoj da kupro kaj 300 kilogramoj da oro. Sub la ŝtuparo antaŭ la Ora Halo vidiĝis kelkaj adeptoj, kiuj aŭ adorkliniĝis aŭ preĝis al la dio. Jen ili ĉantas:

Same kiel en ĉiuj aliaj temploj de la monto Wudang, ankaŭ en la Ora Halo kultatas la statuo de la taŭisma dio Zhenwu. Mi rimarkis, ke laŭ la statuo, la dio havas disfalantajn harojn kaj nudajn piedojn. Tio estas nekomprenebla por mi. S-ro Guo Zhanzhu, laboranto de la vizitindejo de la monto Wudang, sciigis min dirante, ke laŭ legendo ĉiuj statuoj de la dio Zhenwu sur la monto Wudang estis skulptitaj laŭ la figuro de imperiestro Chengzu de la dinastio Ming.