• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-02 17:11:58    
Koko en poezio

cri

Koko en poezio estas brila kaj kolorriĉa figuro kun diversaj siluetoj. Iu poeto priskribis ĝin kiel batalanton kun superba "ŝalo" kaj fajrantaj okuloj:
Skarlata koko buntan ŝalon havas;
la ungoj, al batalo pretaj, glavas.
Elvolvu sin potenco de pasio
por arda lukto en la imperio!
La akraj ungoj sin kuraĝe svingas,
la okuletojn flamo per si ŝminkas;
la longa vosto leve fendas venton,
la flugilpar' komencas disetendon;
ponarda beko sin leĝere levas,
sub ĝia bat' eĉ fulmo prompte krevas.
Alia poeto aperigis kokon kiel firman pioniron:
Ĝi nek pro vento nek pro pluv' varias.
Kia kvalit' – firmadas ĝia volo;
ĝi venas l' unua en nokta horo
kaj veke ĉe la mateniĝo krias.

Tria poeto figuris kokon fidelulo, havanta altan kreston kaj akrajn ungojn:
Fidela, ĝi fruigas la aǔroron,
forige al obskuro kokerikas;
per alta kresto muron ĉarma igas,
per akra ungo povas tranĉi oron.

Kaj menciinde estas, ke Su Shi (1037—1101) havis apartan amon al koko. Li ĉiam preferis kokaĵon en drinkado. Dume eruptis koncernaj versoj, kiaj
Pot' da vin' kun unu koko...
Kant' ebria adiaǔe...
kaj Tang Yin (1470—1523) priskribis kokon kiel bravulon krie surprizan post longa silento:
La ruĝan ĉapon ne necesas porti.
La tutan korpon neĝa blanko kovras.              
Kutime ĝi ja ne aǔdacas vorti,
sed ĝia ekkri' dekmil pordojn ovras.
                        Koko
                                  ---- Xiang Si
Mi aĉetis kokon por min veki en mateno.
Ordinare ĝi apenaǔ bruas, sed silentas.
Nokt' senluna, monten nur ventpluva veno.
Kaj aǔroron sola kokeriko fulme fendas.

            Kanto pri Kokeriko
                                    
----- Tang Yin
Jen ungoj duraj, krest' subtila, plumar' kvinkolora.
Ĉe kokerik' forkuras steloj el la firmament'.
Bronzkruĉo kaj jada klepsidro ĉe portalo ora.
Kiom da nobeloj nun aǔskultas en silent'!