• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-02 17:43:48    
Paŝtisto kaj liaj sablaj pentraĵoj

cri
Farboj kaj papero estas nepre necesaj por pentrado, sed ordinara paŝtisto en Interna Mongolio de Ĉinio provis pentri per sablo la dezerton, gregojn kaj virinojn. Liaj pentraĵoj atentigas pri la ĉiam pli malboniĝanta ekologia medio.

Li estas Wanĝuge-Jiletu. Li estis klerigita nur en elementa lernejo kaj ne vizitis normalan artan lernejon. Li memlernis sablan pentradon 3 jarojn.

Koncerne la motivon de lia pentrado, estas interesa historio: Septembre de 2000, aro da sudaj turistoj vojaĝis al lia hejmloko. Ĉe la adiaŭo iu prenis botelon da sablo por porti hejmen. Wanĝuge-Jiletu demandis, pro kio li volas la sablon. Tiu respondis, ke la sablo el fonto de la dezerto estas bona memoraĵo por li. Liaj vortoj subite lumigis la menson de Wanĝuge-Jiletu, kiu pensis, ĉu oni povas fari pentraĵojn el sablo por kontentigi la malproksimajn gastojn. Li komencis provadon. Li kopiis ilustraĵojn de libroj kaj gazetoj sur tabulo kaj gluis sablerojn sur la desegnojn. Kvankam la laboro estis ne malfacila, tamen por li, kiu neniam lernis pentradon, estis tre malfacila. Komence li plurfoje fuŝis la pentraĵojn, sed li ne perdis la memfidon. Tiutempe lia edzino, kiu antaŭe subtenis lin, malaprobis lian aferon, ĉar li malmuntis multe da mebloj por fari kadrojn de la pentraĵoj.

Li prove faris pli ol 10 sablajn pentraĵojn kaj iom post iom enpenetriĝis en kreadon de sablaj pentraĵoj. De tiam li ne limigis sin sole je imitado de alies pentraĵoj, sed mem kreis novajn pentraĵojn. Kaj plie li ne plu faris nur simplajn skizojn, sed troigis la efekton de ĉin-stilaj pentraĵoj per malsamkoloraj sableroj.

Nun liaj verkoj estas konservataj en la regiona muzeo. Oni diris al mi, ke liaj verkoj estas originalaj en Ĉinio. En la halo eksponiĝas liaj pentraĵoj "Larmoj en trosekecaj jaroj": Ardas la suno sur la ĉielo, marasma kapro kuŝas sur la tero kun la okuloj fiksitaj al kalvaj arbidoj kaj el ĝiaj okuloj fluas larmoj. Lia pentraĵo forte tuŝis la rigardantojn.

Tie eksponiĝas ankaŭ lia alia pentraĵo "Patrino sub la luno": Sub lunarko maljunulino kun kaptuko kaj en mongola robo tenas kamelon per ŝnuro. Ŝi portas korbon kun fekaĵo sur fera forko kaj malrapide iras hejmen post paŝtado. Antaŭ tiu pentraĵo la hejmsopiraj turistoj senvole sentis triston en la koro.

Wanĝuge-Jiletu diris: "Mia hejmloko jam ne estas tia, kia antaŭe. Antaŭe la herboj altaj ĝis miaj maleoloj jam dezertiĝis. Malaperis herboj. Ankaŭ arboŝeloj estis formanĝitaj de kaproj, kaj ho ve, sablo atakas rekte Pekinon." De 2002 li faris 20 sablajn pentraĵojn, duone pri ekologia medio. Li diris malkaŝeme: "Mi faras tiajn pentraĵojn ne por profito, mi volas montri la malboniĝon de la ekologia medio, por ke oni alte taksu la problemon pri ordigo de la dezerto."

Li deziras doni pli da kontribuoj al plibonigo de la ekologia medio de sia hejmloko kaj propraokule vidis, ke la dezerto Tenggeli fariĝos verda kampo.