• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-02 17:52:35    
Desegnitaj homaj vizaĝoj en pekina opero

cri

Post 30-jara akvarelado de pejzaĝoj li volis ankaŭ lerni ion alian. Iutage li hazarde desegnis homan vizaĝon en pekina opero. Ĝi estis vaste ŝatata. Do, li absorbiĝis en pentrado de homaj vizaĝoj en pekina opero. Li estas Bai Lonĝua. Li diris, ke li nerimarkite ekamis pekinan operon. Lia patro estis sperta aprecanto de pekina opero. Pro tio, en sia infanaĝo li estis ofte kondukita al teatro por spekti pekinan operon. Tiam ĉiuj personoj sur la scenejo, ĉu kuraĝa rolo, ĉu humura amuzisto, ĉu nobela damo, estis por li idoloj; poste, kiam li okupis sin pri pentrado de homaj vizaĝoj en pekina opero, tiuj figuroj viditaj de li en lia infanaĝo reaperadis en lia kapo.

La brokataj kostumoj de surscenaj roloj estas brile pompaj. Dum pentrado s-ro Bai trovis, ke la koloroj de farboj ne povas rivali kun tiuj de silko. Pro tio dujare li faris bildojn el silko kaj tolo. Kvankam tio estis interesa por li, tamen li trovis tion pure metiarta. Do li komencis sian novan provadon: li uzis tranĉileton kaj aliajn malmolajn ilojn anstataŭ penikon kaj faris pentraĵojn per farboj kun pulvoro, miksita kun akvo. Tiel la koloroj de liaj verkoj fariĝis tre plaĉaj. En tiu maniero li desegnis aron da homaj vizaĝoj en pekina opero.

ĉina teatra arto karakteriziĝas per ŝminkado. Laŭ difinitaj reguloj kaj normoj oni desegnas per farboj troigitajn bildojn sur la vizaĝo de aktoroj. La koloroj kaj desegnaĵoj montras laŭdon aŭ mallaŭdon. El tio montriĝas la karakteroj kaj trajtoj de la roloj. Ekz., tiuj kun ruĝa vizaĝo plejparte estas lojalaj kaj bravaj, tiuj kun nigra -- honestaj kaj facilanimaj kaj tiuj kun blanka -- insidemaj kaj ruzaj. Sur la tempioj de imperiestro desegniĝas suno aŭ drako, sur la vizaĝo de nubo-dio belas koloraj nuboj, kaj la nazo de amuzistoj estas blanke ŝminkita...

Per la tradicia ĉina liberstila pentrado kaj kontrasto kaj harmonio de koloroj s-ro Bai desegnis homajn vizaĝojn en pekina opero kun riĉa esprimo. Lia verko "Elegio ĉe Wujiang-rivero" montras la vizaĝon de Xiang Yu (232-202 a.K.), fama generalo kuraĝa, sed neruza, kiu malvenkis en batalo kontraŭ fortaj malamikoj kaj sin mortigis ĉe Wujiang-rivero. La verko manifestas la doloron, malamon, malvolontecon kaj senpovecon de tiu tragedia heroo antaŭ la sinmortigo. Ĝi estis premiita en la Internacia Ekspozicio de Orientaj Tuĉpentraĵoj okazinta en Kanado kaj laŭdata de spektantoj kiel verko simila al okcidenta abstrakta artaĵo.

Simile al la ĉina liberstila pentraĵo, pekina opero prezentas personojn kun troigo kaj en libera stilo. Tial s-ro Bai komponis siajn verkojn per luksaj koloroj kaj en libera stilo por bone montri la malcedemon kaj justamon de la herooj.

Zhang Fei, heroo en la klasika ĉina romano "Tri Regnoj", estis brava kaj flamiĝema, tamen subtila. Kiam li funkciis kiel guberniestro, iu aĉulo intencis perforti virinon, sed malsukcesis, do la aĉulo misakuzis antaŭ li, ke la virino ŝtelis liajn akvomelonojn. Rigardinte la virinon kun bebo en la brakoj kaj la tri grandajn akvomelonojn sur la tero, Zhang Fei komprenis, kio okazis. Li diris al la virino: "Portu tiujn tri akvomelonojn kaj ankaŭ vian bebon..." La verko "Zhang Fei pridemandas akvomelonojn" montras la humurecon kaj bonkorecon de Zhang Fei.

Li Kui, heroo en alia fama ĉina klasika romano, estis honesta, bonkora kaj tre lerta en batalo. Sin alivestinte kiel Li Kui, iu fiulo iris en arbaron por prirabi pasantojn. Foje, Li Kui renkontis la falsan. Li surpriziĝis kaj trovis tion ridinda. Do, li decidis mistifiki la falsan. La verko "Vera Li Kui kaj falsa Li Kui" prezentas tiun intrigon. La du similaj vizaĝoj reciprokis la rigardon fiksan. Laŭ iliaj malsamaj mienoj ne estas malfacile distingi, kiu estas vera kaj kiu falsa.

ĉiuj verkoj de s-ro Bai naskiĝis el rakontoj. Se li ne bone konus la intrigojn kaj rolojn, li ne kapablus fari tiujn verkojn kaj oni ne povus kompreni ilin.