• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-02 19:16:52    
Diskutlistoj pli kaj pli aktivas

cri
Krom la civitana diskutlisto "portiko", kiu funkcias kiel libera kaj sencenzura kafejo pri kulturo kaj politiko, lastatempe du novaj diskutlistoj pli kaj pli aktivas, lige kun du partioj.
La unua estas blanka@esperantio, por la personoj proksimaj al la idealoj de la Blanka grupo en la Civita Senato. La dua estas verda@esperantio, kiu traktas la temaron karakterizan por la platforma Alvoko de la 13a de aŭgusto 2004. La diskutlisto ne estas rezervita al personoj kun la esperanta civitaneco.
---------------------------------------------------------------
FEMINISMA ALIĜKAMPANJO 2005-2009
El la dek ok virinoj kunfondintaj la Feminisman Esperantan Movadon la 8an de aŭgusto 2004, dek tri jam pagis sian aliĝkotizon al FEM: inter ili, ĉiuj loĝantaj en orienta Eŭropo -- nur kelkaj okcidentaninoj malfruas!
FEM estas lanĉita en diversaj iniciatoj, unuavice la revuon "Femina" (kies unua numero estos finredaktita ĉi-monate kaj distribuata en marto), la partoprenon en la koalicio de "Virinoj defendantaj pacon", fondita en Ĝenevo fine de novembro 2004 de la reprezentantinoj de centoj da organizoj (inkluzive de FEM) kaj la kolokvon pri la temo "Esti virino kaj verkistino en la hodiaŭa mondo" (24-27 junio 2005 en Chaudefono), kunlabore kun PEN Internacia.
Aliĝo al FEM signifas konkretan subtenon al demokratia movado kiu reale laboras por la plibonigo de la kondiĉo de virinoj en Esperantio, partoprenante en pli vasta fronto de iniciatoj. La kotizo ĉe FEM estas kvinjara kaj indicita: 0,25% de la jara neta salajro aŭ pensio, oble kvin.
----------------------------------------------------------------------------------------
KULTURA KONSILIO DE KCE 2005-2009: LA KANDIDATOJ
La 29an de januaro la Asembleo de Kultura Centro Esperantista elektos la novan Kulturan Konsilion. Tiu ĉi estas konsulta instanco (konsistanta parte el delegitoj de establoj registritaj en Svislando kaj kun strukturo konforma al siaj statutoj, parte el esperantologoj elektitaj de la Asembleo) konsilas la Komitaton de KCE okaze de gravaj kulturaj demandoj. La Kultura Konsilio neniam kunsidis antaŭ 1995: male, en la lastaj dek jaroj ĝi plurfoje aktivis, specife pri la ekzamena regularo kaj pri la Esperantologia Fakultato.

Ne ekzistas fiksa nombro de membroj por la Kultura Konsilio. Tial estas elektitaj nur la kandidatoj por kiuj minimume du trionoj de la Asembleo voĉdonas favore. Kutime la elektitoj estas inter dek kaj dek kvin.

La seppersona ĵuria komisiono (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korjhenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda) ricevis 43 konkursaĵojn de 21 aŭtoroj el 14 landoj -- Brazilo, Britio, Francio, Hispanio, Germanio, Italio, Kroatio, Luksemburgio, Malto, Pollando, Ruslando, Ukrainio, Usono, Uzbekistano. La geografia reprezento estas rekorda.
La lasta plena semajno de februaro estas festata en la Esperanto-movado kiel la Semajno de Internacia Amikeco (SIA). Ĝi celas plivigligi kontaktojn inter esperantistoj de diversaj landoj kaj krei kaj plifortigi iliajn ligojn kun rondoj ekster la Esperanto-movado. Jam de kelkaj jaroj s-ino Edvige Ackermann (Italio) estas komisiito de UEA pri la Semajno. La Estraro de UEA nomumis ŝin por tiu tasko ankaŭ dum la periodo ĝis 2007. Sube sekvas alvoko de s-ino Ackermann por aktivado lige kun SIA 2005.
"Ni ekbruligu la flamon de Amikeco trans limoj. Ĝia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Por ke tiu flamo povu lumi pli klare en la mondo, ni laboras por la disvastigo de la neŭtrala internacia lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo ĝi vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj".
Tiel Erik Carlén, antaŭ pli ol 35 jaroj anoncis la belan ideon pri la starigo de ĉiujara Semajno de Internacia Amikeco, kiu poste fariĝis tutmonda tradicio de la Esperanto-medio. La tiama vicprezidanto de UEA formulis sian ideon per la simpla la devizo: INTERKOMPRENIĜO + AMIKIĜO = ESPERANTO.
Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, laŭ propraj vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, tamen tiu simpla adicio pleje respegulas la esencan fonon de la lingvo internacia:
- egaleco inter homoj kaj nacioj;
- solidareco inter ĉiuj gentoj; kaj
- respekto de homaj rajtoj.
Fakte amikeco ne estas kruda vorto; kontraŭe, ĝi estas intima sento-vorto, kiu nature ŝvebadas en la Esperanta komunumo.
Kiam la svedo Erik Carlén proponis, ke la lasta plena semajno de februaro estu dediĉata al tiu ideo, tra la mondo oni entuziasme akceptis la proponon kaj eĉ gravuloj aprobis ĝin.
Ekde tiam Esperantaj grupoj klopodas okazigi dum la lasta semajno de februaro manifestaciojn, renkontiĝojn kaj ceremoniojn por atentigi, ke paco ekestos, kiam iu konsideros la aliulon kiel propran sinceran amikon. Pro diversaj lastatempaj fenomenoj en la mondo (maltoleremo, etna malamo, terorismo, ktp.), la Esperanto-movado devas ĉiam pli engaĝiĝi en la disvastigon de siaj idealoj, kiuj estas strikte ligitaj al la lingvo mem, kaj de siaj konceptoj pri interpopola dialogo kaj interkompreniĝo spite al ĉia diverseco. Necesas aktivi por homaranisma helpo al malplibonŝanculoj kaj al popoloj suferantaj, kune kun la aktivado por la idealoj de Unesko pri konservado de la kultura riĉeco de la mondo.
Ne estas malfacile eltrovi manieron kaj ilojn por antaŭenigi la senton de amikeco kaj solidareco. Jen kelkaj belaj agadoj por kono kaj ebla imitado fare de aliaj.
Tre bone agas jam delonge la Esperanto-grupo en Leuven, Belgio, kiu organizas dum SIA aranĝon imponan en la loka Kultura Centro. En la riĉa programo estas desegnokonkurso por infanoj, vizito al muzeo, prelegoj pri diversaj temoj, Esperanto-kursetoj, prezentoj de libroj, akcepto ĉe la urbestro, vespera bufedo, ludoj, koncerto, k.t.p. En oficiala deklaro okaze de SIA 2004 la urbestro de Leuven, s-ro L. Tobback, diris i.a.: "La urbo Loveno plene konscias pri la lingva diverseco kaj pri la graveco kaj bezono de kompreno trans landlimoj. Tiu ĉi bezono forte sentiĝas hodiaŭ en la institucioj de Eŭropa Komunumo, sed ankaŭ ekster ĝi, je monda nivelo. Internacia amikeco trans la lingvaj kaj naciaj limoj estas necesa kondiĉo por ke homoj en la tuta mondo komprenu unu la aliajn kaj kunvivu pace. La urbo Loveno volonte malfermas siajn limojn por saluti siajn vizitantojn el aliaj landoj."
Eble la plej longedaŭra tradicio pri mesaĝo de la urbestro okaze de SIA estas en Chicago, Usono, kies Esperanto-societo ĉiam donis grandan atenton al la Semajno en sia agado.
Iuj grupoj aranĝas ekspozicion pri Esperanto kaj la signifo de SIA, aliaj povas organizi muzikan vesperon, forsendon de salutkartoj al geamikoj tra la mondo, prelegojn pri temoj interesaj por la loka publiko, ktp. Interesa estas la agado de Malta Esperanto-Societo, kiu inter prelegoj kaj muzika prezentado disdonas diplomojn al Esperanto-lernantoj kaj premiojn pro esea konkurso aŭ simile. Ĉar oni invitas ĵurnalistojn al la aranĝo, oni sukcese informas la eksteran publikon.
En la Esperanto-medio estas malmultaj speciale celebrataj datoj, sed certe unu el la plej trafaj estas ĝuste la Semajno de Internacia Amikeco. Ni ekspluatu tiun ĉi ŝancon. Mi estas volonte je dispono por kunlaboro, sugestoj kaj konsiloj. Bonvolu kontakti min!
Kaj... se vi ion aranĝas, bonvolu informi min kaj mi informos la aliajn, kiuj povos imiti vin kaj ricevi instigon al simila agado.
Edvige Ackermann, Italio
Komisiito de UEA pri SIA

El HeKo n-ro 258 -- 2005 01 12