• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-03 10:24:15    
Intima Amiko de Kamparanoj

CRI
Kara leganto, saluton!
Emerĝis kaj, kompreneble, ankaǔ, eĉ pli multe, emerĝas sennombraj verkistoj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, precipe en la procezo de la reformado kaj malfermo, komencitaj antaǔ 20 jaroj. Ni konigu ĉefajn el ili, unu post alia, iom serie, nu, unue romanistojn kaj novelistojn, due prozistojn kaj eseistojn, trie poetojn kaj fine dramaturgojn, scenaristojn kaj dramistojn. Multaj el ili ludis gravan rolon, kaj eĉ pioniran, en la moderna literaturo de Ĉinio, ekzemple Guo Moruo, Mao Dun, Laoshe kaj Bakin, tial ni prezentis ilin, konigante la modernan literaturon de Ĉinio. Ankaǔ Zhao Shuli...
Zhao Shuli naskiĝis en la jaro 1906 kaj forpasis en 1970. En la infaneco li jam faris kultivadon kune kun la malriĉaj gepatroj. La peniga laborado en ĉiu tago sur magra kampo kaj mizera vivo sub bienula premado, tre strange, ekscitis, ne iun el la samvilaĝaj knaboj, sed ĝuste lin, al tio, ke de la knabaj jaroj ĝis sia forpaso li manie amis ĉian arton de la popolo, ekzemple, popolajn kanton, arion, kant-rakonton, monologon kaj diversajn lokajn operojn. Lia ŝatado pelis lin al tio, ke li mem lernu kaj danci kaj kanti kaj ludi muzikilon. Dank' al sia diligentado li fariĝis membro de malgranda trupo, titolita Bayin Hui (Okgama Ligo) kaj konsistanta ekskluzive el kamparanoj. Kaj baldaǔ li estis jam ĝia protagonisto. Kaj ĉi tio lin tiom favoris, ke en 1925, estante nur 19-jara, li ekhavis ŝancon viziti la 4-an Normalan Kolegion en la gubernio Changzhi, proksima al lia naskoloko la gubernio Qinshui en la sama provinco Shanxi. Li pli kaj pli kleriĝis. En tiu kolegio li legis multe da libroj, gazetoj kaj ĵurnaloj, kaj ricevis influon de nova literaturo. Poste li partoprenis en Movado pri Revolucia Literaturo de la Proletaro kio kaǔzis al li persekutadon faratan de reakcia instanco. Kion fari? Li povis nur forkuri. Sekvis vagabondeca vivo. Kaj nia vagabondo komencis verkadon. Baldaǔ akuŝiĝis "Reenoficiĝo de Fera Bovo", "La Valo de Volvita Drako" kaj aliaj romanoj. Tre fekunde, ĉu ne? Li fine elektis la literaturan vojon, kaj por si mem, kaj por la amasoj, kiel li mem diris.
En 1937 li oficiale partoprenis en revolucia laboro. Post 4 jaroj li venis al Partia Lernejo de Norda Ĉinio kaj surŝultrigis al si laboron pri popularigo de kulturo, literaturo kaj arto. Dume liaj verkoj, kiuj estis jam ankoraǔ pli multaj, aperis en diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj, kiaj "Huanghe Ribao" (Flav-rivera Tagĵurnalo) kaj "Nova Popolamasa Gazeto".
Estimata retleganto, morgaǔ ni daǔrigu la konigon pri la verkado de Zhao Shuli!