• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-03 10:34:24    
Interesaj ciferoj en la ĉina lingvo (2)

cri

Oni supozis, ke antikve oni kalkulis per sia mano, per la kvin fingroj de unu mano li kalkulis de 1 ĝis 5, kaj per du manoj la ciferoj finiĝis per "10". Sekve, aperis la decimala nombrosistemo. En tiu sistemo la cifero "5" estas kvazaŭ ronda nombro kaj valoras por la ĉinoj. En Ĉinio oni kutime festas jubileon okaze de kvinjariĝo (dekkvin, dudekkvin...) de la ŝtato, organizo, revuo ktp.

La antikvaj ĉinoj konsideris, ke ĉiuj estaĵoj en la mondo estas formitaj el kvin elementoj, nome, akvo, fajro, ligno, metalo kaj grundo, kiujn la ĉinoj nomas "wuxing". Oni kredis, ke tiuj kvin elementoj plus la genroj masklo kaj femalo funkcias en io vivanta. Ili eĉ influas la sorton de homoj kaj la aŭguristoj kutime aplikis ilin en sia divenado.

Estas interese, ke la antikvaj ĉinoj konsideris, ke la kvar direktoj ne estas kompletaj, devas esti ankaŭ la direkto "centro", kaj tiu "centro" estas tre grava por ĉinoj, ĉar oni asertis, ke Ĉinio ja situas ĝuste en la centra parto de la tero. Tiel aperis kvin direktoj, kaj el tio oni havas la idiomaĵon "homoj el kvin direktoj miksiĝe loĝas kune."

Ĉar en la ĉina lingvo la cifero "6" prononciĝas simile al la vorto "lu", kiu signifas altrangan postenon, bonan salajron kaj noblan socian statuson, la antikvaj ĉinaj kleruloj ja ege ŝatis tiun ciferon. Aliflanke, la ordinaraj ĉinoj ŝatis ĝin ĉefe pro tio, ke ĝi enhavas la sencon "bonŝanco" aŭ "favoro".

Por la ĉinaj kamparanoj la ciferoj "5" kaj "6" gravas pro tio, ke la riĉa rikolto de la 5 grenoj (rizo, milio, maizo, tritiko kaj fabo) kaj la abunda plenkreskado de la 6 brutoj (porko, bovo, ŝafo, ĉevalo, koko kaj hundo) signifas belan kaj feliĉan vivon, kiun ili deziras.

Parolante pri la cifero "7", mi unue prezentas la interesan kaj popularan miton pri du steloj: Ĉe la orienta flanko de galaksio loĝis teksistino, filino de la ĉiela suvereno. Ĝi sin okupis pri teksado kaj ne havis tempon por sin ornami. Ŝia patro kompatis ŝin pro ŝia soleco kaj permesis al ŝi edziniĝi al juna bovisto, kiu loĝis ĉe la okcidenta flanko. Post la edziniĝo ŝi tute ĉesigis teksadon, kaj tio kolerigis la patron. Li ordonis, ke ŝi revenu al la orienta flanko, sed promesis, ke la geedzoj renkontiĝu unufoje ĉiujare en la sepa nokto de la sepa monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Tiu teksistino tre lertis ne nur en teksado, sed ankaŭ en ĉiuj artoj de kudrado. Do, la virinoj kultis ŝin en tiu nokto, por ke ŝi donu al ili lertecon. Kaj tiun aktivadon ili nomis Festo de Lerteco-peto.

La valoro de la cifero "7" montriĝis ankaŭ en tio, ke antikve la ĉinoj, en sia observado de astronomiaj fenomenoj, trovis ke la Granda Ursino formiĝas el sep steloj, kaj laŭ la direkto de la Granda Ursino oni povas trovi la Polusan Stelon, kie situas la trono de la ĉiela suvereno. Tio montras, ke estas tre prestiĝa la Granda Ursino en la okuloj de antikvaj ĉinoj.