• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-03 18:28:32    
Fonto de Printempa Festo

cri
La Printempa Festo jam havas pli ol 4 700-jaran historion. Kaj ĝi estas la komenco de nova jaro. Oni ankaŭ titolis feston de Printempa Festo kiel feston de novjaro, ĉar laŭ ĉina legendo en la lasta tago de unu jaro, monstro Jaro damaĝas homojn, por pace pasigi la tagon homoj devas alpreni diversajn manierojn, ekzemple vesti sin per ruĝaj vestoj kaj bruligi krakilojn, por elpeli la monstron Jaro. Pasiginte la lastan tagon, oni povas glate eniri en novan jaron.
Kiel oni kreis la monstron Jaro? Ĉar ĉinoj amas favoran aŭspicion, parnombroj signifas feliĉon, kaj primo signifas malbonan aŭguron, tial ĉinoj esperas, ke ĉiuj aferoj povas duopliĝi. Do en la tago de la 1-a de la 1-a monato, 1 estas primo, kompreneble signifas malfeliĉon. Tial ĉinoj opiniis, ke la 1 en la 1-a de la 1-a monato estas monstro, kaj la nomo de la monstro estas Jaro. Ĉiujare la monstro Jaro damaĝas homojn unufoje, iutage, ĝi venis al iu domo kaj celis damaĝi iun knabon, la knabo tre timis kaj haste verŝis akvon, tiam oni per bambuo faris fajron, blulanta bambuo renkontis akvon, tial aperis la sono Pilipala, la monstro Jaro estis timigata kaj konfuzite forkuris. De tiam naskiĝis la kutimo, ke oni bruligu krakilojn por festi novjaron. Bruligo de krakiloj ne nur celas eviti malfeliĉon, sed ankaŭ estas unu el la festaj manieroj.
Nun ruĝo estas ĝojiga koloro por ĉinoj. Ne nur Han-nacieco festas Printempan Feston, en la historio, plej multaj naciecoj de Ĉinio festis la feston. Nun ne nur ĉinaj 56 naciecoj festas, sed ankaŭ iuj aziaj landoj festas Printempan Feston. La temo de Printempa Festo estas adiaŭo al la lasta jaro kaj bonvenigo al la nova jaro. Ĉinoj ŝatas kune kun familianoj manĝi ĝaŭziojn en Printempa Festo.
Manĝaĵo por Printempa Festo---Ĝaŭzio
En la dinastio Song, oni titolis ĉekon Jiaozi, la prononco de la manĝaĵo ĝaŭzio estas simila al la prononco de la ĉeko Jiaozi. Kaj la figuro estas simila al la figuro de iu mono Yuanbao en la ĉina antikvo, tial manĝo de ĝaŭzio signifas riĉecon. Kvankam la farĉo de ĝaŭziojn estas diferenca, ekzemple riĉuloj faris viandon kiel la farĉon kaj malriĉulo faris vegetaran farĉon, tamen la aspekto de ĝaŭzio, estas sama. Tio montras egalecon. Do ĉu riĉula ĉu malriĉula manĝo de ĝaŭzio esprimas feston de novjaro. Ĝaŭzioj postulas esti boligata sen bruo, sed ne vaporumataj, ĉar laŭ la ĉina lingvo, la prononco de vaporumo kaj bruo estas simila al la prononco de disputo, tial vaporumo kaj bruo de ĝaŭziojn estas ne bona. Ĉinoj titolas hakon de farĉo "paco en ĉiu jaro", volvon de farĉo "volvo de malbonaj aferoj", kiam la akvo por boligi ĝaŭziojn bolas, tio estas titolita "veno de feliĉaj aferoj", kaj kiam oni metas jam kuiritajn ĝaŭziojn en pladon, tio estas titolita "enprovizejo de mono Yuanbao". Ĉiuj homoj manĝas ĝaŭziojn en la sama tempo, kune ĝuas la feliĉon. Tial ĝaŭzio estas ŝatata manĝaĵo de ĉinoj en la Printempa Festo.