• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-04 08:52:39    
Pri Verkado de Zhao Shuli

CRI
Kara samideano, hodiaǔ ni parolu plu pri la verkado de Zhao Shuli, kiu ludis gravan rolon ankaǔ en la historio de la moderna literaturo de Ĉinio!
Maje de 1943, eldoniĝis lia novelo "Edziĝo de Erhejĉjo" (Vi povas legi ĝin en la "Ĉina Antologio", 1919—1949). Sed antaǔ sia eldoniĝo ĝi jam aperis kiel kanto-rakonto de blindula trupo. Post 5 monatoj naskiĝis romano titolita "Ritmaĵoj de Li Youcai", kiel ĉefverko en liberigitaj regionoj.
Vintre de 1945, publikiĝis lia romano titolita "Ŝanĝiĝo de la Vilaĝo Lijiazhuang". Poste li verkis multe da elstaraj noveloj, kiaj "Liberiĝo de Meng Xiangying", "La Planko", "1944" kaj "Fugui" (en 1946), "Direktoreto", "Perverso ne Povas Venki Noblon" (1948), "Trezora Heredaĵo" kaj "Gardado de Vidvino Tian al Kukurboj" (1949). En tiuj jaroj li fervore marŝis en la direkto al tio, ke la literaturo servu al la laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj; akiris abundajn fruktojn kaj gajnis vastan aplaǔdadon. Kial? Li intime konis la ĉiutagan vivon de kamparanoj kaj profunde komprenis ilian psikon, firme tenante realisman principon. En la jaro 1959 li diris en sia artikolo titolita "Tio Apenaǔ Povas Esti Sperto": "En la procezo de laborado por la amasoj min ofte trafis problemo nepre solvenda tamen malfacile traktebla. Sekve tia problemo fariĝis temo pri kiu mi ekintencis verki ion." Efektive, en sia vivo li verkis ankaǔ multe da artikoloj pri siaj spertoj. Inter ili la plej gravaj estas tiuj pecoj titolitaj respektive "Tiel Nomataj Spertoj", "Antaǔ kaj post Verkado de Sanliwan" kaj "Kelkaj Problemoj en Nuna Verkado", en kiuj li sisteme prezentis siajn riĉajn spertojn pri la verkado kaj profundajn apartajn pensojn pri la literaturo kaj arto.
Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, li ankoraǔ persiste tenis la vastegan kamparon kiel bazon de la vivo kaj verkado. Kaj, ekde 1961, li kumule laboris kiel vilaĝa kadro, ĝis la 23-a de septembro, 1970, tago en kiu li falis en la alian mondon pro kruela persekutado fare de... en la vandala "kultura revolucio".
Pri kio li kulpis? Ĉu pri tio, ke li, sekvante la marŝadon de la epoko kaj havante novan disvolviĝon de la verkado, ankoraǔ kunfandiĝe intimis al vilaĝaj ordinaruloj? Absurde! Ĉu pri tio, ke li aperigis tiom da "venenaj herboj" (verdiktaj vortoj de iuj uloj!), kiaj la romano "Sanliwan" (1955), "La Groto Lingquan" (1958), "La Sama Kvoto" (1959), "Ne Kateneblaj Manoj" (1960), "La Praktikema Pan Yongfu" (1961), "Reciproka Ekspertizo" (1962) kaj "Vendado de Tabakaj Folioj" (1964)? Tiom pli absurde!
Ho, ridetu, estimata verkisto! Ridetu por la nova epoko!
Siatempe li estis vere popola verkisto, intima amiko de kamparanoj.