• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-04 15:37:19    
Rakonto de 12 bestoj en la trandicia ĉina kalendaro

cri
La 12 bestoj laŭvice estas: rato, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. Koko estas la nunnura birdo en la 12 bestoj. Laŭ legendo, kiam Ĉina Dio Yudi nomumis 12 bestojn reprezentantajn la jarojn, li ne konsideris birdojn. Iutage, reĝo de kokoj vidis, ke ĉevalo, kiu jam estis nomumata reprezentanta jarojn, estas ŝatata de la homaro, li tre envias la ĉevalon. La ĉevalo sciigis la reĝon de koko, ke estas facile akiri la amon de la homaro, nur ke li ludu sian superecon kaj servu por la homaro. La reĝo de kokoj pensis, "Mi havas bonan voĉon, ĉu per ĉi tiu supereco mi servu la homaron?" Tial ĉiumatene, la reĝo de kokoj kantas kaj vekas homojn tago post tago, ĝuste pro tio homoj tre dankas la reĝon de kokoj. La Ĉina Dio sciis la aferon, por premii la reĝon de kokoj, li escepte konsentis ke la reĝo de kokoj partoprenu en la konkurso pri 12 bestoj reprezentantaj jarojn. Tial hodiaŭ koko estas unu el la 12 bestoj reprezentantaj jarojn.
Rakonto de orkoko
Laŭ legendo, la Ĉina Dio Yudi antaŭe estis ordinara homo, li nomiĝi Zhang Boren, li faris multajn bonajn aferojn, sciinte tion, la dio de Budaismo Rulai, la dio de Taoismo Taishanglaojun kaj la ĉina popoldio Jiang Taigong kune nomumis lin Ĉina Dio Yudi. Zhang Boren fariĝis dio, ankaŭ la koko, nomita orkoko, bredata de li, flugis al la ĉielo. De tiam oni titolas kokon orkoko.
5 bonaj kvalitoj de koko
En la ĉina lingvo, la prononco de la vorto koko estas simila al la prononco de la vorto feliĉo. Tial koko signifas feliĉon. Kompreneble la jaro de koko estas la feliĉiga jaro. En la ĉina antikveco, ĉinoj donis al koko multajn signifojn.
Ĉinoj opinias, ke koko havas 5 bonajn kvalitojn. La ruĝa kokokresto montras, ke koko havas bonan literaturan kvaliton. La ungoj de koko estas lertaj en batado, tio montras la militan kapablon. Koko kuraĝas bati malamikojn, li havas kuraĝecon. Trovinte manĝaĵon, li petas aliajn partnerojn kune manĝi, li havas humanan koron kaj ĉiumatene li vekas homojn, neniam prokrastas tion nek forgesas sian devon, tial li havas fidelecon. Bona literatura kvalito, milita kapablo, kuraĝeco, humana koro kaj fideleco estas la 5 bonaj kvalitoj de koko. Ĝuste pro la 5 bonaj kvalitoj, ĉinoj tre amas kokon.
1  2