• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-04 20:23:39    
Lasta monato laŭ luna kalendaro kaj ĉina tradicia festo "La Lasta Oka"

cri
Komenciĝis jam la nova jaro, la jaro 2005 laŭ la internacia kalendaro. Tamen por la ĉinoj estas ankoraŭ alia kalendaro. Ĉi-foje la nova jaro lau la alia kalendaro komenciĝis en la 9-a de februaro. La Printempa Festo estas unu el la plej grandiozaj festoj de la ĉinoj en la jaro. Por tiu ĉi tradicia novjara festo oni ĝuas plej longajn feriojn kaj festas plej diverse kaj pompe. Laŭkutime la tradicia novjara festo daŭras pli ol duonan monaton, inter la popolanoj, precipe kamparanoj, ĝi daŭras eĉ pli longe.

Ĝenerale dirite, la Printempa Festo estas nur en la unua tago de la jaro. Sed fakte en la lasta monato de la jaro la homoj jam komencis sin prepari por la nova jaro, tial la Printempa Festo fariĝis la plej longdaŭra festo de la ĉinoj.

La lasta monato estas alinomata "kulta monato". Esplorado pri la historio montras, ke prauloj kultis prapatrojn kaj diversajn diojn en tiu monato, do oni nomis tiun monaton "kulta monato".

En pratempo la produktopovo estis tre mizera, kaj la prauloj tute ne povis mastri sian sorton, do ili prenis kiel diojn la naturaĵojn, kiuj povis influi aŭ decidi la rikolton. En jarfino, post ĉiuj kampaj laboroj, la prauloj faris "jarfinan kultadon" por danki la prapatrojn pro ilia patronado kaj la diojn de la naturo pro ilia favoro kaj peti bonan rikolton en la venonta jaro.

La prauloj kultis multajn diojn. Krom dioj en la naturo, la prauloj kultadis ankaŭ multajn aliajn diojn en la hejmo. La unua kultata dio estis "hejma dio", nome la spiritoj de la prapatroj de la familio. Iliaj nomoj estis skribitaj sur ligna tabuleto, kiun oni metis en niĉon sur la fronta muro de la sidoĉambro.

Ambaŭflanke de la tabuleto estis riĉiga dio kaj Avalokiteŝvaro. Krom tiuj dioj, la prauloj kultis ankaŭ pordodion, kuirejan dion, litodion, fartodion. Unuvorte, la prauloj vivis inter amaso da dioj kaj ĉiuj dioj estis kultendaj. La lasta monato fariĝis la plej okupa pro diversaj kultadoj. Iom post iom la homoj ankaŭ faris diversajn amuzadojn tra la tuta lando krom kulti prapatrojn kaj diojn. Kaj jam en Han-dinastio antaŭ 2 000 jaroj, tute populariĝis la tutlanda festado de la lasta monato. Tiam la registaro ŝatis, ke la popolo havu belajn vestojn, abundajn manĝaĵojn kaj plezuran bankedon, por manifesti la prosperon de la lando. Hodiaŭ la kulto al dioj jam arkaikiĝis aŭ ŝanĝiĝis en la enhavo, ekzemple purigi la domon, pendigi novjaran pentraĵon kaj versparon, eksplodigi petardojn, maldormi tra la lasta nokto de la jaro, saluti parencojn kaj amikojn, distri per drako- kaj leon-dancoj. Tiu moro herediĝas, kaj ĝenerala kultado al dioj jam turniĝis en amuzadon de la popolo.

La prauloj komencis la vintran kultadon en la 8-a de la 12-a monato. La 8-a de tiu ĉi monato estas ankaŭ tradicia festo, kiu iusence rolas kiel preludo de la Printempa festo.

La festo "La Lasta Oka" havas longan historion. Ĉinoj, precipe la hanoj festas ĝin jam de la 5-a jarcento. Laŭ historiaj notoj, por tiu ĉi festo oni devas oferi ĉasaĵojn al siaj prapatroj.

Nun la ĉinoj prenas tiun ĉi feston kiel signon de alveno de la tradicia novjara festo. En tiu festotago oni kutimas manĝi tradician dolĉan kaĉon. Pri la kaĉo cirkulas diversaj legendoj. La plej vaste cirkulanta el ili estas tio, ke oni manĝas la kaĉon por rememori la Budhon. Legendo diras, ke en la antikva Hindio la princo Gotamo, t. e. la Budho, pene klopodadis por trovi veron liberigi la homojn el la suferoj de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Li rezignis la kronon kaj vojaĝis al ĉiuj montoj de Hindio por viziti kapablulojn. La 8-an de la lasta monato de tiu jaro li alvenis al la rivero Nilian kaj pro laceco kaj malsato svenfalis surteren. Iu paŝtistino savis lin kaj kuiris kaĉon el la de si kunportitaj grenoj kun sovaĝfruktoj. Ŝi manĝigis lin. Kiam li reakiris sian konscion kaj sentis sin refreŝigita, li fariĝis komplete konscia sekve budaiĝis. Ekde tiam budaistoj prenas la 8-an de la lasta monato tago de budaiĝo. Post kiam Budaismo estis enkondukita en Ĉinion, ĉiujare okaze de la 8-a de lasta monato, ĉiuj temploj preparas kaĉon el rizo kaj sekigitaj fruktoj por oferi ĝin al la budho. Ankaŭ la laikoj imitante la budaistojn preparas similan kaĉon. En la ĉina feŭda socio, okaze de tiu ĉi festo ankaŭ la imperiestroj ordonis prepari tian kaĉon por disdoni ĝin al la korteganoj kaj oficistoj.

La popolanoj preparas tiun ĉi festan kaĉon antaŭ ĉio por oferi ĝin al la Budho, due por donaci reciproke inter parencoj, amikoj kaj najbaroj kaj fine por mem manĝi. La kaĉo havas multajn specojn. Ĝenerale oni preparas la kaĉon el pizo, azukio, radiato, milio, rizo, sorgo plus jujubo, kaŝtano kaj aliaj sekaj fruktoj. Por ke la kaĉo estu bongusta, oni kuiras ĝin sufiĉe longe sur la forno per malgranda fajro. Kiam la kaĉo estas finfarita, oni aldonas al ĝi ankaŭ sukeron kaj marmeladon el rozo kaj aroma osmanto. Dum manĝado iuj ŝatas meti en la kaĉon konfitaĵon, nukskernon kaj pinsemkernon. La kaĉo estas dolĉe bongusta kaj okulplaĉa. Kia agrablo estas, ke ĉiuj familianoj sidas ĉirkaŭ la tablo kaj manĝas la varman, dolĉan kaj aroman festan kaĉon, malgraŭ la frosto eksterdome.

Okaze de tiu ĉi festo en la norda Ĉinio oni kutimas ankaŭ pekli ajlerojn en vinagro. En la 8-a de la lasta monato oni metas ajlerojn en vazon plenplenan de vinagro, poste fermas la vazon kaj metas ĝin en varmetan ĉambron. Post ĉirkaŭ 20 tagoj, venas baldaŭ la novjara festo, la Printempa Festo. Por tiu ĉi festo oni tradicie manĝas specialan festan manĝaĵon Jiaozi. Tiam oni elprenas la jam bone peklitajn ajlerojn, kiuj aspektas smeralde verdaj. Antaŭvespere de la novajara tago, kiam la tuta familio kolektiĝas por adiaŭi la malnovan jaron kaj bonvenigi la novan jaron, oni kutimas manĝi jiaozi-ojn kun peklitaj ajleroj.

Kutime oni prenis la unuan tagon de la unua monato kiel la grandan novjaran feston kaj la 23-an de la "kulta monato" kiel la malgrandan novjaran feston, aŭ "antaŭfeston". En la 1-a tago oni kultis la kuirejan dion, delegiton de la ĉiela imperiestro por kontrolo de la konduto de la homoj, kaj en la 23-a de la monato li devis iri al la ĉiela imperiestro por raporti pri la faroj de la homoj, kaj la ĉiela imperiestro premiis aŭ punis la homojn laŭ lia raporto. Tial la homoj devis regali la kuirejan dion per abunda festeno, por ke li faru favoran raporton.

La figuro de la kuireja dio estis ksilografie presita sur kolora papero kaj gluita supre de kameno, kaj ambaŭflanke estis distiko "Sur la ĉielo raportu favore; sur la tero kontrolu feliĉige".

Post la malgranda novjara festo oni devis fari purigadon. Ĝi originis de antikva ekzorco celanta forpeli malsanon. En Ming-dinastio purigado estis difinita kiel unu el la ritoj. Oni faris purigadon ne nur por bonvenigi la diojn, sed ankaŭ por forbalai malfeliĉon. En la lasta tago de la malvona jaro kaj unuaj tri tagoj de la nova jaro oni ne faris balaadon kredante, ke balaado forbalaos ankaŭ riĉecon kaj feliĉon.