• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-04 20:35:52    
Kohero donas forton

cri

Kvankam Ĉinio estas grava ŝtala lando, tamen neniu el ĝiaj ŝtalaj kompanioj okupas rimarkindan lokon en la listo de famaj ŝtalaj entreprenoj de la mondo.

La jara ŝtala produktokvanto de Ĉinio estas 100 milionoj da tunoj. Kvankam Ĉinio estas grava ŝtala lando, tamen neniu el ĝiaj ŝtalaj kompanioj okupas rimarkindan lokon en la listo de famaj ŝtalaj entreprenoj de la mondo, ĉar iliaj produktaĵoj estas malfortaj en konkurenco iaflanke kun tiuj de alilandaj entreprenoj.

La Baoŝan-a Ŝtala Kompanio de Ŝanhajo estas la plej granda ŝtala entrepreno en Ĉinio, sed la de ĝi produktita stanita lado ne estas taŭga por fari facile malfermeblan skatolon, kvankam taŭga por fari skatolojn de biskvitoj kaj teo. La simila stato estas vaste vidata en la ŝtataj entreprenoj de Ĉinio. Ĝuste pro tio Ĉinio ankoraŭ ne okupas frapantan lokon en la internacia ŝtala merkato kaj ĝiaj multaj entreprenoj havas multajn malfacilojn dum konkurenco en la enlanda merkato.

Tial por pliigi la skalon de la entreprenoj kaj konkurencemon estas nepre necese grupigi la industriajn kompaniojn.

La Unua Autofabriko de Ĉangĉun, nordorienta Ĉinio, estas la plej frue fondita aŭtofabriko de Ĉinio. La de ĝi produktitaj kamionoj kun marko "Jiefang" kaj personaŭtoj kun marko "Hongqi" estas famaj tra la lando. Ekde 1992 la fabriko aneksis 25 aŭtofabrikojn, kio multe pliigis ĝian forton kaj dank' al tio ĝi fariĝis la plej granda produktejo de mezgrandaj, leĝeraj kaj personaj aŭtoj en Ĉinio.

Kvankam la Ĝenerala Petrol-kemia Kompanio Yangzi, la Unuigita Kemi-fibra Industria Kompanio Yizheng k.a. situas en sama regiono, tamen ilin gvidis malsamaj departementoj antue. Por rompi la dispozicion malfavoran al la produktado, aŭtune de 1997 la tieaj 4 entreprenoj unuigis sin en grandan ole-kemian industrian kompanion (grupon) kun totala kapitalo de 54 miliardoj da juanoj. La jara produktokvanto de oleo, kemia sterko kaj poliestero de la grupo okupas la unuan lokon en Ĉinio.

Estas ankoraŭ multaj aliaj entreprenoj, kiuj suriris la vojon de grupiĝo, inter kiuj estas Haier de Qingdao. Tiu ĉi entrepreno, kiu antaŭe produktis ĉefe fridujojn, aneksis dekkelkajn entreprenojn en kelkaj jaroj kaj ĝiaj varoj nun vendiĝas en pli ol 40 landoj. La entrepreno de aŭtomataj lavmaŝinoj kun marko "Cigneto" de la urbo Wuxi, Jiangsu-provinco, estas la plej granda fabriko de la samtipaj lavmaŝinoj kaj ĝiaj produktaĵoj vendiĝas en pli ol 30 landoj. La koloraj televidiloj kun marko "Ĉanĝong" produktitaj en la urbo Mianyang, Siĉuan-provinco, fariĝis la plej famaj tra la tuta lando kaj havas grandan debiton en la ĉina merkato. Kaj per tio Ĉanĝong komplete frakasis la intencon de iuj alilandaj entreprenoj "bankrotigi Ĉanĝong en 5 jaroj".

La ĉina ekonomio ĉe la turniĝo de la 20-a al la 21-a jarcento bezonas novan aranĝon, dum la disvolviĝo de ekonomio kaj profundiĝo de la reformado de Ĉinio donas bonajn ŝancojn por refoja aranĝo de kapitaloj kaj produktoj de la entreprenoj. La grupiĝo de la ĉinaj entreprenoj eniros en novan etapon.