• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-07 15:21:45    
Montara Blankpantalona Yao-nacieco(foto)

cri

Lokaj Yao-naciecanoj ŝatas surmeti blankan pantalonon, pro tio oni nomas ilin "la Blankpantalona Yao-nacieco", kiu estas unu el multaj branĉoj de Yao-nacieco. En hodiaŭa programero ni iru al la montvilaĝo Manjiang, kiu estas tre tipa vilaĝo de la Blankpantalona Yao-nacieco. Enirinte la vilaĝon vi trovos, ke ĉiuj tieaj homoj portas blankan pantalonon, ili iras en verda arbaro kaj vivas plezure.

En tiu vilaĝo kun pli ol 40 familioj ni mire trovis, ke viroj aŭ virinoj, ĉiuj havas longan hararon, nigran kaj belegan. Estro de la vilaĝo Lu Chengzhong diris al ni: "Tri jarojn post kiam edziĝis viroj de nia nacieco, ili ekkonservis longajn harojn. Ni lavas la harojn ne per ŝampuo, sed per la akvo restanta post lavado de rizo dum distilo de vino. Tia lavo konservas la haron nigra.

Al lokaj homoj vino ne mankigeblas. Lu Chengzhong konigis al ni, ke en la vilaĝo preskaŭ ĉiuj familioj distilas vinon, lia rizvino ĝuas famecon en la proksima loko kaj dum foiro li ofte vendas ĝin.

Nun vi aŭdas parolon de Lu Chengzhong kun amikoj kiam li vendis vinon en la foiro. Al malnovaj amikoj drinkante li esprimis ĝojon de la renkontiĝo. Tiu foiro formita de la blankpantalona Yao-nacieco havas sian apartecon. Kutime la foiro funkcias en du partoj, la taga kaj la vespera, tage oni ĉefe interŝanĝas varojn, sed vespere oni reciproke komunikas senton.

Dum la taga foiro oni okupas sin pri eksponado de varoj, vino, legomoj kaj fruktoj, ĉiuj vendeblas. Modesta rigardo, elkora rido, plezuro de la amika renkontiĝo ĉie regas. Promenante en la foiro vi sentus, ke homoj vizitas la foiron ne por komercado, sed por gajni ĝojon per diversaj manieroj.

Kompare kun vigleco de la taga foiro, vespere la fenomeno estis iom milda. Gejunuloj grupe kantis en antifona stilo, per kantado ili esprimis reciprokan senton. Tia kantado ofte sukcesigis geedziĝon. Lu Chengzhong konis sian edzinon Lu Xiaomei ĝuste tiamaniere. Antaŭ pli ol dek jaroj ili konatiĝis en la kantado dum la foiro, poste Lu Xiaomei edziniĝis al li de la proksima vilaĝo.

Lu Xiaomei kiel patrino de du infanoj aspektas ankoraŭ tre juna kaj bela. Neparolema ŝi lertas en ellaborado de vestoj kaj ornamaĵoj, en la hejmo eksponiĝas multaj delikataj vestoj kaj ornamaĵoj, faritaj de ŝi. Iam ŝi vendis iujn el ili al la vojaĝantoj pro komplezo. Tamen plejparte ŝi preferas bele ornami siajn infanojn. Ŝia filino lernanta en la elementa lernejo posedas kelkajn kompletojn da vestoj bele faritaj de ŝi.

En regiono de la Blankpantalona Yao-nacieco vivas iu arbo, kies viskozaĵo estas unu el materialoj por ellaboro de la vestoj kaj ornamaĵoj. Estas tre interese, ke tiuj arboj vivas nur tie, kie loĝas la Yao-naciecanoj. Iam oni provis planti ĝin al alia loko, sed tute ne sukcesis. Kvazaŭ ili komprenus parolon de la homoj, sen konata voĉo ili ne kreskas. Ĝis nun eĉ botanikisto ne scias ĝian ĝustan nomon, oni siatempe klasifikis ĝin al cedrelaj arboj. Lu Xiaomei kaj la kolegoj akiris viskozaĵon de la arboj kaj miksis ĝin kun iom da bovoleo. Kiam ili faris vestojn, per speciala peniko ili pentris bildojn sur blanka ŝtofo. Post tinkturado, boligado, infuzado, la ŝtofo fariĝis blank-nigra, poste oni brodis sur ĝi. Kutime fari kompleton da vestoj bezonas pli ol 30 procedojn.

En serenaj tagoj virinoj de la vilaĝo lavas vestojn ĉe la monta rivereto babilante, tie oni reciproke informis mesaĝojn kaj novaĵojn okazintajn en la vilaĝo. Oni partoprenis en tiu lavado kiel en ĝoja kunveno.

Sociologiisto trovis, ke en regiono de la Blankpantalona Yao-nacieco ankoraŭ restas kultura informo de la transira periodo de matriarka socio al la patriarkeca socio. Post klopodo de la diversaj rondoj en la vilaĝo Manjiang oni fondis ekologian muzeon por konservi tieajn apartajn kutimojn kaj morojn. Lu Chengzhong diris al ni, ke la Blankpantalona Yao-nacieco havas 30 milojn da loĝantoj, kiuj plejparte loĝas en proksimaj montvilaĝoj. Nun multaj homoj ŝatas vojaĝi al tie kaj la lokaj junuloj eliris de la montvilaĝo por trovi laboron. Iuj moroj konservitaj dum centoj da jaroj neeviteble malaperiĝis iom post iom, iuj ankoraŭ restas. Almontrante pordon de iu familio, sur ĝi estas metitaj pajloj, Lu Chengzhong diris al ni, ke pajloj sur la pordo signifas, ke iu de la familio malsaniĝas aŭ io okazas, oni prenas tian markon por danke rifuzi gastojn. Li diris, ke tia antikva marko jam daŭras en la montvilaĝo kelkcent jarojn.

Por Yao-nacieco, kiu ne havas sian skriblingvon, eble ĉio estus lingvo, se vi zorgeme aŭskultas kaj spertas ĝin.