• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-07 15:59:51    
Petarda Festo de la Dung-oj

cri

La petarda Festo estas la plej agrabla festo de la dung-oj. La festo startis antaŭ pli ol 100 jaroj. Oni diras, ke komence de la regperiodo de la Qing-dinastia imperiestro Gŭangŝju (1875-1908 sur trono), Fulu en Sanĝjang-guberio de Gŭangŝji jam estis distribua centro de ligno kaj komerca punkto. Por vigligi negocadon, lokaj komercistoj petardis en la 3-a de la tria monato de ĉiu jaro laŭ luna kalendaro por allogi klientojn. Tiu, kiu kaptis ĵus uzitan petardon, estis honorita kaj premiita per vino, viando, ovo kaj aliaj. La moro herediĝis jaron post jaro kaj formiĝis tradicia Petarda Festo.

La festo datiĝas malsame en diversaj lokoj, aŭ en la 3-a de la unua monato, aŭ en al 2-a de la dua monato, aŭ en la 3-a de la tria monato, aŭ en la 26-a de la deka monato. Unu-du tagojn antaŭ la festo, oni jam alvenas de malproksime al la difinita loko kaj loĝas en la hejmo de siaj parencoj kaj amikoj por renkonti la momenton de la celebrado.

Matene de la festotago, en vilaĝoj regas gajeco. Oni sin vestas bele: knabinoj portas novajn broditajn vestojn kaj arĝente brilajn ornamojn; kaj knabegoj portas nigran jakon, blankan pantalonon kaj krurvindojn. Sur placo oni starigas kolorajn flagojn, konstruas scenejojn. Profestiaj kaj amatoraj artistoj ludas surnanon, tamburas kaj gongas kaj prezentas dung-naciecajn teatraĵojn. Krome diversspecaj bufedoj punktiĝas ĉie sur la stratoj. Ankaŭ proksimaj alinaciecaj vilaĝanoj alvenas por kunfestado, kio donas pli da varma etoso al la festo.

Petardado estas la ĉefa aktivado en la festo. La petardo estas farita el pulvo entenata en fera tubo ene kun malgranda fera ringo volvita per ruĝaj kaj verdaj fadenoj simbolanta feliĉon. Oni petardas trifoje. Ĉiufoje, kun bruego la fera ringo pafiĝas al la ĉielo kaj la ĉeestantaj homamasoj huraas. Kiam la ringo falas teren, la longe atendantaj knabegoj ĵetiĝas antaŭen por kapti ĝin. La homamasoj torentas jen okcidenten, jen orienten, sekvante la falantan feran ringon. Foje la ringo falas en riveron, la knabegoj konkure sin ĵetas en la akvon. Sukcesas tiu, kiu kaptas la ringon, lerte evitas siajn rivalojn kaj atingas la cellokon. Tial oni nomas la Petardan Feston ankaŭ Festo de Kaptado de Petardo. Maljunuloj donas premion al la sukcesinto kaj la lasta estas respektata de la publiko.

La kaptadon de petardo sekvas diversaj amuzaj kaj sportaj aktivadoj. Konkurso iras inter diversaj vilaĝoj pri ludo de ŝeng-oj (speco de blovinstrumento) altaj je metroj aŭ dekoj da metroj kaj elegante faritaj malgrandaj ŝeng-oj. Junuloj kaj junulinoj aŭ konkursas en pafado, aŭ kantas kaj dancas. Iuj alterne kantas popolkantojn por esprimi sian korinklinon. Dume mezaĝuloj kaj maljunuloj trinkas vinon, spektas teatraĵon, ludas ŝakon aŭ luktigas birdojn. Krome, dum la festotago viglas ankaŭ interŝanĝo de materialoj.

Vesperiĝas. Lampoj prilumas la dung-ajn vilaĝojn. Gajaj homoj ankoraŭ spektas dung-an teatraĵon kaj filmon; el lignaj etaĝdomoj aŭdiĝas ĉarmaj popolkantoj kaj melodioj produktitaj de bivo kaj ŝeng-o.