• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-07 16:42:53    
Nova fako kaj nova kulturo (1)

cri

Sekve de disvolviĝo de la sociaj produktaj fortoj, en la lastaj jaroj la strukturo de la interreta teknita industrio de Ĉinio grande reformiĝis, ankaŭ multe ŝanĝiĝis profesio, aĝo kaj bezono de ĉinaj surretaj vizitantoj, simpla aplikado de interreto, ekzemple ricevo kaj sendo de interretaj poŝtaĵoj, jam estis historio. Surretaj vizitantoj senĉese strebas postulojn pli novajn kaj pli altajn, inkluzive de postulo pri komercado, ili postulas aĉeti bezonaĵojn same kiel en la reala vivo, eĉ aĉeti tiujn ne akireblajn en la reala vivo. Tial, naskiĝis la nova fako --- interreta komerco. Nuntempe la nombro de interretaj komercistoj de Ĉinio estas konsiderinda kaj la interreta komerco fariĝos ĉefa fluo paŝo post paŝo. Interretaj komercistoj reprezentas ne nur tute novan manieron de vivo, sed ankaŭ novan fakon.

"Profesio", en la vortaro, signifas: laboro okupanta la homon kiel ĉefa origino de la vivo.

La homoj eble demandas, kial naskiĝis interreta komerco? Administranto de departemento pri interreta komerco de la retejo 263, fama retejo de Ĉinio, s-ro Sun Hao opinias, ke kompare kun la tradicia komerco, la interreta komerco havas siajn proprajn trajtojn kaj superecon, tial ĝi rapide disvolviĝis en Ĉinio en la lastaj jaroj. Li diris:

"Unue, pere de interreto, entreprenoj povas redukti koston de produktoj en aĉetado kaj vendado kaj stokan koston, cetere, entreprenoj povas dissendi informojn pri produktoj ĝustatempe al klientoj de la tuta mondo, tio plivastigas vendan kanalon; due, interreta komerco alportas al klientoj pli multe da praktikaj utiloj kaj oportuno, klientoj povas aĉeti produktojn en pli malalta prezo;surreta vendado kutime praktikas rektan atingon de komercaĵoj, klientoj povas fari konsumadon en hejmo; tradicia komerco estas limigita de tempo, loko kaj spaco, Ĉinio havas vastan teritorion, la ekonomio rapide disvolviĝas, estas pli kaj pli alta postulo de la homoj al kvalito de la vivo, kvankam en grandaj urboj, same kiel Pekino kaj Ŝanhajo, oni povas facile fari aĉetadon, tamen la loĝantoj de malgrandaj urbetoj estas limigitaj de manko de la tradicia komerco, tamen interreto povas solvi menciitajn problemojn. Due, sekso, aĝo, lerna historio kaj ŝanĝo de strukturo de surretaj vizitantoj kondukis, ke la interreto ne sin limigis simple en sia plej fundamenta funkcio."

Nuntempe, bezonoj kaj interesoj de surretaj vizitantoj estas pli kaj pli disaj kaj konkretaj, tio postulas, ke interreto liveru al ili iun plantformon. En la nuna epoko kun prospera disvolviĝo de la merkato de interreta komerco, kompreneble naskiĝis nova profesio----interreta komercisto. Surreta konsumado ne nur reprezentas modan kaj rapidan vivmanieron, sed ankaŭ enkorpigas modernan diĝitan kulturon. Ekzisto de interreta komerco ĝuste montras popolamasan stilon de la interreta komerco al la homoj kaj faris la interretan komercon kiel parton de la vivo de ordinaraj loĝantoj.

S-ino Yang Jie spertis tian diĝitan revolucion. Antaŭ 10 jaroj, s-ino Yang Jie estis ordinara funkciulo kaj pasigis regulan vivon. Dank'al komercaĵa fonto el amiko, ŝi kondukis magazenon por vendi litaĵojn en libera tempo, tamen variema ŝanĝo de la merkato malprofitigis ŝin. Antaŭ kelkaj jaroj, sekve de apero de la unua speciala interreta negoca platformo de Ĉinio---Ebay.com, Yang Jie havis ŝancon aĉeti iujn aĵojn surrete. Iom post iom, ŝi prove surretigis siajn flanken lasitajn aĵojn. Post nelonge, tiuj aĵoj estis aĉetitaj. Ekde tiu momento, Yang Jie trovis ĝojon kaj serenon el surreta negoco. Tial ŝi rezignis la 10-jaran oficon, fermis la litaĵan magazenon kaj tutkore fariĝis interreta komercisto hejme. Nun ŝi fiere diris al ni:

"Mi estas ĉiutempa interreta komercisto, la plej granda ĝojo alportita de la interreto al mi estas libereco, kiu estas plej dezirata de mi. Kvankam mi laboris kiel funkciulo je 10 jaroj, tamen mi ne volas tian vivon, la nuna vivo ĝuste konformas al mia volo."