• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-07 20:08:19    
Ĉina taŭisma sankta monto Wudang ( 2 )

cri
Legendo diras:

"Post kiam la Ora Halo estis finkonstruita, oni devis skulpti statuon de la dio Zhenwu. Sed kian figuron la dio havas? Neniu sciis. Ĉar la dio estis fikcita. Iuj metiartistoj skulptis la dion kiel anĝelon, aliaj figuris la dion kiel demonon. Pro malkontentiĝo, la imperiestro Chengzu koleriĝis kaj mortigis multajn metiartistojn. Poste iu sagaca metiartisto konsciis penson de la imperiestro. Kiam li havis aŭdiencon ĉe la imperiestro, la lasta ĵus finis banon. Surgenuante ĉe la piedoj de la imperiestro, la metiartisto diris, ke li vidis nur la piedojn de la dio, sed ne la vizaĝon. La imperiestro Chengzu respondis, ke li levu sian kapon por rigardi la dian vizaĝon. Sekve la metiartisto skulptis la statuon de la dio Zhenwu laŭ la aspekto de la imperiestro Chengzu vidita en tiu aŭdienca tago. Tio ja estas kaŭzo, kial ĉiuj statuoj de la dio Zhenwu sur la monto Wudang havas disfalantajn harojn kaj nudajn piedojn."

Apud la Ora Halo mi vidis belan du-etaĝan konstruaĵon kun ligna strukturo. Ĉe ĝiaj tegmentrandoj videblas belaj reliefoj. Kvankam ilia koloro paliĝis, tamen diversaj figuroj sur ili ankoraŭ aspektas vivece kaj delikate. Jen estas loko por litaniado kaj konservado de sutro, nomata Sutro-kaŝa Pavilono.

S-ro Li Wuzhou estas historiisto. Rigardante la pavilonon li diris kun admiro:

"La pavilono estas tre bone konservata. Spite la 600-jaran metamorfozon, ĝi rezervas la veran arkitekturan stilon de la dinastio Ming, enkorpigante brilan historian kulturon."

Sur la monto Wudang ofte vidiĝas taŭistoj sin vestitaj per la longa robo, kun la hartubero fiksita per la bambua harpinglo. Eble pro absorbita sinhardado sur la monto Wudang, ili aspektas trankvile kaj agrable. Intervjuate, iu taŭisto diris al mi:

"Mi aĝas pli ol 30 jarojn kaj taŭistiĝis antaŭ 4 jaroj. Kiel ajn komforta estas la hejma vivo, mi tamen ĉiam sentis min malĝoje. Post alveno ĉi tien, mia koro sereniĝis. Eble tio estas sorto antaŭdestinita? Mi kredas, jes!"

Laŭ lia rakonto, sur la monto Wudang estas pli ol cent taŭistoj, el ili iuj lernas la taŭisman muzikon, aliaj studas klasikajn verkojn, ceteraj sin ekzercas per la ĉina tradicia luktarto. Ili estas malpermesataj je edziĝo kaj manĝo de viando, ovo kaj askalono.

Karaj legantoj, se vi havos ŝancon, bonvole vojaĝu al la monto Wudang por ĝui ĝian mirindan ĉarmon. Kaj mi proponas, ke ĉi tie vi ne veturu per kabla tramo dum via ekskurso al la monto. Bonvole aŭskultu opinion de arkitekto s-ro Lu Zhou. Li diris:

"Wudang kunfandis en si la pejzaĝojn kulturajn kaj naturajn. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojoj kondukantaj al la montpinto troviĝas multe da kuriozaj vidindaĵoj, kiujn oni povas apreci nur dum grimpado laŭ vojoj de pilgrimado. Ili ja estas kremo de la monto Wudang."