• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-07 20:18:54    
Naciminoritataj restoracioj furoras en Pekino

cri
Kiel la ĉefurbo de Ĉinio, Pekino estas politika kaj kultura centro de nia lando, eble vi ne scias, ke Pekino estas ankaŭ unu el la gastronomiaj centroj de Ĉinio, ĉi tie oni povas apreci diversspecajn frandaĵojn el ĉiuj landpartoj. Laŭ kalkulo, en Pekino troviĝas sume cent mil restoracioj, kaj ĉiutage debutas kvin novaj restoracioj meznombre en la urbo. Imagu, karaj amikoj, kiel intensa estas la konkurenco en tiu ĉi entrepreno. Sed nia ĉifoja programero ne temos pri la konkurenco, ni parolos pri novico ege distingiĝanta de la lastaj jaroj.

Afanti estas legenda figuro tre populara inter la ujguroj. Li famas pro aparta sagaco, humuro kaj helpemo al malriĉuloj. La restoracio Afanti situas en iu strateto de orienta kvartalo de Pekino, kaj karakteriziĝas per manĝaĵoj kaj trinkaĵoj de la ujguroj, kiuj ĉefe loĝas en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio. Interne de la restoracio ĉie videblas la trajto de la ujgura nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de nia lando. Ekzemple la muroj estas ornamataj per pentraĵoj pri la vivo de ujguroj, iliaj muzikiloj kaj metiartaĵoj, kaj geservistoj kun ujguraj vestoj fervore akceptas gastojn ĉinajn kaj alilandajn. Intervjuate, s-ro Hai Zhongnan, ĝenerala vic-direktoro de la restoracio, diris:

"Nia restoracio liveras al gastoj tre komfortan medion, pro tio ili sentas sin plezuraj kaj refreŝigataj. Krome ni aranĝas la artan prezentadon ĉiuvespere, kaj la gastoj povas kune amuziĝi kun aktoroj kantante kaj dancante."

Laŭ konigo fare de s-ro Hai Zhongnan, la Restoracio Afanti fondiĝis en la jaro 1993. Ĝi prenas tradiciajn ujgurajn pladojn kiel la ĉefajn manĝaĵojn, samtempe ankaŭ utiligas iujn okcidentajn kulinarajn metodojn, sekve la pladoj ne nur konformas al orientanoj, sed ankaŭ al okcidentanoj. Multaj alilandanoj vojaĝantaj en Pekino jam prenis la manĝon en tiu ĉi restoracio. Krom ŝafaĵoj kaj bovaĵoj, la restoracio liveras ankaŭ ruĝan vinon, aroman piron, vinberon, Hami-melonon kaj aliajn frandaĵojn speciale transportitajn el Xinjiang. Manĝante ekzotikajn frandaĵojn, la gastoj aprecas tradiciajn muzikon kaj dancon de la ujgura nacieco kaj ankaŭ de arabaj landoj. Aparte interese estas, ke post finiĝo de la manĝado, aktoroj dancas sur specialaj tabloj kaj invitas gastojn kune danci. Tiumomente la restoracio saturiĝas de gaja etoso. Iu ĵurnalisto de la usona ĵurnalo "Nov-Jorka Tempo" iam raportis, ke la Restoracio Afanti estas edeno en la strateto de Pekino. S-ro Karri Louko el Finnlando laboranta en Pekino diris:

"Estas la dua fojo, ke mi venis ĉi tien. La bovaĵo kaj ŝafajo de la restoracio estas tre freŝaj kaj bongustaj, kaj plaĉas al mi. La atmosfero ĉi tie estas agrabla kaj malferma."

krom restoracioj de ujguraj pladoj, furoras en Pekino ankaŭ restoracioj de mongolaj pladoj. Ni prenu kiel ekzemplon la Restoracion Tenggeli-tala. En la mongola lingvo, Tenggeli-tala signifas: Ĉiela Stepo. La restoracio situas en la okcidenta kvartalo de Pekino. Ene sur muroj videblas fotoj pri naturaj pejzaĝoj de Interna Mongolio kaj de la aktuala vivo de mongoloj. En la vestiblo ekzistas vendejo, kie vendiĝas mongolaj metiartaĵoj, mongolaj glavo, juvelo kaj indiĝena teksaĵo. Kelkaj knabinoj sin vestintaj en mongolaj kostumoj, per tradicia maniero, t.e. kun sulkrubandoj en manoj, bonvenigas gastojn. En la dua etaĝo estas aranĝata la memhelpa manĝado. Oni libere elektas por si la ŝatatajn pladojn, trinkaĵojn kaj desertojn. Vidiĝas tipe mongolaj frandaĵoj, ekzemple la rostita ŝafo, lakta vino ktp. Intervjuate, ĝenerala direktoro de la Restoracio Tenggeli-tala s-ro Li Yueguang diris:

"Ni transportas materialojn de niaj pladoj el la senpolucia medio de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĉar tieaj ŝafoj estas paŝtataj sur la stepo, kie ne estas polucio, kaj la tiea akvo entenas riĉajn mineralajn elementojn, tial la ŝafaĵo estas tre bona kaj plaĉas al gastoj." S-ro Li Yueguang diris ankaŭ, ke por ke la gastoj konu la mongolan kulturon dum la manĝado ĉi tie, la restoracio aranĝas kant-dancan prezentadon tagmeze kaj vespere.

La kanto kaj la danco de mongoloj spegulas la gastaman kaj grandaniman karakteron de mongolaj paŝtistoj loĝantaj sur la stepo. Aparte interese estas, ke post finiĝo de la arta prezentado, ĉiuj aktoroj iris de sur la scenejo, kaj kun arĝente brilaj tasoj en manoj, prezentas vinon al ĉiuj gastoj unu post alia, kaj fine donacas la tasojn al la gastoj. Tiu agrabla aranĝo donas al gastoj neforgeseblan impreson. S-ro Guo Lin jam triafoje prenis manĝon ĉi tie. Li diris:

"Dum la manĝado oni samtempe aprecas mongolan arton, tio estas tre ĝojiga por gastoj. Aparte menciinde, ke ankaŭ pladoj ĉi tie estas tre karakterizaj."

Nun en Pekino, krom la restoracioj de ujguraj pladoj kaj mongolaj pladoj, ankaŭ la restoracioj kun tai-aj pladoj plaĉas al frandemuloj. En tiaj restoracioj, por krei pli familiaran etoson, servistoj prezentas kant-dancon de la tai-a nacieco apud gastoj. Respondeculo de iu tia restoracio diris, ke gastoj esprimis kontenton pri tia aranĝo.

Fakuloj diris, ke por sin sukcesigi, la restoracio devas posedi almenaŭ unu el la jenaj tri faktoroj, nome bongusto, okulplaĉo kaj orelplaĉo, kaj la naciminoritataj restoracioj jam posedas tri ĉiujn. Jen estas la kaŭzo, kial la naciminoritataj restoracioj furoras sur la intense konkurenca merkato de Pekino.