• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-08 16:10:47    
S-ro Ŝju

cri

S-ro Ĉji tre amas interparoli kun tiuj, kiuj estas malpli superaj ol li en inteligenteco, edukiteco aŭ spertoj, kaj eĉ en korpo.

Tiun matenon, li aŭdis el disaŭdigo la novaĵon: Inundo okazis en la provinco Siĉŭan de Ĉinio. Pro tio li fariĝis tre memfida. Post kiam li atingis la oficejon, li tuj alparolis s-ron Ŝju kiu sidis kontraŭ li.

"He, kamarado, ĉu vi jam aŭdis?" Tio estas lia antaŭparolo.

S-ro Ŝju estas mezaĝulo maldika kaj malalta. Li ĉiam sidas ĉe sia skribotablo kaj disciplinite pasigas sian tempon. Li estas honesta, malparolema kaj neinformita, kaj ankaŭ tre modesta. Dank' al tio, li estas bona amiko kaj aŭskultanto de s-ro Ĉji de multaj jaroj.

"Kio okazis?" s-ro Ŝju kun granda entuziasmo turnis sian vizaĝon flanken por teni la orelon en la plej bona aŭdeco.

"En Siĉŭan okazis granda inundo! Estas tiel granda, ke ĝi damaĝis plejparton de Siĉŭan!" diris s-ro Ĉji kun riĉa vizaĝesprimo.

S-ro Ŝju, kun kapsigno, klakadis per la buŝo.

En la tagmezo venis la taga ĵurnalo. S-ro Ĉji montris per la fingroj al la ĵurnalo, en kiu publikiĝis la novaĵo pri la inundo de Siĉŭan, dirante:

"Jen, vidu! Ĝi jam publikiĝis!" Li aspektis tiel, kvazaŭ la inundo estus aranĝita de li.

Post kelkaj tagoj, s-ro Ŝju malsaniĝis. Li estas malforta ne nur en la vivo, sed eĉ en la korpo. La fortulo Ĉji decidis viziti lin.

S-ro Ŝju tiel malsaniĝis, ke li kuŝis en la lito kaj ne volis trinki kaj manĝi. Tio estas neniom miriga, ĉar en la okuloj de s-ro Ĉji, s-ro Ŝju ĉiam estas tiel kaduka. Sed s-ro Ĉji surpriziĝis de tio, ke ĉe la lito de s-ro Ŝju sidis brava junulo. La junulo vidiĝis tre konata, sed s-ro Ĉji ne povis tuj elpensi, kie li vidis lin.

"Tiu estas mia nevo, filma aktoro." S-ro Ŝju prezentis la junulon al s-ro Ĉji.

Oh! S-ro Ĉji rememoris, ke tiu junulo estas nova stelo. Lastatempe li montris sin en kelkaj novaj rakontfilmoj, kaj eĉ ĉefrolis. La vespera ĵurnalo iom speciale konigis lin. Premante la manon de la nova stelo, s-ro Ĉji esprimis grandan admiron, pro ke s-ro Ŝju havas tian nevon.

Ili kun granda entuziasmo komencis interparoli pri la taksado de malnovaj filmoj kaj produktado de novaj. La filma stelo varme rakontis al li kelkajn produktatajn filmojn kaj senzorge eldiris eminentulojn en filmaj rondoj unu post alia.

S-ro Ĉji aŭskultante sentis malagrablon. Unuafoje li aŭdis alies elokventon. Nur ĉe paŭzo li povis mencii kelkajn fremdajn filmojn, por laŭeble ekvilibrigi la pesilon de interparolado kaj ne montri sin senscia.

S-ro Ŝju timeme aŭskultis kaj ŝvitis sur la frunto. Li volis okule ĉesigi la nevon, kaj maltrankvile observis subtilan ŝanĝiĝon de la mieno de s-ro Ĉji…

De tiu tago, s-ro Ĉji fariĝis tiel melankolia, kvazaŭ tute perdiĝus la digno. Post ĉirkaŭ unu semajno lia humoro denove pliboniĝis.

Ankoraŭ post alia semajno, s-ro Ŝju resaniĝis kaj iris al la oficejo. Ŝ-ro Ĉji hasteme rakontis al s-ro Ŝju multajn novaĵojn okazintajn lastatempe. Ekzemple iu ministro inkognite inspektis persone, iu kontisto faris malversacion kaj incendio okazis en iu hospitalo…

S-ro Ŝju aŭskultis kun seriozeco kaj granda avideco.

"Ĉu vi informiĝis," fine s-ro Ĉji aldonis, "kia filmo estas en produktado? Aŭskultu min. Iun tagon, mi vidis mian amikon, kiu estas filmaktoro, ni estas tre intimaj. Li diris al mi: 'Baldaŭ oni filmos…'"

Tion aŭdinte s-ro Ŝju tiel paliĝis, kvazaŭ li refalus en la malnovan malsanon.