• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-08 18:27:26    
Internacia Glacia-Neĝa Festivalo en Shenyang

cri
De la 15-a de januaro ĝis la 15-a de februaro de la jaro 2005 okazas la Internacia Glacia-Neĝa Festivalo en la urbo Shenyang de la nordorienta landparto de Ĉinio.

La festivalo estas organizita de la magistrato de la urbo Shenyang kunlabore kun plenuma komitato de la Neĝa Festo de la japana urbo Saporo. Oni zorgeme planis serion da influhavaj kaj allogaj programeroj por la festivalo, kombinante aprecajn aktivadojn kun la amuzaj. Laŭ antaŭkalkulo, la festivalo altiros al si milionon da turistoj.

La festivalo konsistas el abundaj programeroj, ekzemple la glaci-neĝa karnavalo kaj sur-glacia amuza prezentado. Okazas samtempe diversaj konkursoj, kiaj konkurso de neĝaj skulptaĵoj, tiu de fotoj kaj novaĵoj, turnira konkurso pri Fraŭlino Glacio-Neĝo kaj skiada konkurso por monda pokalo. Oni ankaŭ povas apreci prezentadon de sur-glacia baleto fare de rusaj artistoj, prezentadon de eskima nupto kaj aliĝi al la 2005-ajara printempa lanterna foiro ktp.

Nordorienta Kultura kaj Turisma Festivalo

De la 24-a de la lasta decembro ĝis la 28-a de februaro de 2005, la turisma administracio de la provinco Heilongjiang kaj la magistrato de la urbo Ĉiĉiharo okazigas la 3-an nordorientan turisman festivalon en Ĉiĉiharo, kaj la ĉeftemo de la festivalo estas "Nordorienta ĉarmo, brila itinero, glaci-neĝa edeno kaj grua hejmlando". Pro abundaj gruoj en sia ĉirkaŭa tereno, la urbo Ĉiĉiharo portas alian nomon: Grua Urbo.

La festivalo estas riĉa je diversaj aranĝoj, ekzemple la forumo pri kulturo kaj turismo de nordorienta landparto; grandskala skiada konkurso, konkurso de neĝhoma modlado fare de mezlernejanoj kaj elementlernejanoj, sur-neĝa piedpilka konkurso kaj ekster-doma naĝkonkurso. Krome oni aranĝas ankaŭ viziton al la fama Zhalong-a Natura Parko, kie oni povas apreci gruojn en neĝado, novjaran koncerton kaj ekspozicion pri la grua kulturo. Cetere troviĝas ankaŭ programeroj de religia vojaĝo, vojaĝo pri popolaj moroj kaj lanterna foiro. Samtempe kun la turisma aktivado, iras ankaŭ la interparoloj pri interŝanĝo kaj kunlaboro en la ekonomia kaj komerca aferoj.

Sanya fariĝos sen-mura internacia turisma urbo

Laŭ informo el la magistrato de la urbo Sanya de la provinco Hainan, suda Ĉinio, la jaro 2005 estas "Urbo-administra Jaro" de Sanya. Ĉijare, la urbo plifortigos la urbajn konstruadon kaj administradon, por ke Sanya fariĝu urbo sen la ring-muro kaj centprocenta internacia turisma urbo. Por tiu celo, oni faros multajn laborojn, ekzemple oni malkonstruos diversajn ring-murojn influantajn al la urba figuro kaj ankaŭ ĉiujn kontraŭdifinajn establaĵojn, por redoni la originalajn vojojn kaj spacojn al la urbanoj.

La magistrato de Sanya ankaŭ fondos la novan efikan administran sistemon de la urbo kaj faros rigoran leĝplenumadon rilate al ordo kaj medio.